Al la enhavo

Demandoj de komencanto pri tensoj

de Hypnoman, 2014-majo-30

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Hypnoman (Montri la profilon) 2014-majo-30 09:48:17

Kiuj tensoj ĝustas en tiuj frazoj?

Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.

Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.

Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.

Dankon!

Martin

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-majo-30 10:50:34

Hypnoman:Kiuj tensoj ĝustas en tiuj frazoj?
Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.
Dankon!
Martin
laŭ mi, temas pri la tempoj de verbo.

mi lernis esperanton dun kvin semajnoj - mi jam finis la lernadon, la lernado daŭris 5 semajnojn.
mi lernas E-ton dum 5 semajnoj - nuntempe mi plu lernas, kaj la lernado okupas 5 semajnojn.
mi lernos... - mi ankoraŭ ne komencis lerni kaj la lernado estos dum 5 semajnoj.

se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li malobeOs min. mi ankoraŭ ne scias, ĉu la filo obeos aŭ ne. mie, pli precize uzu: li estos malobeinta aŭ li estos malobeema.

se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios, ke li malobe (-as aŭ -is) min. je la deka mi jam sciiĝos, ĉu la filo estA(I)s obeema aŭ ne.

sudanglo (Montri la profilon) 2014-majo-30 10:53:48

Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.
Mi lernis Esperanto dum 5 semajnoj. (ekz en kurso pasintjare)

Sed se la periodo de 5 semajnoj estas de antaŭ 5 semajnoj ĝis la momento de parolo (nun), angle 'I have been learning E. for 5 weeks', kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.
li estos malobeinta min.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.
ke li malobeis min.

Hypnoman (Montri la profilon) 2014-majo-30 14:44:22

Dankon!

sudanglo:kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Kial "Mi lernas de 5 semajnoj". Kial ne "dum 5 semajnoj"?

Hypnoman

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-majo-30 15:52:14

Hypnoman:Dankon!

sudanglo:kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Kial "Mi lernas de 5 semajnoj". Kial ne "dum 5 semajnoj"?

Hypnoman
mistajpo

eraro

la okulvitroj falis

eble, li fantaziis tiutempe pri francaj virinoj

dum

sudanglo (Montri la profilon) 2014-majo-31 09:50:05

mistajpo
Tio ne estis mistajpo. Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV - de du jaroj li malsanas.

Plue, vi trovas trafojn en la Tekstaro.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-majo-31 10:54:04

ordinare oni lernas Esperanton de 5 semajnoj ĝis la tuta vivo

Belmiro (Montri la profilon) 2014-majo-31 13:54:58

Terurĉjo:ordinare oni lernas Esperanton de 5 semajnoj ĝis la tuta vivo
mi dirus:
dum la tuta vivo aŭ ĝis fino de la vivo.

Hypnoman (Montri la profilon) 2014-junio-03 11:12:45

sudanglo:Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV
Kio estas PIV, mi petas? Mi demandis al Google sed... ah... vidu por vi mem!

Hypnoman

bryku (Montri la profilon) 2014-junio-03 12:24:49

Hypnoman:
sudanglo:Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV
Kio estas PIV, mi petas? Mi demandis al Google sed... ah... vidu por vi mem!

Hypnoman
PIV = Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

PIV en la reto

Reen al la supro