Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

ya goli, 1 Desemba 2013

Ujumbe: 1667

Lugha: Esperanto

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2014 7:39:22 alasiri

willem44:
vincas:
Fuzzy:Kial vi opinias ke la rajto pace protesti estas neleĝa en Ukrainio???
Ukraine crisis: Clashes after thousands defy protest ban
http://www.bbc.co.uk/news/world-europe-25798320

"Clashes have taken place after large crowds of pro-EU demonstrators rallied in Ukraine's capital Kiev against new laws restricting public protests."
The Danish parliament today passed legislation which will give police sweeping powers of "pre-emptive" arrest and extend custodial sentences for acts of civil disobedience. The "deeply worrying" law comes ahead of the UN climate talks which start on 7 December and are expected to attract thousands of activists from next week.

Under the new powers, Danish police will be able to detain people for up to 12 hours whom they suspect might break the law in the near future. Protesters could also be jailed for 40 days under the hurriedly drafted legislation dubbed by activists as the "turmoil and riot" law. The law was first announced on 18 October.

http://www.theguardian.com/environment/2009/nov/26...
Kion vi volas diri per la citaĵo?

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2014 8:32:18 alasiri

Willem44 - ĉi-tiu estas Esperantlingva forumo. La temo estas Ukrainio - ne Danlando, ne Usono - se vi volas entiri Rusion, okej - eble estas iu konekto. Se vi volas komenci novan fadenon kaj paroli pri la dana parlamento, faru tion. Se vi volas diskuti en la angla ekzistas angl-lingva forumo por tio.
Krom tio, se io malbonas en Namibio tio ne pruvas la aferoj en Novzelando estas bonaj - se frostas en Kanado ne malpli varmas en Kubo. Pardonu la sarkasmon sed mi ŝatus ke ni restu iomete ĉe la temo de la fadeno kaj en ties lingvo. Dankon (spasiba).

wladimir90 (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2014 9:30:33 alasiri

Bonan manifestaciojn

Pli video

Ĉu gloro revolucio?

saredding (Wasifu wa mtumiaji) 24 Januari 2014 10:52:17 alasiri

wladimir90:Bonan manifestaciojn

Pli video

Ĉu gloro revolucio?
Mi spekti la videojn. Perforto neniam estas glorio, sed estas tragedio. Preĝu por paco, preĝu por Ukraina libereco, preĝu por la kuraĝa Ukraina popolo. Nur la Ukraina popolo devus decidi mem sia destinon.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2014 1:21:35 asubuhi

Mi havas la impreson ke temas pri regiona povbatalo inter kelkaj diversaj partioj. Unuflanke estas malnova ukraina generacio - parte ruslingva. Aliflanke estas ukrainaj "naciistoj" (aŭ "patriamuloj" laŭ la starpunkto de la rakontanto). Ankaŭ estas rusa registaro kaj ukraina junularo. La impreso ĉi tie, longe fore de la okazejo, estas ke multaj rusoj ne interesiĝas vere pri tio kio okazas en Ukrainio - eble mi miskomprenis la novaĵojn sed tiel aspektas al mi. Ĝis nun neniu ukraino pridiskutis tion en ĉi-tiu fadeno.

willem44 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2014 2:54:51 alasiri

vincas:Kion vi volas diri per la citaĵo?
Mi tute ne volas defendi sinjoron Janukoviĉ kun la kompanio, sed la dana leĝo estas ekzemplo, ke ankaŭ en demokratiaj landoj polico havas rajton agi dure, se necesas.

willem44 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2014 3:26:17 alasiri

Interesa novaĵo: Ukrainoj en Portugalio petas la portugalan parlamenton haltigi la reĝimon de Janukoviĉ (en rusa lingvo):

http://censor.net.ua/news/268050/ukraintsy_poprosi...

auxro (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2014 6:46:01 alasiri

Andrej (aŭ aliaj kijevanoj), kiel statas nun? Ĉu Janukovich vere iras al kontakton, ĉu estas iu trompo, planita far de li? Kion opinias ordinaraj homoj en la urbo?

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2014 4:26:22 asubuhi

Jen evidentiĝis ke mi estis prava: la ukrainian ribeladon estras Usono, kaj EU al la usonanoj kaŝe malhelpas.

Mi celas la telefonparolon inter Nuland kaj Pajet (la usona ambasadoro en Ukrainio), en kiu ili pridiskutas kiu devas eniri la estontan postribeladan ukrainian registaron, kaj plendas pri EU.

Do, se Ukrainio krevos kaj tie okazos intercivitana milito, ĝuste Usono kulpos je tio. Kutima afero por ĝi, tamen.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2014 9:42:26 asubuhi

Fuzzy:Jen evidentiĝis ke mi estis prava: la ukrainian ribeladon estras Usono, kaj EU al la usonanoj kaŝe malhelpas.

Mi celas la telefonparolon inter Nuland kaj Pajet (la usona ambasadoro en Ukrainio), en kiu ili pridiskutas kiu devas eniri la estontan postribeladan ukrainian registaron, kaj plendas pri EU.

Do, se Ukrainio krevos kaj tie okazos intercivitana milito, ĝuste Usono kulpos je tio. Kutima afero por ĝi, tamen.
Kiel vi tion tralegis?

Kurudi juu