Til indholdet

Gepatroj

af myris, 20. dec. 2013

Meddelelser: 57

Sprog: Esperanto

myris (Vise profilen) 20. dec. 2013 11.48.47

Laŭ PIV, ge estas prefikso montranta, ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ sekso.

Do, ĉu infano, adoptita de samseksa paro, povas paroli pri siaj gepatroj?

Atentu! Tiu ĉi demando temas NUR pri gramatiko.

antoniomoya (Vise profilen) 20. dec. 2013 12.48.13

Ĉar "gepatroj" signifas "la patro kaj la patrino", samkiel "geamikoj" signifas "amikoj kaj amikinoj", mi opinias ke infano adoptita de samseksa paro povus paroli pri siaj "patroj" aŭ pri siaj "patrinoj", ĉu?

Amike.

Mevido (Vise profilen) 20. dec. 2013 13.34.27

"Ge-" estas por la du seksoj kune. Do, patro kaj patrino kune. (gepatroj)

Du patroj estas patroj, kaj du patrinoj estas patrinoj, tutsimple! okulumo.gif

Altebrilas (Vise profilen) 20. dec. 2013 13.55.40

antoniomoya:Ĉar "gepatroj" signifas "la patro kaj la patrino", samkiel "geamikoj" signifas "amikoj kaj amikinoj", mi opinias ke infano adoptita de samseksa paro povus paroli pri siaj "patroj" aŭ pri siaj "patrinoj", ĉu?

Amike.
Laŭ strikte logika vidpunkto, mi humile opinias, ke vi ne respondas al la demando. Ĉu la infano de samseksema paro devas nepre konfesi la sekson de siaj malge-patroj? Aŭ ĉu esperanto estas sufiĉe fleksebla por ebligi malprecizecon en tiu kazo?

Oni povas konsideri signifan plilarĝiĝon:
gepatroj (1): patro(j) kaj patrino(j)
gepatro(2): patro aŭ patrino
gepatroj(3): patroj aŭ/kaj patrinoj

kaŝperanto (Vise profilen) 20. dec. 2013 21.37.21

myris:Laŭ PIV, ge estas prefikso montranta, ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ sekso.

Do, ĉu infano, adoptita de samseksa paro, povas paroli pri siaj gepatroj?

Atentu! Tiu ĉi demando temas NUR pri gramatiko.
Ĉu infano adoptita povas paroli pri siaj adoptitaj zorgantoj? La infano ja havas unu patron kaj unu patrinon. Se la infano povas uzi "gepatroj" priskribante la adoptitajn zorgantojn, do ŝi/li povas uzi "gepatroj" por samseksaj zorgantoj.

Ankaŭ, kiel Altebrilas skribis, la interpreto estas pli fleksebla.

Nile (Vise profilen) 20. dec. 2013 23.39.28

Mevido:"Ge-" estas por la du seksoj kune. Do, patro kaj patrino kune. (gepatroj)

Du patroj estas patroj, kaj du patrinoj estas patrinoj, tutsimple! okulumo.gif
Mi kredas la samon.

myris (Vise profilen) 21. dec. 2013 00.28.40

Do vi pensas ,ke la infano povas diri miaj patrojmiaj patrinoj aĉetis al mi novan komputilon?

En la franca kaj en la angla estas la vorto parents. Kutime tio signifas viro kaj virino.Sed la esperanta vortfarado estas pli preciza. Se la infano uzas la vorton patroj/ patrinoj, li sciigas ion el la privata vivo de siaj zorgantoj, kiel perfekte rimarkigis Altebrilas.Sed se li uzas gepatroj, li malobeas la zamenhofan regulon pri ge

Nile (Vise profilen) 21. dec. 2013 01.00.32

"parents" estas patroj aŭ patrinoj, kaj gepatroj estas patroj KAJ patrinoj. Devas ekzisti ambaŭ.

RiotNrrd (Vise profilen) 21. dec. 2013 02.15.37

Ni devu inventi novan vorton kiu signifas la malpli precizan, senseksan anglan vorton "parent(s)". Ni ne povas ĝuste uzi "ge", do... ni devas uzi ion alian.

Esperanto estas tre fleksebla, kaj Esperantistoj estas vortfarade tre lertaj.

Eble...
Malido
Naskiĝigulo
Familfaranto


Ktp. Mi uzis nur unu minuton por tiuj, do ili probable ne estas tre bonaj. Mi certas ke iu povas fari plibone.

RiotNrrd (Vise profilen) 21. dec. 2013 02.15.38

---

Tilbage til start