إلى المحتويات

Kial "vortaro" ne estas frazo?

من Rejsi, 9 ديسمبر، 2013

المشاركات: 12

لغة: Esperanto

Rejsi (عرض الملف الشخصي) 9 ديسمبر، 2013 9:38:03 م

Mi neniam komprenis tion. Ŝajnas, ke ĉiam estas strangaj aferoj en Esperanto.

novatago (عرض الملف الشخصي) 9 ديسمبر، 2013 10:00:39 م

Rejsi:Mi neniam komprenis tion. Ŝajnas, ke ĉiam estas strangaj aferoj en Esperanto.
Jes ja, mi ĉiam trovas tute nomalajn aferojn en la angla, en la hispana, en la franca, en la germana, en la nederlanda… XD.

Ĝis, Novatago.

michaleo (عرض الملف الشخصي) 9 ديسمبر، 2013 10:27:56 م

Pro la sama kialo, kiel словарь en la rusa.

Nile (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 2:27:10 ص

Mi ne komprenas. "Vortaro" estas vorto, ne frazo.

kaŝperanto (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 7:04:45 ص

Kio? "Vortaro" estas ĝusta vorto laŭdirite...kaj frazojn ĝenerale bezonas subjekton, verbon, kaj rektan objekton...

Kion vi demandas?

Aubright (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 7:23:05 ص

Mi pensas, ke la demando temas pri la koncepto, ke la vorto "vortaro" (aro de vortoj) ne signifas "frazo", kiu ankaŭ estas aro de vortoj. Sed eble mi eraras.

fajrkapo (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 9:02:41 ص

Aubright:Mi pensas, ke la demando temas pri la koncepto, ke la vorto "vortaro" (aro de vortoj) ne signifas "frazo", kiu ankaŭ estas aro de vortoj. Sed eble mi eraras.
Jes, temas pri tio. kial ne vortaro estas dikcionario aŭ simile ,kaj kial ne frazo egalas al vortaro.

Multfoje, frazo estas nur unu vorto. ekzemple :
frazo 1:
Ĉu vi ŝatas Esperanton?
Frazo 2:
Jes!!

(la vortaro ĉiam enhavas centojn kaj milojn da vortoj)

Tjeri (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 9:18:40 ص

Kunmetitaj vortoj havas sian propran difinon, kiu ne limiĝas je la difino de siaj kunmetitaĵoj.
Vortaro estas libro en kiu oni arigis vortojn, kaj trinkujo ne estas glaso, nek rideto eta rido, nek fingroj fajfilo.

riccipa (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 9:26:46 ص

Korekte diras Aubright, sed oni devas iri al profundaĵo. "Vortaro" kaj "frazo" estas aroj de vortoj sed ili estas malsamaj aroj. La unua aro enhavi la dua, kaj la dua ne enhavi la unua. Krome "vortaro" estas aro sen ordo aŭ kun alfabeta ordo, dume "frazo" estas aro kun ordo determinita de la gramatika reguloj.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 10 ديسمبر، 2013 1:02:51 م

Do la demando estas kial vortaro ne signifas ankaŭ frazo.

Por la sama kialo, ke kelkaj arboj kune ne estas arbaro, kaj tri homoj kune ne estas la homaro. Ar-vortoj kutime referencas tuton, sed tiu tuto ne-necese ampleksas ĉiujn kiuj ekzistas.

Tiel arabaro ne ampleksas ĉiujn arbojn de la planedo sed kolekto kun certa kohereco por kiu oni sentas la neceson de etikedo. Alifllanke la homaro ampleksas ĉiujn homojn kaj la Zamenhofa verkaro amplekas ĉiujn liajn verkojn

Estas neniu kadro en kiu la vortoj de frazo estus tuto.

عودة للاعلى