Viestejä: 7
Kieli: Esperanto
Hypnoman (Näytä profiilli) 30. toukokuuta 2014 9.48.17
Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.
Dankon!
Martin
sudanglo (Näytä profiilli) 30. toukokuuta 2014 10.53.48
Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.Mi lernis Esperanto dum 5 semajnoj. (ekz en kurso pasintjare)
Sed se la periodo de 5 semajnoj estas de antaŭ 5 semajnoj ĝis la momento de parolo (nun), angle 'I have been learning E. for 5 weeks', kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.li estos malobeinta min.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.ke li malobeis min.
Hypnoman (Näytä profiilli) 30. toukokuuta 2014 14.44.22
sudanglo:kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnojKial "Mi lernas de 5 semajnoj". Kial ne "dum 5 semajnoj"?
Hypnoman
sudanglo (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2014 9.50.05
mistajpoTio ne estis mistajpo. Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV - de du jaroj li malsanas.
Plue, vi trovas trafojn en la Tekstaro.
Belmiro (Näytä profiilli) 31. toukokuuta 2014 13.54.58
Terurĉjo:ordinare oni lernas Esperanton de 5 semajnoj ĝis la tuta vivomi dirus:
dum la tuta vivo aŭ ĝis fino de la vivo.
Hypnoman (Näytä profiilli) 3. kesäkuuta 2014 11.12.45
sudanglo:Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIVKio estas PIV, mi petas? Mi demandis al Google sed... ah... vidu por vi mem!
Hypnoman
bryku (Näytä profiilli) 3. kesäkuuta 2014 12.24.49
Hypnoman:PIV = Plena Ilustrita Vortaro de Esperantosudanglo:Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIVKio estas PIV, mi petas? Mi demandis al Google sed... ah... vidu por vi mem!
Hypnoman
PIV en la reto