ورود به محتوا

"Bonvolu klaki sur la butono(n)"

از m_v, 14 مهٔ 2014

پست‌ها: 29

زبان: Esperanto

m_v (نمایش مشخصات) 14 مهٔ 2014،‏ 18:34:12

Saluton al ĉiuj,

kiu de tiuj du variantoj estas ĝusta?

"Bonvolu klaki sur la butono." aŭ "Bonvolu klaki sur la butonon."

nornen (نمایش مشخصات) 14 مهٔ 2014،‏ 19:15:49

Ankaŭ mi uzus simplan akuzativon. Bv klaki butonon.

Oijos (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2014،‏ 1:19:50

Ĉu ne dev-uzatas klaku?

Ĉu la klakado estas nur laŭvola opcio aŭ ĉu estas volata ke la klakado okazu?

Urho (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2014،‏ 4:19:31

m_v:kiu de tiuj du variantoj estas ĝusta?

"Bonvolu klaki sur la butono." aŭ "Bonvolu klaki sur la butonon."
Miakomprene, jenaj frazoj estas eblaj:
  • Bonvolu klaki sur la butono…
  • Bv. alklaki la butonon…
Bonvolu noti, ke la verbo ”klaki” estas netransitiva kaj la verbo ”alklaki” transitiva.

pne (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2014،‏ 4:19:54

Oijos:Ĉu ne dev-uzatas klaku?
Aŭ "bonvolu klaki" aŭ "bonvole klaku". Sed "bonvolu klaku" ne eblas.

HaleBopp (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2014،‏ 10:45:30

Ambaŭ eblas, kun aŭ sen N-finaĵo, ĉar la mova ideo estas malforta.
PMEG : En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N.

yyaann (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2014،‏ 11:55:40

HaleBopp:Ambaŭ eblas, kun aŭ sen N-finaĵo, ĉar la mova ideo estas malforta.
PMEG : En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N.
Interese. Mi ĝis nun ĉiam uzis la movo-montran N-finaĵon, sed mi nun komprenas, ke tio povas esti trokorekteco kelk-kuntekste.

m_v (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2014،‏ 12:01:03

Multan dankon por viaj respondoj!

HaleBopp (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2014،‏ 20:42:19

Terurĉjo:malpli ofte legu kaj citu Pomegon

oni klakas ne ion sur la butono, ne desegnon de birdo aŭ fiŝo, kiu povas troviĝi sur la butono, ne ian literon aŭ skribaĵon supre de la butono, sed oni klakas senpere la butonon mem aŭ klakas sur la butonon.
Mi ne konsentas. Se vi preferas mi povas citi la Retan Vortaron:
"klaki sur ligilo por elekti TTT-paĝon."
"Klaki ĉe iu ekrana objekto por aktivigi ĝin"
Ne akuzativo, kiel vi povas vidi.

Oijos (نمایش مشخصات) 15 مهٔ 2014،‏ 23:05:33

pne:
Oijos:Ĉu ne dev-uzatas klaku?
Aŭ "bonvolu klaki" aŭ "bonvole klaku". Sed "bonvolu klaku" ne eblas.
Jes. Mi preteratentis la antaŭan vorton.

بازگشت به بالا