K vsebini

Ĉu vi pensas ke la uzo de la litero 'x' estas malbela?

od Nexar, 08. december 2013

Sporočila: 50

Jezik: Esperanto

Nexar (Prikaži profil) 08. december 2013 03:56:45

Mi tradukas ion kaj ne povas uzi la Esperantajn literojn (ĉ, ĵ, ĝ, kaj la malfota uzata ĥ). Mi uzas la x sistemo sed pensas ke ĝi ne aspektas belan, ĉu vi pensas ke la sistemo 'h' estas uzebla?

La vero estas ke mi ĉiam vidas la sistemon 'x', do mi ne scias kion fari.

marcuscf (Prikaži profil) 08. december 2013 04:21:59

Uzu tiun kiun vi preferas, vi povas libere elekti iun ajn. Mi opinias ke la x-sistemo estas pli facile legebla de komencantoj, ĉar oni ne bezonas pensi pri la diferenco inter vera h kaj diakrita h, nek pri vera u kaj kaj «u, kiu vere estas ŭ» (ili estas egalaj en la h-sistemo).

Kvankam vi vidas la x-sistemon pli ofte, la h-sistemo estas fundamenta kaj vi povas uzi ĝin se vi preferas. La h-sistemo ankaŭ havas la internacie konatajn kombinojn ch kaj sh, kaj eble tio estos grava por vi aŭ via publiko.

Nexar (Prikaži profil) 08. december 2013 04:51:53

Interese, mi ĵus eltrovis ke mi povus uzi la sistemo 'x' tra la tradukado. Post mi povas uzi (CTRL + f) por trovi ĉiojn la 'x' kaj anstataŭigi *ĝin per 'h', sed ŝanĝi 'h' per 'x' ne estos ebla pro la vortoj ke uzas 'h' nature suferus.

Do mi komencos la tradukado per sistemo 'x', poste mi faros kopion kaj ŝanĝos la 'x' sistemo per la 'h', finfine se mia tradukado estas sukcesa, iu ajn povos demandi min la 'x' tradukado aŭ 'h' =-)

Problemon solvato!

*Mi scias ke ne estas korekta uzado.
Ne preokupiĝu, mi uzos multe Google tradukaĵon kaj demandos ĉi tien =-)

Fenris_kcf (Prikaži profil) 08. december 2013 06:29:57

Nexr:… Ne preokupiĝu, mi uzos multe Google tradukaĵon kaj demandos ĉi tien =-)
Kaj jen kio estiĝas el tio: „Don't (got-no-fucking-idea-what-"preokupiĝi"-is-supposed-to-mean), i will many use Google-translationings and will ask to here.“

Bonvolu ĉesi uzi na Google-Translate …

novatago (Prikaži profil) 08. december 2013 10:09:21

La problemo estas pli, kion pensos iu, kiu ne parolas Esperanton. Laŭ mi, oni devas uzi ĝin, plej kiel eble, kiam oni mem ne povas uzi ĉapelitajn literojn kaj estas malfacile ke iu, kiu ne parolas Esperanton vidos tiun tekston.

Tamen, se oni havas interrentan konekton disponeblan estas preskaŭ malebla ne povi solvi iel aŭ alie la aferon por ĉapeligi literojn.

Hodiaŭ preskaŭ ne estas problemo ĉar ĉiu el la plej uzataj operaciumoj rajtigas iel tajpi Esperantajn literojn. Do, uzu x-sistemon kaj h-sistemon nur se vere ne estas alia solvo.

Ĝis, Novatago.

Urho (Prikaži profil) 08. december 2013 11:14:34

Nexar:Mi tradukas ion kaj ne povas uzi la Esperantajn literojn (ĉ, ĵ, ĝ, kaj la malfota uzata ĥ). Mi uzas la x sistemo sed pensas ke ĝi ne aspektas belan, ĉu vi pensas ke la sistemo 'h' estas uzebla?
Vi ja povas ĉiam konverti tekstojn kun la literoj cx, gx, hx, jx, sx kaj ux al veraj Esperantaj tekstoj ekzemple ĉe:

Francestral (Prikaži profil) 08. december 2013 11:23:15

Nexar:ne povas uzi la Esperantajn literojn (ĉ, ĵ, ĝ, kaj la malfota uzata ĥ)
Kial? En kian dosieron vi enmemorigas la tradukaĵon? Ĉu vi povas skribi ekskluzive per Askio?

novatago (Prikaži profil) 08. december 2013 13:12:44

Jen alia konvertilo: http://remush.be/esperanto/alunikodo.html.

Plurlandaj klavaraj aranĝoj, kiuj tute forigas bezonon de x-sistemo kaj h-sistemo en Vindozo. Jen: http://ttt.jubilo.ca/ttt/tajpi/ (Por vindozaj komputiloj estas la plej rekomendinda solvo)

En Linukso, almenaŭ en Ubuntuo, la solvo venas kun la operaciumo mem, tamen mi ne scias kiel tio funcias, se oni laboras per usona klavara aranĝo.

Por Androido, mi scias ke ekzistas solvoj, aŭ almenaŭ unu solvo. Serĉu pri la afero.

Ĝis, Novatago.

Nexar (Prikaži profil) 08. december 2013 15:32:49

Francestral:
Nexar:ne povas uzi la Esperantajn literojn (ĉ, ĵ, ĝ, kaj la malfota uzata ĥ)
Kial? En kian dosieron vi enmemorigas la tradukaĵon? Ĉu vi povas skribi ekskluzive per Askio?
Jes mi povas skribi Esperantajn literojn en mia komputilo, sed mi ne povas meti Esperantajn literojn en la ludo, almanaŭ ke...

vi ideogis min. Mi serĉos Eŭropanajn versionojn je la ludo kaj vidi kiel ili funkcias. La problemo estas ke se la literoj je Esperanto ne ekzistas en la ludo, mi eble ne povus uzi ĝin.

Fenris_kcf:
Nexr:… Ne preokupiĝu, mi uzos multe Google tradukaĵon kaj demandos ĉi tien =-)
Kaj jen kio estiĝas el tio: „Don't (got-no-fucking-idea-what-"preokupiĝi"-is-supposed-to-mean), i will many use Google-translationings and will ask to here.“

Bonvolu ĉesi uzi na Google-Translate …
Ne ĉagrenu, mi uzos google tradukaĵon kaj mian konecon.
Ankaŭ mi parolos ĉi tien pri komplikaj frazoj
Mi ne uzas google translate kiam mi skribas ĉi tien. La razono kial mi uzos google translate dum la tradukado estas ĉar amiko malkovris kiel ekstrakti la kompleta teksto el ludo. Mi okupus tre longe se mi tradukus solan.

Nexar (Prikaži profil) 08. december 2013 15:38:59

La ludo ĉesas kiam mi provas uzi Esperantajn literojn. Mi ne povas vidi la program-kodigo nur mi povas sxangxi la lud-tekston

Nazaj na začetek