إلى المحتويات

ĉu oni povas izoligi rusion?

من baibaibibi, 1 أبريل، 2014

المشاركات: 448

لغة: Esperanto

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 7:28:47 ص

Terurĉjo:jen la unua paragrafo de la rusa detrua plano
Terurĉjo, vi estas nekorektebla! ridulo.gif

vincas (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 7:35:33 ص

Lakiro:Mi vidis kiel viaj prezidentoj ridetis kaj asertis la rusojn en ilia amikeco kaj tiutempe starigis usonajn radarojn kaj armilojn en Eŭropo. Por kio? Ĉu Rusio minacis? Ne! NATO estas instrumento de realigo de diversaj politikaj interesoj.
Lakiro:Kaj kiam vi rakontas pri usonaj raketoj en Eŭropo, portantaj la pacon, mi ridas.
Kial vi pri tio zorgas? NATO en sia teritorio faras, kion volas. Se NATO volas ĝi starigos radarojn, armilojn, raketojn.

Lakiro:Ĉu Rusio minacis?
Jes, Rusio ja okupis parton de Ukrainio. Ĉu vi jam forgesis tion?

vincas (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 7:41:18 ص

Traduko: Baldaŭ aŭ post iom da tempo li gajnos kion meritis.

externalImage.png

lagtendisto (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 7:54:03 ص

Lakiro:Por ke komprenu evidentajn aĵojn necesas demeti rozajn okulvitrojn kaj analizi historian realecon, karaj amikoj.
En ordo. En via opinio, en demokratio oni nur povas rigardi aferojn politikajn tra rozaj okulvitroj. Versxajne tre bone vi komprenas la vortconcepton de 'rozaj okulvitroj'. Sed evidenta, vi ne volas kompreni, ke mem vi rigardas aferojn politikajn tra 'okulvitroj negativa'. En demokratio oni balotas regula pri kio 'rajtas estu la realecon' en nuntempo. Tiel io de 'realeco' en historio ne multe povas gluii la voladon politikan en nuntempo.
Lakiro:Mi estas normala homo, pacema.
Bone.
Lakiro:Sed mi bone scias pri "plano de Allen Dulles" (metafore) kaj ĝia realigo en orientaj landoj.
Vi pravas: 'plano', 'metafore'. Kio de realigo? Kio de pruvo vi povas doni?
Lakiro:Kaj kiam vi rakontas pri usonaj raketoj en Eŭropo, portantaj la pacon, mi ridas.
Se oni armadas sin kaj membroj de alianco, tiam oni povas devigi pacon. Tio ankaux estas konceptideo de defendsistemo MEADS. En NATO, cxefe nederlando kaj germanio servas taskon de raketsxildo movebla. Pli informoj (germane)
Lakiro:Kiam vi rakontas pri rusia kulpo kaj forgesas kiu skribas kaj realigas scenarojn de koloraj revolucioj, mi ankaŭ ridas.
Via rido nur montras, ke vi ne multe komprenas kiel (diferenca) oni agas en demokratio. Iu de lando havas sian version de demokratio. Nur ideoj bazaj de demokratio estas sama. Pri libero de gazetaro, tioj versioj diferencaj povas fruktdoni unu al alian. Ene de lando demokratio signifas politika kunkurso pacema.
Lakiro:Interalie mi ne scias pri iu ajn plano de Rusio laŭ detruo de Usono.
En ordo. Cxu temas pri iu ajn plano en aux pasinto aux nuntempo?
Lakiro:Se vi bone tralegis la dokumenton, do bv esprimi vian opinion. Kaj ne forgesu demeti rozajn okulvitrojn. Amike!
Mi uzas okulvitrojn diversajn, la plej multe mi povas. Baze demokratio funkcias pri sian koncepto de 'bazaro de opinioj diversaj'.

Mikaelo (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 8:04:10 ص

vincas:

Jes, Rusio ja okupis parton de Ukrainio. Ĉu vi jam forgesis tion?
Malfacile tamen forgesi tion, kio neniam okazis ridulo.gif

lagtendisto (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 8:15:27 ص

vincas:Kial vi pri tio zorgas? NATO en sia teritorio faras, kion volas. Se NATO volas ĝi starigos radarojn, armilojn, raketojn.
Do, kelkaj membroj de NATO volas, ne ĉiuj membroj de NATO volas. Ĉefe Estonio kaj Polando arogas pluan armadon en orienteŭropo. Antaŭ nelonge en Estonio oni finkonstruis novan flughavenon militistarna. Sed ankaŭ afektas landoj okzidentaj. Mi jam legis, ke oni karakterizas rusan kaliningradan provincon kia 'granda avio frajtejo'.

vincas (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 8:33:34 ص

Mikaelo:Malfacile tamen forgesi tion, kio neniam okazis ridulo.gif
Bonvolu, sen demagogio:]

lagtendisto (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 8:50:07 ص

Terurĉjo:Ordinara rusa rajd-urso
Simila spektaklo al gazetaro ankaŭ faris George W. Bush ĉe 'Prairie Chapel Ranch'. Sed ankaŭ politikistoj germanaj provis tiel por popularigus sin.

Ĉeftasko de politikistoj estas por organizu la funkciado de lando, ne aktorado en io de 'kiĉofilmo'.

Mikaelo (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 8:59:41 ص

vincas:
Mikaelo:Malfacile tamen forgesi tion, kio neniam okazis ridulo.gif
Bonvolu, sen demagogio:]
Reciproke.

klmn (عرض الملف الشخصي) 6 أبريل، 2014 9:36:01 ص

spreecamper:
vincas:Kial vi pri tio zorgas? NATO en sia teritorio faras, kion volas. Se NATO volas ĝi starigos radarojn, armilojn, raketojn.
Do, kelkaj membroj de NATO volas, ne ĉiuj membroj de NATO volas. Ĉefe Estonio kaj Polando arogas pluan armadon en orienteŭropo. Antaŭ nelonge en Estonio oni finkonstruis novan flughavenon militistarna. Sed ankaŭ afektas landoj okzidentaj. Mi jam legis, ke oni karakterizas rusan kaliningradan provincon kia 'granda avio frajtejo'.
Estas pure teknika afero, ne demando de politikoj. NATO generaloj konfesas ke oni ne povus efektivigi la 5an ĉapitron de la Trakto sen realaj bazoj surloke, se Rusio hazarde ekdezirus militveni savi rusparolantojn al Latvio aŭ Estonio.

عودة للاعلى