본문으로

Tempaj frazeroj

글쓴이: MEuliĉo, 2013년 9월 27일

글: 3

언어: Esperanto

MEuliĉo (프로필 보기) 2013년 9월 27일 오후 12:50:03

saluton,
eble vi povas helpi min. mia demando:
kiel oni povas esprimi tempajn frazerojn sama al la anglaj frazeroj "ten minuets to ten in the evening/p.m.", "one o'clock in the afternoon/p.m." kaj "two o'clock (a.m.)"? mi serĉas la ofican version kaj la neofican version(se estas ia).
amike, MEuliĉo

Rejsi (프로필 보기) 2013년 9월 27일 오후 1:58:13

MEuliĉo:saluton,
eble vi povas helpi min. mia demando:
kiel oni povas esprimi tempajn frazerojn sama al la anglaj frazeroj "ten minuets to ten in the evening/p.m.", "one o'clock in the afternoon/p.m." kaj "two o'clock (a.m.)"? mi serĉas la ofican version kaj la neofican version(se estas ia).
amike, MEuliĉo
Saluton. Mi pensas, ke la unua frazo estas "dek minutoj antaŭ la deka (horo)," la dua estas "la unua (horo) posttagmeze," kaj la tria estas "la dua (horo) antaŭtagmeze."

La vorto "horo" estas fakultativa. Mi ne uzas ĝin. Mi ne certas, sed "je la posttagmezo/antaŭtagmezo" eble estas pli bona ol "posttagmeze/antaŭtagmeze." Aŭ eble "posttagmezon/antaŭtagmezon" estas pli bona. Mi esperas, ke iu klarigu tion.

Por eviti ĉi tiun problemon, mi rekomendas, ke vi uzu la mallongigojn "a.t.m. kaj p.t.m." ridulo.gif Do 7:00AM estas "la sepa a.t.m." Aŭ, mi rekomendas, ke vi diru la horon kun dudek kvar horoj.

noelekim (프로필 보기) 2013년 9월 28일 오전 3:35:06

MEuliĉo:saluton,
eble vi povas helpi min. mia demando:
kiel oni povas esprimi tempajn frazerojn sama al la anglaj frazeroj "ten minuets to ten in the evening/p.m.", "one o'clock in the afternoon/p.m." kaj "two o'clock (a.m.)"? mi serĉas la ofican version kaj la neofican version(se estas ia).
amike, MEuliĉo
Utila resumo de tempaj frazoj estas tie ĉi:
bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/horoj.html

다시 위로