[poll] Kion vi pensus......?
de orthohawk, 2013-decembro-08
Mesaĝoj: 57
Lingvo: Esperanto
orthohawk (Montri la profilon) 2013-decembro-09 17:22:19
erinja:Uzu kiun ajn pronomon oni volus kaj se la kunparolanto estos ofendita per neniu kialo krom "mi ne ŝatas tion" kaj SEN EKSCII LA KIALON POR LA UZO, la problemo/neŭrozo estas de la aŭskultanto, ne la parolanto.maratonisto:Ĉiu parolu laŭ la kutimoj de gepatra lingvo de interparolanto. Parolante kun ruso, germano, italo, hungaro, kiun Vi bone konas kaj estas familiara, uzu "ci". Parolante kun anglo, franco Uzu "Vi". Mi ne vidas problemon.Kion fari se oni ne scias ies nacian devenon? Ĉu oni unue demandu pri la deveno, por scii pri la ĝusta pronomo? Kaj se oni respondas ekzemple "Mi estas rumano", kaj la parolanto ne scias kiel funkcias rumanaj pronomoj, kion fari?
Por ĉiuj: El scivolemo, mi interesiĝus la kialo la homo kiu elektis "Kia fiulaĉo!" elektis tiun.
maratonisto (Montri la profilon) 2013-decembro-09 22:02:13
erinja:Kion fari se oni ne scias ies nacian devenon? Ĉu oni unue demandu pri la deveno, por scii pri la ĝusta pronomo? Kaj se oni respondas ekzemple "Mi estas rumano", kaj la parolanto ne scias kiel funkcias rumanaj pronomoj, kion fari?Memkompreneble, tiam oni diru "Vi" kaj tiam oni neniam eraros. Kun nekonataj personoj oni parolas preskaŭ en ĉiuj lingvoj "Vi". Se la interparolanto estas familiara, oni kutime scias lian denaskan lingvon kaj naciajn kutimojn.
erinja (Montri la profilon) 2013-decembro-09 23:31:35
maratonisto:Ĉu mi devus demandi pri la kutimo de la lingvo de ĉiu mia amiko? Nun mi timas ke mi ofendadas miajn amikojn, ĉar mi neniam demandas pri la lingvaj kutimoj de iliaj lingvoj, kaj povus esti ke mi ofendas multajn personojn per mia uzo de "vi". Nu, mi havas tre bonajn litovajn amikojn, sed ve, mi neniam, ne eĉ unu fojon, demandis al ili per kiu pronomo oni devas paroli al bonaj amikoj en la litova, por scii kiun pronomon mi uzu en Esperanto! Kia malbona amiko mi estas; mi ne sufiĉe demandas pri la lingvaj ecoj de la denaskaj lingvoj de miaj amikoj...erinja:Kion fari se oni ne scias ies nacian devenon? Ĉu oni unue demandu pri la deveno, por scii pri la ĝusta pronomo? Kaj se oni respondas ekzemple "Mi estas rumano", kaj la parolanto ne scias kiel funkcias rumanaj pronomoj, kion fari?Memkompreneble, tiam oni diru "Vi" kaj tiam oni neniam eraros. Kun nekonataj personoj oni parolas preskaŭ en ĉiuj lingvoj "Vi". Se la interparolanto estas familiara, oni kutime scias lian denaskan lingvon kaj naciajn kutimojn.
Kion oni devas fari, ekzemple, se oni havas amikon kiu parolas ne per la kutima nacia lingvaĵo, sed per iu praa versio de la nacia lingvo? Ĉu eble oni antaŭe demandu al ĉiu amiko "Ĉu vi preferas paroli per la nuna versio de nia lingvo, aŭ per la praa versio?", por scii per kiu pronomo oni parolu?
Aŭ eble oni simple indiku sur la nomŝildo ĉe iu evento, la pronomo per kiu oni volas alparoliĝi? Ekzemple, "Ludoviko (vi)". Tio povus esti bona solvo por eviti konfuzon kaj ofendon. Tio ankaŭ estas tre bona okazo por mem modifi la lingvon! Se mi decidus ekzemple ke nek "vi" nek "ci" estas taŭga en Esperanto, mi povas indiki sur mia nomŝildo "Erinja (ti)". Tre bona ideo, ĉu ne?
orthohawk (Montri la profilon) 2013-decembro-10 15:15:02
erinja:"Ti" kiel alternativa 2-a singulara persona pronomo, kiu estas eksplicite sen la "T-V problemo"? Kiel tio estas pli bona ol "ci"? "Ci", almenaŭ, estas parto de la Fundamento.
Aŭ eble oni simple indiku sur la nomŝildo ĉe iu evento, la pronomo per kiu oni volas alparoliĝi? Ekzemple, "Ludoviko (vi)". Tio povus esti bona solvo por eviti konfuzon kaj ofendon. Tio ankaŭ estas tre bona okazo por mem modifi la lingvon! Se mi decidus ekzemple ke nek "vi" nek "ci" estas taŭga en Esperanto, mi povas indiki sur mia nomŝildo "Erinja (ti)". Tre bona ideo, ĉu ne?
Mi havas la plej bona ideo el ĉiuj: Estu ĉiuj plenkreskuloj kaj ne tuj supozu ke iu homo kiu uzas "ci" faras tion por insulti aŭ ofendi, krom se vi s.e.n.d.u.b.e. scias ke tio ja estas la kialo por la stranga uzo.
Aubright (Montri la profilon) 2013-decembro-10 15:50:20
dobri (Montri la profilon) 2013-decembro-10 16:23:28
Zato (Montri la profilon) 2013-decembro-10 18:54:25
erinja:Aŭ eble oni simple indiku sur la nomŝildo ĉe iu evento, la pronomo per kiu oni volas alparoliĝi? Ekzemple, "Ludoviko (vi)". Tio povus esti bona solvo por eviti konfuzon kaj ofendon. Tio ankaŭ estas tre bona okazo por mem modifi la lingvon! Se mi decidus ekzemple ke nek "vi" nek "ci" estas taŭga en Esperanto, mi povas indiki sur mia nomŝildo "Erinja (ti)". Tre bona ideo, ĉu ne?Bona ideo! "ti" plaĉas al mi.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-10 20:39:43
orthohawk:Uzu kiun ajn pronomon oni volus kaj se la kunparolanto estos ofendita per neniu kialo krom "mi ne ŝatas tion" kaj SEN EKSCII LA KIALON POR LA UZO, la problemo/neŭrozo estas de la aŭskultanto, ne la parolanto.Tiom longe, kiom vi ne komprenas ĉi tiun vian bazan eraron, diskuto estas senutila.
orthohawk (Montri la profilon) 2013-decembro-10 21:49:14
Kirilo81:Mi ne faris neniun eraron, bazan aŭ alian tipon.orthohawk:Uzu kiun ajn pronomon oni volus kaj se la kunparolanto estos ofendita per neniu kialo krom "mi ne ŝatas tion" kaj SEN EKSCII LA KIALON POR LA UZO, la problemo/neŭrozo estas de la aŭskultanto, ne la parolanto.Tiom longe, kiom vi ne komprenas ĉi tiun vian bazan eraron, diskuto estas senutila.
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-11 08:15:03