Al la enhavo

Ĉu esperanto povus funkcii sen neologismoj?

de Altebrilas, 2013-aprilo-26

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 13:29:44

Ligita al debato en la franca forumo pri LSF (franca signa lingvo por surduloj), oni traktis la problemon de propraj nomoj kaj de specialigitaj fakaj vortoj. En naciaj lingvoj, kaj eĉ en Esperanto, oni literumas proprajn nomojn kaj aldonas neologismojn el alia nacia lingvo, laŭ prononco (kiel "bajto" ) aŭ ortografio (kiel "birdo" ).

Se oni volas eviti neologismojn, oni devas uzi la signifon de la vorto: ekz. "bug" (komputika vorto) estas tradukita per "cimo", kiu havas la saman propran signifon kiel en la angla. Alia metodo estas re-elpensi la vorton en Esperanto, kiel "poŝtelefono" por "cellular phone", "telephone portable" ou "Handy". Sed ĉu tiu metodo estas ĝeneraligebla al ĉiuj vortoj?

Kompreneble, neologismoj ebligas por literaturo kaj poezio pli belajn kaj pli adaptitajn vortojn."Dura" estas pli elvokiva ol "malmola". Sed tiu argumento preteratentite, tia lingvo kun limigita vortprovizo estus pli universala, ĉar oni povus anstataŭigi radikojn per gestoj, simbolojn, aŭ ia-ajn listo de korespondaj signoj...

Mi tute ne asertas, ke tio estus dezirinda, ĉar mi ne povas taksi avantaĝojn kaj malavantaĝojn, sed mi ŝatus scii ĉu tio estus farebla. Mi ŝatus pro tio havi la sperton de samideanoj kiuj uzas ne-eŭropajn lingvojn, por scii kiel oni solvis la problemon en tiuj lingvoj.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 16:49:17

Altebrilas:"Dura" estas pli elvokiva ol "malmola".
Mi neniam vere komprenis tiun argumenton. Kiel 'dura' elvokas pli? Estas sinsekvo de sono. Sen kono de tiu specifaĵo ĝi elvokas tute nenion ajn.

yyaann (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 17:35:35

Altebrilas:Kompreneble, neologismoj ebligas por literaturo kaj poezio pli belajn kaj pli adaptitajn vortojn."Dura" estas pli elvokiva ol "malmola".
"Dura" eble estas pli elvoka nur se via denaska lingvo estas latinida. Alie, ĝi estas nura sinsekvo de sono, kiel diris Miĥil.

Krome, malliteratura frazo ne fariĝas literatura per anstataŭigo de facila vorto per malfacila.
En la jena ekzemplo:
- Li provis rompi la ovon, sed ĝi montriĝis tro malmola.
- Li provis rompi la ovon, sed ĝi montriĝis tro dura.
Ambaŭ frazoj samgrade efikas tede, senimage, senkolore kaj senmensospure. Plie, la dua frazo -- se oni ne parolas latinidan lingvon -- eĉ plimalbonigas la aferon devigante ĉesigi la legadon kaj malfermi vortaron.

Male, se mi anstataŭigas ne "malmola", sed "tro", jene:
Li provis rompi la ovon, sed ĝi montriĝis fingrorompige, dolorkriige, kapobatige, rezignige, ŝtonŝajne malmola.
Ia literatura efiko iel, iom, komencas estiĝi (kvankam ĝi ankoraŭ bezonas plibonigon sed pri tio kulpas mi, ne Esperanto).

Mi ĝojas, ke vi Esperantigis kaj plurnaciigis la diskuton. ridulo.gif

marcuscf (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 20:52:06

Ŝajnas ke la elvoko el sonoj al bildoj/konceptoj temas pri tio:

Efiko de Buba/kiki

Rim.1: estas miraklo ke mi retrovis ligilon pri tiu temo, ĉar mi nur memoris pri la vorto "maluma" (ĝi aperas en la artikolo), kiu ŝajne ankaŭ estas pola vorto.

Rim.2: fakte mi ja opinias ke la sonoj M kaj L estas molaj, kaj ke la sonoj D, R, T, K estas duraj. Ĉu influo de mia denaska lingvo? Ĉu universala principo? Mi ne scias.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 21:04:23

marcuscf: Rim.2: fakte mi ja opinias ke la sonoj M kaj L estas molaj, kaj ke la sonoj D, R, T, K estas duraj. Ĉu influo de mia denaska lingvo? Ĉu universala principo? Mi ne scias.
Nek mi, sed tiu de vi citita efiko sugestas ke povas esti almenaŭ iom universala.

Sed kompreneble la efiko ne estas tre absoluta, alikaze ĉiuj lingvoj ja per si mem fariĝus sufiĉe intersimilaj, ĉu ne...

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 22:18:58

Tiu artikolo (bedaŭrinde en la angla) traktas la saman temon.
http://en.wikipedia.org/wiki/Phonestheme

Temas pri "fonestemoj", grupoj de fonemoj kiuj proksimigas vortojn kun similan signifon.

En la franca, la sama fenomeno ekzistas: la sonoj "b_l" elvokas kugloforman objekton: balle, boule, bille, bol, bulle; la sonoj "gl" ion glitan aŭ gluecan (tio ŝajnas funkcii ankaŭ en esperanto!) gluant, glisser, glaire, glaviot (slanga por kraĉo), glutineux...

Sed se oni povas uzi la lingvon eĉ poezie sen neologismoj, des pli bone. Sed tio ne sufiĉas por pruvi ke tio eblas en ĉiuj kazoj.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-aprilo-26 22:44:22

Kiam naskiĝis Esperanto ne ekzistis komputiloj - nek AIDoso, nek gejaj rajtoj, nek polio, nek (en Eŭropo) kimĉio, ktp. Do se oni ne estus koninta kanguruon, oni devus diri kion? Aŭstrala saltdupiedula besto? Ĉu Z inventis "aviadilon"? Aŭ ĉu li sciis ke ni manĝas gombon aŭ vidis kasion (arbo kio kreskas ĉe ni en Florido)?? Kaj ipodo?

DoctorDada (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 02:27:27

mihxil:
Altebrilas:"Dura" estas pli elvokiva ol "malmola".
Mi neniam vere komprenis tiun argumenton. Kiel 'dura' elvokas pli? Estas sinsekvo de sono. Sen kono de tiu specifaĵo ĝi elvokas tute nenion ajn.
"Dura" similas al "daŭra", do kial ne uzu tiun vorton se oni intencas signifon proksiman al la angla "durable"?

mihxil (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 03:48:48

DoctorDada:"Dura" similas al "daŭra", do kial ne uzu tiun vorton se oni intencas signifon proksiman al la angla "durable"?
'Daŭra' kaj 'malmola' al mi ne ŝajnas tre samsignifaj, eĉ malgraŭ tio ke eble 'daŭra' kaj 'dura' havas saman etimon. Evidente 'dura' estas prenita el la franca 'dur', ne el la angla.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-aprilo-27 07:03:55

robbkvasnak:Ĉu Z inventis "aviadilon"? Aŭ ĉu li sciis ke ni manĝas gombon aŭ vidis kasion (arbo kio kreskas ĉe ni en Florido)??
Eĉ mi ne scias tiujn aferojn, do se vi volas paroli kun mi kaj aliaj esperantistoj, esperante ke ni ĉion komprenu, vi devas klarigi, ne uzi enigmajn neologismojn.

Reen al la supro