Zum Inhalt

'There is', 'Es gibt' kaj 'Il y a'

von chriscarling, 22. Februar 2014

Beiträge: 16

Sprache: Esperanto

chriscarling (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 07:48:02

Kiel oni povas diri 'es gibt', 'there are' kaj 'il y a' en Esperanto.
Dankon.

Rujo (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 08:27:08

Ŝajnas al mi ke oni povas diri: "estas" aŭ "tie estas".
Ekzemple: There is a man in the room. Tie estas viro en la ĉambro aŭ Estas viro en la ĉambro.

michaleo (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 08:27:57

Simple estasekzistas. Ekzemple: En la ĉambro estas tri personoj. Ekzisti havas iomete alian signifon. Esperantistoj dirus Homoj ne ĉiam ekzistis, sed plej ofte ne En la ĉambro ekzistas tri personoj. Verdire ili ekzistas en la ĉambro, sed ili probable ekzistas ankaŭ ekster ĝi. Tamen oni ne povas esti tute certa, ĉu io ajn vere ekzistas. Tio estas filozofia problemo. Ili estas en la ĉambro, sed ili ne estas ekster la ĉambro.

sudanglo (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 09:58:44

Tie estas se la signifo estas 'in that place' (en tiu loko), alikaze oni simple diras estas [sen proforma subjekto] por traduki there is/are.

Estas lakto en la fridujo (there's milk in the fridge).

michaleo (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 10:05:57

sudanglo:Tie estas se la signifo estas 'in that place' (en tiu loko), alikaze oni simple diras estas (sen subjekto) por traduki there is/are.

Estas lakto en la fridujo (there's milk in the fridge).
Sen objekto. Lakto estas subjekto. Oni povas ankaŭ diri Lakto estas en la fridujo.

sudanglo (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 13:03:10

Dankon michaelo. Mi redaktis mian mesaĝon ( nun 'sen proforma subjekto' ).

En la angla, kiel ankaŭ en la franca, oni enkondukas vorton por roli kiel subjekto kie en Esperanto oni ne faras.

Ondo (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 16:49:52

chriscarling:Kiel oni povas diri 'es gibt', 'there are' kaj 'il y a' en Esperanto.
Dankon.
Lingvoj havas tre diversajn konstruojn por frazoj pri ekzistado, estado. Vi donis tri tre malsimilajn ekzemplojn por tio, kion oni plej ofte diras en Esperanto simple estas: por estas hundo en la ĉambro la Germana diras kvazaŭ "ĝi donas hundon en la ĉambro", la Angla "tie estas hundo" kaj la Franca "ĝi tie havas hundon". Ĉiu el tiuj lingvoj bezonas, pro formo, vorton por meti en la lokon, kie normale estas subjekto.

Aliaj lingvoj (ekzemple mia propra) diras kiel Esperanto, sen ia ekstra helpsubjekto; en la ĉambro estas hundo. En iuj lingvoj (ekz. la Sveda det finns en hund) oni diras kvazaŭ "ĝi estas trovata hundo", kun helpvorta "ĝi".

"Trovadon" povas utiligi ankaŭ Esperanto: ni ja povas diri troviĝas hundo en la ĉambro. Ni ne bezonas ian ajn pure laŭforman helpsubjekton, sufiĉas la vera subjekto hundo.

efilzeo (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 17:00:23

"Ĉeestas" ŝajnas la plejbona opcio al mi.

Ondo (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 18:05:43

efilzeo:"Ĉeestas" ŝajnas la plejbona opcio al mi.
Ĉeesti estas la malo de foresti. Ĝi signifas ’esti en loko kie io okazas’ kaj estas iomete parenca al ’partopreni’. Chriscarling ne demandis pri tio.

chriscarling (Profil anzeigen) 22. Februar 2014 21:33:55

Ĉu oni diras 'tie estas 28 landoj en la Eŭropa Unio' au 'En la Eŭropa Unio estas 28 landoj'?
Dankon por via helpo!!

Zurück nach oben