Към съдържанието

Demandoj de komencanto pri tensoj

от Hypnoman, 30 май 2014

Съобщения: 10

Език: Esperanto

Hypnoman (Покажи профила) 30 май 2014, 09:48:17

Kiuj tensoj ĝustas en tiuj frazoj?

Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.

Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.

Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.

Dankon!

Martin

Terurĉjo (Покажи профила) 30 май 2014, 10:50:34

Hypnoman:Kiuj tensoj ĝustas en tiuj frazoj?
Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.
Dankon!
Martin
laŭ mi, temas pri la tempoj de verbo.

mi lernis esperanton dun kvin semajnoj - mi jam finis la lernadon, la lernado daŭris 5 semajnojn.
mi lernas E-ton dum 5 semajnoj - nuntempe mi plu lernas, kaj la lernado okupas 5 semajnojn.
mi lernos... - mi ankoraŭ ne komencis lerni kaj la lernado estos dum 5 semajnoj.

se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li malobeOs min. mi ankoraŭ ne scias, ĉu la filo obeos aŭ ne. mie, pli precize uzu: li estos malobeinta aŭ li estos malobeema.

se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios, ke li malobe (-as aŭ -is) min. je la deka mi jam sciiĝos, ĉu la filo estA(I)s obeema aŭ ne.

sudanglo (Покажи профила) 30 май 2014, 10:53:48

Mi [lerni] Esperanton dum kvin semajnoj.
Mi lernis Esperanto dum 5 semajnoj. (ekz en kurso pasintjare)

Sed se la periodo de 5 semajnoj estas de antaŭ 5 semajnoj ĝis la momento de parolo (nun), angle 'I have been learning E. for 5 weeks', kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, li [malobei] min.
li estos malobeinta min.
Se mia filo ne estos hejme antaŭ la deka, mi scios ke li [malobei] min.
ke li malobeis min.

Hypnoman (Покажи профила) 30 май 2014, 14:44:22

Dankon!

sudanglo:kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Kial "Mi lernas de 5 semajnoj". Kial ne "dum 5 semajnoj"?

Hypnoman

Terurĉjo (Покажи профила) 30 май 2014, 15:52:14

Hypnoman:Dankon!

sudanglo:kaj vi emfazas ke vi ankoraŭ lernas, tiam, mi lernas E. de 5 semajnoj
Kial "Mi lernas de 5 semajnoj". Kial ne "dum 5 semajnoj"?

Hypnoman
mistajpo

eraro

la okulvitroj falis

eble, li fantaziis tiutempe pri francaj virinoj

dum

sudanglo (Покажи профила) 31 май 2014, 09:50:05

mistajpo
Tio ne estis mistajpo. Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV - de du jaroj li malsanas.

Plue, vi trovas trafojn en la Tekstaro.

Terurĉjo (Покажи профила) 31 май 2014, 10:54:04

ordinare oni lernas Esperanton de 5 semajnoj ĝis la tuta vivo

Belmiro (Покажи профила) 31 май 2014, 13:54:58

Terurĉjo:ordinare oni lernas Esperanton de 5 semajnoj ĝis la tuta vivo
mi dirus:
dum la tuta vivo aŭ ĝis fino de la vivo.

Hypnoman (Покажи профила) 03 юни 2014, 11:12:45

sudanglo:Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV
Kio estas PIV, mi petas? Mi demandis al Google sed... ah... vidu por vi mem!

Hypnoman

bryku (Покажи профила) 03 юни 2014, 12:24:49

Hypnoman:
sudanglo:Tiu uzo de 'de' eĉ menciiĝas en PIV
Kio estas PIV, mi petas? Mi demandis al Google sed... ah... vidu por vi mem!

Hypnoman
PIV = Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

PIV en la reto

Обратно нагоре