Contribuții/Mesaje: 56
Limbă: Esperanto
myris (Arată profil) 20 decembrie 2013, 11:48:47
Do, ĉu infano, adoptita de samseksa paro, povas paroli pri siaj gepatroj?
Atentu! Tiu ĉi demando temas NUR pri gramatiko.
antoniomoya (Arată profil) 20 decembrie 2013, 12:48:13
Amike.
Mevido (Arată profil) 20 decembrie 2013, 13:34:27
Du patroj estas patroj, kaj du patrinoj estas patrinoj, tutsimple!
Altebrilas (Arată profil) 20 decembrie 2013, 13:55:40
antoniomoya:Ĉar "gepatroj" signifas "la patro kaj la patrino", samkiel "geamikoj" signifas "amikoj kaj amikinoj", mi opinias ke infano adoptita de samseksa paro povus paroli pri siaj "patroj" aŭ pri siaj "patrinoj", ĉu?Laŭ strikte logika vidpunkto, mi humile opinias, ke vi ne respondas al la demando. Ĉu la infano de samseksema paro devas nepre konfesi la sekson de siaj malge-patroj? Aŭ ĉu esperanto estas sufiĉe fleksebla por ebligi malprecizecon en tiu kazo?
Amike.
Oni povas konsideri signifan plilarĝiĝon:
gepatroj (1): patro(j) kaj patrino(j)
gepatro(2): patro aŭ patrino
gepatroj(3): patroj aŭ/kaj patrinoj
kaŝperanto (Arată profil) 20 decembrie 2013, 21:37:21
myris:Laŭ PIV, ge estas prefikso montranta, ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ sekso.Ĉu infano adoptita povas paroli pri siaj adoptitaj zorgantoj? La infano ja havas unu patron kaj unu patrinon. Se la infano povas uzi "gepatroj" priskribante la adoptitajn zorgantojn, do ŝi/li povas uzi "gepatroj" por samseksaj zorgantoj.
Do, ĉu infano, adoptita de samseksa paro, povas paroli pri siaj gepatroj?
Atentu! Tiu ĉi demando temas NUR pri gramatiko.
Ankaŭ, kiel Altebrilas skribis, la interpreto estas pli fleksebla.
Nile (Arată profil) 20 decembrie 2013, 23:39:28
Mevido:"Ge-" estas por la du seksoj kune. Do, patro kaj patrino kune. (gepatroj)Mi kredas la samon.
Du patroj estas patroj, kaj du patrinoj estas patrinoj, tutsimple!
myris (Arată profil) 21 decembrie 2013, 00:28:40
En la franca kaj en la angla estas la vorto parents. Kutime tio signifas viro kaj virino.Sed la esperanta vortfarado estas pli preciza. Se la infano uzas la vorton patroj/ patrinoj, li sciigas ion el la privata vivo de siaj zorgantoj, kiel perfekte rimarkigis Altebrilas.Sed se li uzas gepatroj, li malobeas la zamenhofan regulon pri ge
Nile (Arată profil) 21 decembrie 2013, 01:00:32
RiotNrrd (Arată profil) 21 decembrie 2013, 02:15:37
Esperanto estas tre fleksebla, kaj Esperantistoj estas vortfarade tre lertaj.
Eble...
Malido
Naskiĝigulo
Familfaranto
Ktp. Mi uzis nur unu minuton por tiuj, do ili probable ne estas tre bonaj. Mi certas ke iu povas fari plibone.
RiotNrrd (Arată profil) 21 decembrie 2013, 02:15:38