Přejít k obsahu

Kiu minacis la ruslingvanojn en Krimio?

od uživatele robbkvasnak ze dne 25. března 2014

Příspěvky: 63

Jazyk: Esperanto

robbkvasnak (Ukázat profil) 25. března 2014 2:16:29

Mi aŭdis en intervjuo de ruso en Deutsche Welle ke Rusio celis protekti la ruslingvanojn en Krimio. Sed se ili estas jam la plej multo, kiu fakte minacas ilin tie? Ĉu la ukrainparolantoj fizike atakis ilin aŭ forŝtelis iliajn filojn aŭ filinojn aŭ forrabis al ili la domojn? Aŭ ĉu temas pri iu kaŝa persekuto psika pri kio ni ĝis nun ne aŭdis? Mi tute ne komprenas kial iu devus "protekti" la rusparolantojn sed se jes, kontraŭ kio kaj por kio?
Kaj sekvante tiun ideon, do, se iam ajn la lando Meksiko tiom fortiĝas por esti pli pova ol Usono, la meksika armeo rajtus invadi Teksason, Arizonon, Novmeksikon kaj la sudan parton de Kalifornio por protekti la meksikanojn kaj meksikdevenajn homojn tie? Do, se jes, ja dependas de la armea forto de lando kaj ne de tutmonda rajtodono. Mi kredas ke kiam Hitler invadis siajn najbarojn, oni nomis tion "Anschluß". Ĉu ne temas nun ankaŭ pri "Anschluß" nur ke estas rusanoj kaj ne germanoj?
En nia lando oni invadis Hawajion por "protekti" la usonajn civitanojn (kontraŭ la indiĝenoj!!!! kia malsana ŝerco, ĉar la indiĝenaj havajanoj tute ne minacis la tie loĝantajn usonanojn - eble iomete simile al la situacio en Krimio).
UEA devus formi armeon kaj ni povus infiltri iun belan, sudlandan insulon kaj poste la UEA armeo venus por protekti nin kontraŭ la aĉuloj kiuj unue vivis tie kaj kiuj eble ne volonte lernas Esperanton kaj kiuj ne volas sin vesti en verda koloro aŭ kanti la himnon.

Rujo (Ukázat profil) 25. března 2014 10:56:53

robbkvasnak:Mi aŭdis en intervjuo de ruso en Deutsche Welle ke Rusio celis protekti la ruslingvanojn en Krimio. Sed se ili estas jam la plej multo, kiu fakte minacas ilin tie? Ĉu la ukrainparolantoj fizike atakis ilin aŭ forŝtelis iliajn filojn aŭ filinojn aŭ forrabis al ili la domojn? Aŭ ĉu temas pri iu kaŝa persekuto psika pri kio ni ĝis nun ne aŭdis? Mi tute ne komprenas kial iu devus "protekti" la rusparolantojn sed se jes, kontraŭ kio kaj por kio?
Kaj sekvante tiun ideon, do, se iam ajn la lando Meksiko tiom fortiĝas por esti pli pova ol Usono, la meksika armeo rajtus invadi Teksason, Arizonon, Novmeksikon kaj la sudan parton de Kalifornio por protekti la meksikanojn kaj meksikdevenajn homojn tie? Do, se jes, ja dependas de la armea forto de lando kaj ne de tutmonda rajtodono. Mi kredas ke kiam Hitler invadis siajn najbarojn, oni nomis tion "Anschluß". Ĉu ne temas nun ankaŭ pri "Anschluß" nur ke estas rusanoj kaj ne germanoj?
En nia lando oni invadis Hawajion por "protekti" la usonajn civitanojn (kontraŭ la indiĝenoj!!!! kia malsana ŝerco, ĉar la indiĝenaj havajanoj tute ne minacis la tie loĝantajn usonanojn - eble iomete simile al la situacio en Krimio).
UEA devus formi armeon kaj ni povus infiltri iun belan, sudlandan insulon kaj poste la UEA armeo venus por protekti nin kontraŭ la aĉuloj kiuj unue vivis tie kaj kiuj eble ne volonte lernas Esperanton kaj kiuj ne volas sin vesti en verda koloro aŭ kanti la himnon.
"ĝis kiam, imperiistoj, vi misuzos nian paciencon?" Imperiismo iru for!
Anschluss (germana vorto kiu signifas "aneksiĝo") estis la aneksado en 1938 de Aŭstrio ene de la nazia Germanio kiel provinco de la Tria Regno, kaj ricevis novan nomon: de la origina Österreich al Ostmark (Orienta Marko). Fonto: Vikipedio

MikhailMarkeyev (Ukázat profil) 27. března 2014 4:00:23

Kara robbkvasnak

Imagu ke Usono disfalis al 15-16 landoj, kiuj proklamis sendependecon de plej granda parto (20-25 ŝtatoj + DC), kiu mi nomas "metropolon". Ĉiu lando, por plifortigo de suvereneco, decidas refuzi uzadon de "American English" k malpermesas ĝin, ĉar ĝi estas "lingvo de okupantoj", kiu volas aneksi la landon k detrui suverenecon.
Jen unu eksa ŝtato, post nova revolucio, decidas (per 97% voĉoj) aldoni sin al la metropolo, ĉar ili lacis de malpermeseco de uzado de Angla lingvo k volas loĝi en Usono.
Kiun nomon vi donas al tiu, kiu nomas vin "aneksano"?

Iippa (Ukázat profil) 27. března 2014 6:37:57

Krimtataroj estis persekutata de Stalin kaj rusuloj. La putina mezuro estas violenta krimo kontrau krimtataroj, ukrainoj kaj normalaj rusuloj kaj tuta mondo.

Iippa (Ukázat profil) 27. března 2014 6:51:17

Estas nekomprenebla ke tiel multe rusoj kredas mensogoj de putina tv kaj gazetaro.
Presidento mem mensogis ke milituloj sur Krim ne estis rusa armeo sed "loka patrulujoj"!!!
La mezuro estis planita de Surkov.
Kia najbarlando estas sekva viktimo??

auxro (Ukázat profil) 27. března 2014 8:26:39

MikhailMarkeyev:Kara robbkvasnak

Imagu ke Usono disfalis al 15-16 landoj, kiuj proklamis sendependecon de plej granda parto (20-25 ŝtatoj + DC), kiu mi nomas "metropolon".Ĉiu lando, por plifortigo de suvereneco, decidas refuzi uzadon de "American English" k malpermesas ĝin, ĉar ĝi estas "lingvo de okupantoj", kiu volas aneksi la landon k detrui suverenecon.
Jen unu eksa ŝtato, post nova revolucio, decidas (per 97% voĉoj)
Nur 97%? Ĉu ne 99,9?

MikhailMarkeyev:aldoni sin al la metropolo, ĉar ili lacis de malpermeseco de uzado
Malpermesas?! Ĉu vere? Bonvolu doni la ligilon pri la fakto

MikhailMarkeyev:de Angla lingvo k volas loĝi en Usono.
En via ekzemplo metropolo estus Sovetunio, neniel Rusio. Krome Sovetunio neniam estis unu lando kiel Usono, eĉ ne federacio.

Via analogio ne funkcias.

MikhailMarkeyev (Ukázat profil) 27. března 2014 8:44:15

Iippa:Kia najbarlando estas sekva viktimo??
La teruro estas malbona helpilo. Trankvilu k komencu pensi.
1. Vi mem diras per mensogoj k propagando. Popolo de Krim decidis (per 97% voĉoj) deklari independecon k demandi Ruslandon akcepti ĝin al Ruslando.
2. Ukrainia registaro malpermesis uzado de krimtatara k rusa lingvoj je oficiala funkciado de ŝtataj organoj (ŝkoloj, institutoj, juĝejoj ktp). Nun (ne Putin, sed popolo mem) permesas uzadon de rusa, ukraina k krimtatara lingvoj kiel oficiala. Viaopinie tio estas granda malbono!
3. Ruslando je 1992 j. malaprobis stalinism k efektivigis vastan rerajtigon de popolo inkluzive krimtataranoj k pagis kompenson al viktimoj aŭ ilia parencoj. Ĉu Ukrainio faris samon?
4. Vi nur krias kiuj malbonaj estas Putin k Ruslandanoj. Sed ĉu vi demandis vin, kial en Krim pereis ĵus du homoj - unu ukrainia soldato k unu popolarmeano de Krim, k ambaŭ estis mortita per unu paflertula fusilo? Pro tio, ke ĉiuj personoj komprenas, ke deziro de plimulto da popolo estas senduba k samsenca. Oni nomas tion per eluzita vorto demokratio, sed "demokratio" en nuntempa mondo estas volo de Usono. Se popolo volas alian, tio estas "despotismo". Estas tre oportuna vidpunkto!

baibaibibi (Ukázat profil) 27. března 2014 11:32:45

robbkvasnak: Kaj sekvante tiun ideon, do, se iam ajn la lando Meksiko tiom fortiĝas por esti pli pova ol Usono, la meksika armeo rajtus invadi Teksason, Arizonon, Novmeksikon kaj la sudan parton de Kalifornio por protekti la meksikanojn kaj meksikdevenajn homojn tie? Do, se jes, ja dependas de la armea forto de lando kaj ne de tutmonda rajtodono. Mi kredas ke kiam Hitler invadis siajn najbarojn, oni nomis tion "Anschluß". Ĉu ne temas nun ankaŭ pri "Anschluß" nur ke estas rusanoj kaj ne germanoj?
En nia lando oni invadis Hawajion por "protekti" la usonajn civitanojn (kontraŭ la indiĝenoj!!!! kia malsana ŝerco, ĉar la indiĝenaj havajanoj tute ne minacis la tie loĝantajn usonanojn - eble iomete simile al la situacio en Krimio).
La aneksado de la meksikaj teritorioj al usono oni faris per krima imperia milito, tiuj teritorioj devos reveni al meksiko pli aŭ malpli frue. Estas ne kompreneble ke maksikanoj, estante la plej nombra komunumo en novmeksikio, kalifornio, teksaso, ktp, tamen devas akcepti la kontraŭmeksikajn rasismajn leĝojn de la blankuloj.

auxro (Ukázat profil) 27. března 2014 11:40:19

MikhailMarkeyev:
Iippa:Kia najbarlando estas sekva viktimo??
La teruro estas malbona helpilo. Trankvilu k komencu pensi.
Ĉu ankaŭ vi, kiel simpla civitano de Rusio, povas doni la vorton, samkiel Putin, ke via ŝtato ne militiros al Krimeo, al orienta Ukrajnio, Moldovio (Ĉednestrio), al orientaj partoj de Baltiaj landoj kaj trankviligi onin?

vincas (Ukázat profil) 27. března 2014 11:45:30

Estas interese, Rusio estas lerta fari 'referendumon' en Krimeo. Do eble Rusio povus fari referendumon en Saĥaleno kaj Kurilaj insuloj. Eble tie homoj volas aliĝi al Japanio :]

Zpět na začátek