Kwa maudhui

Kiu minacis la ruslingvanojn en Krimio?

ya robbkvasnak, 25 Machi 2014

Ujumbe: 63

Lugha: Esperanto

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2014 4:36:10 alasiri

Ŝajne la rusoj ne legas pri la historio de Nordameriko. Antaŭ la alveno de ĉefe la angloj jam vivis ĉi-tie popoloj kiuj parolis siajn lingvojn. En Florido ne estis la angloj kiuj invadis la landon de tiuj homoj sed la hispanoj. En la sudokcidenta parto estis la hispanoj ankaŭ kaj en la meza parto la francoj. Laŭ mi estus nur ĝuste se oni enkondukus la praajn lingvojn de la indiĝenoj kiel ŝtatajn lingvojn kaj en la partoj invaditaj de Hispanio kaj Francio la hispanan kaj la francan kiel duan ŝtatan lingvon. Mi tute ne defendas la usonan anglan - mi povas ekziste perfekte feliĉe sen ĝi. Aparte mia regiono devus honori la lingvon de la Mikosukioj, subgrupo de la Seminoloj. La hispana jam estas la "lingua franca" de nia regiono kaj la angla estas nur "oficiala lingvo". Oni ĉion povas fari ĉi-tie hispane. Mi akiris la hispanan kiam mi alvenis - fakte mi venis ĉi-tien por lerni la hispanan.

Ekzistas tre bonaj libroj pri la historio de Usono: "Lies my teacher told me" kaj "A people's history of the USA". La ununura bona flanko de tio estas ke oni permesas kritiki la estraron de Usono - ni ne malliberigas kantistinojn aŭ aliajn homojn kiuj mokas Obama aŭ eĉ la stultan, koruptan estron de nia ŝtato Florido (Rick Scott). Mi rajtas iri en preĝejon kaj kanti aĉajn vortoj kontraŭ li aŭ kontraŭ la ladrono Marco Rubio kiu paradas kiel nian senatoron en Ŭaŝingtono. Mi malamas ambaŭ kaj mi rajtas moki ilin publike se mi volas sen timi la leĝon. Vi ankaŭ rajtus venis ĉi-tien kiel turistoj kaj paroli por la anekso de Krimeo. Neniu ĝenos vin.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2014 6:35:30 alasiri

Terurĉjo:
vincas:La pakto estas nazia (faŝista), ĉar partoprenis Nazia Germanio. Kaj Sovetio kunlaboris kun naziistoj.
Munkena interkonsento
Rusio fariĝas simila al Nazia Germanio, kiu ankaŭ 'defendis' germanojn en aliaj ŝtatoj. La samon nun faras Rusio, kiu 'defendas' rusojn en Ukrainio. Bedaŭrinde Eŭropo povas ripeti Munkenan interkonsenton, ĉar ĝi ne starigas fortajn sankciojn kontraŭ Rusio :[

auxro (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2014 6:41:16 alasiri

Terurĉjo:
la pakto, kiu oficiale nomiĝas "Interkonsento pri neagreso inter Germanio kaj Soveta Unio", ne estis faŝista, ĉar Italujo ne partoprenis la pakton.
Oni ne forgesu tion, ankaŭ kiam skribos pri "Pravij Sektor" kaj "banderanoj".

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2014 9:13:25 alasiri

Terurĉjo:verdire, mi ne komprenas, kial la sankcioj ankoraŭ ne okazis
Ne sarkasmu.

Mi ne komprenas kial Rusio agas tiel stulte. Kial Rusio okupas najbaran kaj fratan popolon? Ĉu vi povas respondi?

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2014 10:26:27 alasiri

Terurĉjo, mi esperas ke vi ne celis paroli pri Usono kiam vi skribis "plej libera lando" ĉar Usono ne estas "plej libera" - pli libera ol Rusio certe sed kompare kun multaj eŭropaj landoj ne. Mi loĝis dum 26 jaroj en Okcidenteŭropo kaj admiris la tiean liberecon.
Preĝejoj ekzistas ĉe ni de diversaj tipoj, do ni ne havas unu nuran preĝejon aŭ eklezion - feliĉe. Usono ja estas la rezulto de la civilmilito en Britio dum kio protestantoj kaj katolikoj intermurdis sin libere kaj fridsange. Mi kredas ke la tumultpiĉulinoj volis substreki la implikon de la rusa eklezio kun la rusa registaro. Por homoj fore de Rusio ili sukcesis.
Sed vincas havas validan punkton kiam li skribas ke la nuntempa Rusio similas multpunkte al la nazia ŝtato en iama Germanio. Tie oni ankaŭ minacis minoritatojn, aparte homojn de aliaj landoj, kredoj, kaj amoriento.
Kaj ĝis nun neniu povis respondi al mia demando pri kiu minacas ruslingvanojn en Ukraino (aŭ en iu alia lando). Mi nenie legis pri iu ajn sola, ununura evento dum kio ruslingvano suferis oficiale pro sia etno. Ne unu.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2014 10:34:56 alasiri

vincas:Mi ne komprenas kial Rusio agas tiel stulte. Kial Rusio okupas najbaran kaj fratan popolon? Ĉu vi povas respondi?
Mi certas ke malantaŭ tiu afero troviĝas iu (konfesebla aŭ nekonfesebla) materia intereso. Se Krimio estus tute senvalora regiono, eble Ruslando neniam interesiĝus pri ĝi.

Amike.

lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2014 2:01:55 alasiri

antoniomoya:Mi certas ke malantaŭ tiu afero troviĝas iu (konfesebla aŭ nekonfesebla) materia intereso. Se Krimio estus tute senvalora regiono, eble Ruslando neniam interesiĝus pri ĝi.
Fakte Krimeo estos parto de Eŭrazia Unio, kiuj volus esti kontraŭforto ekonomia al Eŭropa Unio. En sekva futuro Eŭrazia Unio enhavos Rusio (kaj Krimeo), Belorusio, Kazaĥio kaj orienta Moldavio verŝajne. Ĝis nun ne estas klarigis ĉu Ukraino entute kaj parte estotus 'ĉe membrolisto de Eŭrazia Unio'.

Ankaŭ, demando bruligebla estas ĉu Rusio volus novordigi la Kaliningradan provincon. Ĉu eble iam Rusio intencus lasi la Kaliningradan provincon estus kia 'kovejo agresema de fulmomilitemo' interne de NATO spaco? La NATO armado en Orienteŭropo nur povas esti la plej respondo racia por kontaŭu pliaj fulmomilitemo de Rusio al spaco de NATO membroj. Detale iu de koridoro tra Litovio al Kaliningrada provinco povus esti interese al fortoj naciistaj en Rusio.

Espere, eĉ se ĉi-tie ĉe Lernu-forumo, ni esperantistoj kredas al 'propagandoj diferencaj', lasus nin provus rilati paceme unu al alian iomete.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2014 2:22:24 alasiri

Terurĉjo:kvankam nia armeo tien ne invadis.
Ĉu vere? :]

lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2014 2:40:53 alasiri

Terurĉjo:sendube, nia prezidento estas tre ruza homo, ĉar li tiel organizis, ke Krimeo kaj Rusujo unuiĝis sen eĉ unu pafo, sen eĉ unu mortinto aŭ viktimo.
Ĉu vi ŝercas? Tutklare, en Krimeo la invadistoj estis prepariti por pafu, ĉu ne? Ili havis kuglojn en la pafilojn, ĉu ne? Lasu la 'laŭrokronon' al tiuj, kiuj en Krimeo ne amaso provokis igi ian de kauzo por pafu al.

Mi tute ne volus vundigi kun tiun priskibon. Mi tute ne volus kategorii Rusio kun Nazio-Germanio. Nur temas la strategio militista. Sed tiel la situacio prezentas sin al mi: Kontraŭe al batalema sektoro dekstra en Kievo, tiuj kiuj invadis en Krimeo, tiuj estis tre bona organizita, kuris plej altrapidan, militistan fulmomiliton. Tiuj militistoj estis bonpagita, pri tion, profesieca, tre disciplinemaj, solduloj por agado politika laŭ la militistostilo 'Iru hejme al imperio' de regiono de Krimeo al Rusio. Ĉu tiel oni finkonstruus la Eŭrazian Union?

lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2014 4:02:24 alasiri

Terurĉjo:vidu ekzemple Rusojn sur tranĉilojn. bv atenti la daton. tiuj gejunuloj estas kerno de futuraj armitaj bataltaĉmentoj. kie estas ukraina polico?
Mi komprenas vian timon. Sed devigo disciplina en naciogvardio sxtata estas multa de forta ol ene de kia 'stultarmeo' naciista, anarkiema. Ankaux, versxajne en cxiu armeo ekzistas multaj de naciistoj. Ankaux en germana Bundeswehr-armeo. Se la komandokapo estas lojala al sistemo demokratia. Tiam en komandostrukturo de armeo sxtato oni tre bone povas kontroli naciistojn.

Terurĉjo:sed hodiaŭ mi dubas, ĉar nuna "prezidento" de Ukrainujo s-ro Turĉinov anoncis hieraŭ, ke la Dekstra sektoro estas agentoj kaj provokantoj de Putin kaj Federala Servo de SekurecoFSS.
krome, Catherine Ashton kondamnis la Dekstran sektoron pri timigo de ukrainaj parlamentanoj kaj opiniis ĝian agadon kiel detruon de ĉefaj demokratiaj principoj kaj de supereco de Leĝo.
Terurĉjo:laŭ mi, estas stranga ŝanĝo de vidpunkto.
Cxe Ashton mi ne vidis ian de sxangxo de vidpunkto. La agado politika de Turĉinov oni tre bone komprenas. Li provas varbi kun multaj de eblecoj por ke oni subtenus Ukrainon. Li provas eviti alvoku la 'oficialan proklamon por milito kontraux Rusio'. Li devas agi kia ŝnurdancisto politika, sed kun parto demokratiema de Ukraino sur la sxnuro. Subteno militista de NATO tio la Ukraino ne povos ekspekti. Demando granda estas: Kiel plej rapide kaj plej tauxge oni povos plenigi la potencovakuon en Ukraino sen ia de 'sangobano'?

Terurĉjo:nun mi nenion komprenas, ĉar okazis, ke rusa prezidento Putin kaj ĝia FSS (eks-KGB) aranĝis Majdanon, bataltaĉmentojn de la Dekstra sektoro por faligi ŝtatan potencon en ukrainujo kaj rezulte - unuigi Krimeon kaj Rusujon.
Sxajnas iomete esprimo de senhelpemeco politika. Sed estas situacio politika, tre malfacila.

Terurĉjo:sendube, nia prezidento estas tre ruza homo, ...
Do, pardonu min, sed tia personkulto fremdigas min. Mi ofte demandas min, kio okazos se iu de la plej potenca, sed sola regpersono forta ne pli povus regi tia de spacgranda lando? Ekzemple Rusio. Kiu enmetos sin ene de tio de potencovakuo sekva?

Kurudi juu