ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Duonfrazo Ludo

จาก cFlat7, 8 มกราคม 2014

ข้อความ 2572

ภาษา: Esperanto

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2019, 18:46:00

Fizika ekzistado estas nur unu parto de la bona donaco, kiun ni ricevis kiam ni naskiĝis.

naskiĝ(i/as/is/os/us...)

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2019, 22:23:00

Naskiĝi, kreski, generi kaj morti, jen la homa destino sur la tersurfaco; se la morto antaŭe ne forprenos nian korpon, la maljuneco estas neevitebla periodo, kiun ni atingos. En tia malfacila travivado, la fortoj malkreskas, la organoj malvigliĝas, kaj la rememoroj estingiĝas.

estingiĝas

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2019, 03:05:07

Estingiĝas ankaŭ la espero, kiam oni legas la malsuban vortojn. 😀

vortoj(n)

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2019, 12:44:09

Vortoj estas influeblaj pro tio, mi ne donas spacojn al malbonaj pensoj, ĉar la kulturo de malĝojo malfermas vojon al pluraj malsanoj de la menso, sed mii ne povas fuĝi de la vero, kiu ĉiam frapadas mian pordon.

pordo

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2019, 14:18:49

Pordo, kiu kundukas al alia universo eble estas nigra truo (gravita singularejo).

nigra truo

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2019, 16:33:49

Nigra truo laŭ multaj sciencistoj estas "Uteroj de la galaksioj", kiuj sorbas ĉion eĉ la lumon, kaj kiam ĝi jam estas plenplena eksplodas por naski supernovan stelon kaj ties planedojn. Sed Albert Einstein iam asertis jene: "Ne ekzistas iu logika vojo al eltrovo de la elementaj leĝoj --- la sola vojo estas tiu de la intuicio".

la intuicio

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2019, 21:07:09

La intuicio, kiu apartenas al malsaĝulo, estas nefidinda.

nefidinda

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2019, 23:34:33

Nefidinda kaj amika Koran dankon, pro viaj laŭdindaj vortoj! ridulo.gif

vortoj

cFlat7 (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2019, 13:27:28

Vortoj estas la portilo de la signifo, sed ili povas ankaŭ kaŝi la intecon.

intenco

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2019, 15:53:05

Inenco mia estas la plibonigu de mia kono pri Esperanto, parole kaj skribe; laŭ eble sen eraro, sed estas ege malfacila tasko.

tasko

กลับไปด้านบน