Al la enhavo

"Bonvolu klaki sur la butono(n)"

de m_v, 2014-majo-14

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-14 18:34:12

Saluton al ĉiuj,

kiu de tiuj du variantoj estas ĝusta?

"Bonvolu klaki sur la butono." aŭ "Bonvolu klaki sur la butonon."

nornen (Montri la profilon) 2014-majo-14 19:15:49

Ankaŭ mi uzus simplan akuzativon. Bv klaki butonon.

Oijos (Montri la profilon) 2014-majo-15 01:19:50

Ĉu ne dev-uzatas klaku?

Ĉu la klakado estas nur laŭvola opcio aŭ ĉu estas volata ke la klakado okazu?

Urho (Montri la profilon) 2014-majo-15 04:19:31

m_v:kiu de tiuj du variantoj estas ĝusta?

"Bonvolu klaki sur la butono." aŭ "Bonvolu klaki sur la butonon."
Miakomprene, jenaj frazoj estas eblaj:
  • Bonvolu klaki sur la butono…
  • Bv. alklaki la butonon…
Bonvolu noti, ke la verbo ”klaki” estas netransitiva kaj la verbo ”alklaki” transitiva.

pne (Montri la profilon) 2014-majo-15 04:19:54

Oijos:Ĉu ne dev-uzatas klaku?
Aŭ "bonvolu klaki" aŭ "bonvole klaku". Sed "bonvolu klaku" ne eblas.

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-majo-15 10:45:30

Ambaŭ eblas, kun aŭ sen N-finaĵo, ĉar la mova ideo estas malforta.
PMEG : En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N.

yyaann (Montri la profilon) 2014-majo-15 11:55:40

HaleBopp:Ambaŭ eblas, kun aŭ sen N-finaĵo, ĉar la mova ideo estas malforta.
PMEG : En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N.
Interese. Mi ĝis nun ĉiam uzis la movo-montran N-finaĵon, sed mi nun komprenas, ke tio povas esti trokorekteco kelk-kuntekste.

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-15 12:01:03

Multan dankon por viaj respondoj!

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-majo-15 20:42:19

Terurĉjo:malpli ofte legu kaj citu Pomegon

oni klakas ne ion sur la butono, ne desegnon de birdo aŭ fiŝo, kiu povas troviĝi sur la butono, ne ian literon aŭ skribaĵon supre de la butono, sed oni klakas senpere la butonon mem aŭ klakas sur la butonon.
Mi ne konsentas. Se vi preferas mi povas citi la Retan Vortaron:
"klaki sur ligilo por elekti TTT-paĝon."
"Klaki ĉe iu ekrana objekto por aktivigi ĝin"
Ne akuzativo, kiel vi povas vidi.

Oijos (Montri la profilon) 2014-majo-15 23:05:33

pne:
Oijos:Ĉu ne dev-uzatas klaku?
Aŭ "bonvolu klaki" aŭ "bonvole klaku". Sed "bonvolu klaku" ne eblas.
Jes. Mi preteratentis la antaŭan vorton.

Reen al la supro