Tempaj frazeroj
од MEuliĉo, 27. септембар 2013.
Поруке: 3
Језик: Esperanto
MEuliĉo (Погледати профил) 27. септембар 2013. 12.50.03
eble vi povas helpi min. mia demando:
kiel oni povas esprimi tempajn frazerojn sama al la anglaj frazeroj "ten minuets to ten in the evening/p.m.", "one o'clock in the afternoon/p.m." kaj "two o'clock (a.m.)"? mi serĉas la ofican version kaj la neofican version(se estas ia).
amike, MEuliĉo
Rejsi (Погледати профил) 27. септембар 2013. 13.58.13
MEuliĉo:saluton,Saluton. Mi pensas, ke la unua frazo estas "dek minutoj antaŭ la deka (horo)," la dua estas "la unua (horo) posttagmeze," kaj la tria estas "la dua (horo) antaŭtagmeze."
eble vi povas helpi min. mia demando:
kiel oni povas esprimi tempajn frazerojn sama al la anglaj frazeroj "ten minuets to ten in the evening/p.m.", "one o'clock in the afternoon/p.m." kaj "two o'clock (a.m.)"? mi serĉas la ofican version kaj la neofican version(se estas ia).
amike, MEuliĉo
La vorto "horo" estas fakultativa. Mi ne uzas ĝin. Mi ne certas, sed "je la posttagmezo/antaŭtagmezo" eble estas pli bona ol "posttagmeze/antaŭtagmeze." Aŭ eble "posttagmezon/antaŭtagmezon" estas pli bona. Mi esperas, ke iu klarigu tion.
Por eviti ĉi tiun problemon, mi rekomendas, ke vi uzu la mallongigojn "a.t.m. kaj p.t.m." Do 7:00AM estas "la sepa a.t.m." Aŭ, mi rekomendas, ke vi diru la horon kun dudek kvar horoj.
noelekim (Погледати профил) 28. септембар 2013. 03.35.06
MEuliĉo:saluton,Utila resumo de tempaj frazoj estas tie ĉi:
eble vi povas helpi min. mia demando:
kiel oni povas esprimi tempajn frazerojn sama al la anglaj frazeroj "ten minuets to ten in the evening/p.m.", "one o'clock in the afternoon/p.m." kaj "two o'clock (a.m.)"? mi serĉas la ofican version kaj la neofican version(se estas ia).
amike, MEuliĉo
bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/horoj.html