Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2572

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-19 18:46:00

Fizika ekzistado estas nur unu parto de la bona donaco, kiun ni ricevis kiam ni naskiĝis.

naskiĝ(i/as/is/os/us...)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-19 22:23:00

Naskiĝi, kreski, generi kaj morti, jen la homa destino sur la tersurfaco; se la morto antaŭe ne forprenos nian korpon, la maljuneco estas neevitebla periodo, kiun ni atingos. En tia malfacila travivado, la fortoj malkreskas, la organoj malvigliĝas, kaj la rememoroj estingiĝas.

estingiĝas

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-20 03:05:07

Estingiĝas ankaŭ la espero, kiam oni legas la malsuban vortojn. 😀

vortoj(n)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-20 12:44:09

Vortoj estas influeblaj pro tio, mi ne donas spacojn al malbonaj pensoj, ĉar la kulturo de malĝojo malfermas vojon al pluraj malsanoj de la menso, sed mii ne povas fuĝi de la vero, kiu ĉiam frapadas mian pordon.

pordo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-20 14:18:49

Pordo, kiu kundukas al alia universo eble estas nigra truo (gravita singularejo).

nigra truo

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-20 16:33:49

Nigra truo laŭ multaj sciencistoj estas "Uteroj de la galaksioj", kiuj sorbas ĉion eĉ la lumon, kaj kiam ĝi jam estas plenplena eksplodas por naski supernovan stelon kaj ties planedojn. Sed Albert Einstein iam asertis jene: "Ne ekzistas iu logika vojo al eltrovo de la elementaj leĝoj --- la sola vojo estas tiu de la intuicio".

la intuicio

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-20 21:07:09

La intuicio, kiu apartenas al malsaĝulo, estas nefidinda.

nefidinda

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-20 23:34:33

Nefidinda kaj amika Koran dankon, pro viaj laŭdindaj vortoj! ridulo.gif

vortoj

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-22 13:27:28

Vortoj estas la portilo de la signifo, sed ili povas ankaŭ kaŝi la intecon.

intenco

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-22 15:53:05

Inenco mia estas la plibonigu de mia kono pri Esperanto, parole kaj skribe; laŭ eble sen eraro, sed estas ege malfacila tasko.

tasko

Reen al la supro