Meldinger: 16
Språk: Esperanto
guyjohnston (Å vise profilen) 2007 10 31 18:25:20
Araneo (Å vise profilen) 2007 10 31 19:15:22
guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.Saluton!
Ĉar estas la finna lingvo, la lando estas Finnlando. Ekzistas la vorto 'fina', do tute alia ol finna!
Amikece,
Araneo
Sxak (Å vise profilen) 2007 11 1 14:17:34
guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.Pi kiu malreguleco temas? Montru al mi regulon, malpermesantan 2 apudajn n-ojn! Ekzistas ŝajne eĉ centoj da esperantaj radikoj kun duoblaj samaj literoj...
Rao (Å vise profilen) 2007 11 1 16:16:14
Espi (Å vise profilen) 2007 11 1 17:17:10
Rao:"nnl" estas teruraĵo! Mi uzas la radikon "suom" (suoma lingvo, suomo, suomio).Saluton!
Jes, mi ankaŭ uzas SUOM-radikon.
Mi eĉ kredas, ke tiu estas pli finna...
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Multajn salutojn
guyjohnston (Å vise profilen) 2007 11 1 21:50:46
Ŝak:Mi volis diri ke normale en Esperanto oni ĉiam scias kiel skribi vorton kiun oni aŭdas, ĉar estas unu-al-unu rilato inter literoj kaj sonoj. Sed kun "finno/finna" oni ne scias ĉu la persono diris "finno/finna" aŭ "fino/fina". Ĉiuj la aliaj fojoj ke mi vidis du samajn konsonantoj apud si, estis pro meti du vortojn kunaj, ekzemple "rettaglibro". Mi pensas ke mi ankaŭ uzos la radikon "suom" por eviti tion.guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.Pi kiu malreguleco temas? Montru al mi regulon, malpermesantan 2 apudajn n-ojn! Ekzistas ŝajne eĉ centoj da esperantaj radikoj kun duoblaj samaj literoj...
Fons Lacrimarum (Å vise profilen) 2007 11 2 00:26:01
Ŝajnas ke por finn' tie-ĉi oni povas uzi fin' senprobleme (senprobleme krom dusignifado). Ĉu ne?
Tamen oni ne elparolas finn'-on kiel fin'-on. Se tie estas du "n", oni devetas elparoli precize du "n", eĉ se tio estas "teruraĵo".
Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj). Mi kompreni ke tio ŝajnas malfacilan aĵon por iuj sed post iomete da proktiko ĉio eblas
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
La vorto "retotaglibro" estas ankaŭ korekta.
Aliafero ke mi ŝatas plie suom'
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
----------------
Por mi pli malfacila ol "finnlando" estas simpla "akvo". Ĉiam tio fariĝis je [akfo], [agvo] aŭ [ak ... vo]
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Amike
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
Rao (Å vise profilen) 2007 11 2 01:26:16
Fons Lacrimarum:Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj).Min malhelpas ne nur la duobla N, sed la kunapuda L! Se la tradicia formo estus ekzemple Finnujo, elparoli ĝin estus multe pli facile.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
yugary (Å vise profilen) 2007 11 2 04:37:34
Gary Yu
guyjohnston (Å vise profilen) 2007 11 3 02:16:38
Rao:Jes, mi supozas ke ne estas tro malfacile diri "finno/finna" kiel "fin-no/fin-na", sed mi trovis diri "Fin-nlando" pli malfacile. Ĉu oni povas diri "Finnio"?Fons Lacrimarum:Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj).Min malhelpas ne nur la duobla N, sed la kunapuda L! Se la tradicia formo estus ekzemple Finnujo, elparoli ĝin estus multe pli facile.Ajne, jen aliaj vortoj malfacilaj kiel rettaglibro: budĝeto, matĉo.