目次へ

Demandoj de komencanto pri tensoj

Hypnoman,2014年5月30日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Hypnoman (プロフィールを表示) 2014年5月30日 9:48:17

Kiuj tensoj ĝustas en tiuj frazoj?

Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.

Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.

Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.

Dankon!

Martin

sudanglo (プロフィールを表示) 2014年5月30日 10:53:48

Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.
Mi lernis Esperanto dum 5 semajnoj. (ekz en kurso pasintjare)

Sed se la periodo de 5 semajnoj estas de antaŭ 5 semajnoj ĝis la momento de parolo (nun), angle 'I have been learning E. for 5 weeks', kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.
li estos malobeinta min.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.
ke li malobeis min.

Hypnoman (プロフィールを表示) 2014年5月30日 14:44:22

Dankon!

sudanglo:kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Kial "Mi lernas de 5 semajnoj". Kial ne "dum 5 semajnoj"?

Hypnoman

sudanglo (プロフィールを表示) 2014年5月31日 9:50:05

mistajpo
Tio ne estis mistajpo. Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV - de du jaroj li malsanas.

Plue, vi trovas trafojn en la Tekstaro.

Belmiro (プロフィールを表示) 2014年5月31日 13:54:58

Terurĉjo:ordinare oni lernas Esperanton de 5 semajnoj ĝis la tuta vivo
mi dirus:
dum la tuta vivo aŭ ĝis fino de la vivo.

Hypnoman (プロフィールを表示) 2014年6月3日 11:12:45

sudanglo:Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV
Kio estas PIV, mi petas? Mi demandis al Google sed... ah... vidu por vi mem!

Hypnoman

bryku (プロフィールを表示) 2014年6月3日 12:24:49

Hypnoman:
sudanglo:Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV
Kio estas PIV, mi petas? Mi demandis al Google sed... ah... vidu por vi mem!

Hypnoman
PIV = Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

PIV en la reto

先頭にもどる