Mergi la conținut

Nomo por Ĉi Tia Krampo

de NJ Esperantist, 3 iulie 2013

Contribuții/Mesaje: 3

Limbă: Esperanto

NJ Esperantist (Arată profil) 3 iulie 2013, 14:20:50

Mi pripensas kiel nomi ĉi tian krampon. Kompreneble ĝi estas krampo, se ĝi ne estas risortkrampo, kaj ĝi ne estas simpla ŝraŭbkrampo.

En la angla, oni ofte nomas tian krampon 'Hand Screw Clamp' sed mi opinias ke rekta traduko ne taŭgas. Mi proponas nomi ĝin 'du-ŝraŭba krampo'.

noelekim (Arată profil) 4 iulie 2013, 04:55:02

NJ Esperantist:Mi pripensas kiel nomi ĉi tian krampon. Kompreneble ĝi estas krampo, se ĝi ne estas risortkrampo, kaj ĝi ne estas simpla ŝraŭbkrampo.

En la angla, oni ofte nomas tian krampon 'Hand Screw Clamp' sed mi opinias ke rekta traduko ne taŭgas. Mi proponas nomi ĝin 'du-ŝraŭba krampo'.
"Screw clamp" estas ŝraŭbokrampo

Mi ne povas trovi tradukon por la specifa krampo en tiu bildo. Eble "ligna ŝraŭbokrampo" sufiĉus intertempe.

Rugxdoma (Arată profil) 4 iulie 2013, 07:34:32

NJ Esperantist:Mi proponas nomi ĝin 'du-ŝraŭba krampo'.
Mi ŝatas la vorton 'du-ŝraŭba krampo'.

Înapoi mai sus