לתוכן העניינים

esti aŭ troviĝi?

של kjbutler, 22 ביוני 2013

הודעות: 15

שפה: Esperanto

kjbutler (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2013, 21:11:29

Kiun vorton devas uzi oni por diri kie io estas lokata? Ekzemple, devas oni diri "Mia lito estas en mia dormoĉambro" aŭ "Mia lito troviĝas en mia dormoĉambro"?

goli (הצגת פרופיל) 22 ביוני 2013, 21:23:43

Vi povas uzi duopajn variantojn. Esperanto estas lingvo libera el lingvaj kliŝaĵoj.

sudanglo (הצגת פרופיל) 23 ביוני 2013, 17:40:46

Kiun vorton devas uzi oni por diri kie io estas lokata?
Prefere diru: .... por diri kie io estas lokita - krom se oni ripete metas la liton en la ĉambron.

Estas vere ke lito jam lokita en dormoĉambron kutime daŭre restas tie, tamen sonas strange tion esprimi per 'at'.

Roberto12 (הצגת פרופיל) 23 ביוני 2013, 21:03:50

Mi preferas "esti".

novialingue (הצגת פרופיל) 23 ביוני 2013, 22:03:12

kjbutler:Kiun vorton devas uzi oni por diri kie io estas lokata? Ekzemple, devas oni diri "Mia lito estas en mia dormoĉambro" aŭ "Mia lito troviĝas en mia dormoĉambro"?
Laŭ mia kompreno, ne estas sencodiferenco inter la du frazoj kiujn vi mencias.
France mi povas diri "mon lit est dans ma chambre à coucher" aŭ "mon lit se trouve dans ma chambre à coucher". Ankaŭ la germana havas "sich befinden" = troviĝi. Finfine, la diferenco inter la du frazoj estas nur demando de individua stilo, ne de gramatiko.

x1004 (הצגת פרופיל) 24 ביוני 2013, 05:58:12

kjbutler:Kiun vorton devas uzi oni por diri kie io estas lokata? Ekzemple, devas oni diri "Mia lito estas en mia dormoĉambro" aŭ "Mia lito troviĝas en mia dormoĉambro"?
Diru: "Mia lito endormoĉambras".

novialingue (הצגת פרופיל) 24 ביוני 2013, 12:29:49

x1004:Diru: "Mia lito endormoĉambras".
Por eviti ĉian ajn konfuzon (mi ja ne scias, kia estas la Esperanto-nivelo de kjbutler), povus esti utile atentigi pri tio, ke parolmaniero kiel mia lito endormoĉambras (laŭvorte "my bed in-bedroom-s" aŭ "my bed is in-bedroom-ing" en la angla), kvankam ĝusta laŭ la spirito de Esperanto, ne estas la plej rekta aŭ la plej simpla!
(Mi pensas ja, ke se mi mem estus leginta tian frazon antaŭ nelonge, mi estus estinta iomete konfuzita!)

EDIT: probable, mi estus ankaŭ estinta iomete konfuzita pri la frazo mi estus estinta iomete konfuzita. Sed tio estas alia afero okulumo.gif

kjbutler (הצגת פרופיל) 28 ביוני 2013, 18:20:36

Dankon! Ĉiuj vi multe helpis min!

darkweasel (הצגת פרופיל) 29 ביוני 2013, 18:33:22

Ankaŭ situi estas iuokaze uzebla por eviti vort-ripetojn.

Francestral (הצגת פרופיל) 29 ביוני 2013, 18:42:05

La evitado de vort-ripetoj senutile malfaciligas la komprenadon. Tiu evitado devas esti nur en beletro.

לראש הדף