ورود به محتوا

Futbala Mondpokalo

از nigra_rivereto, 4 ژوئن 2014

پست‌ها: 96

زبان: Esperanto

auxro (نمایش مشخصات) 8 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:25:41

Kio okazas???
Mi pensis ke Brazilio perdis ĉefan atakanton, sed ne ĉiujn defendantojn...

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 8 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:57:42

Perdi Neymar estis demoraligo por la brazila teamo. Kvankam mi vere subtenas la germanan teamon, la ludo ne estas interese nun ĉar la brazila teamo ludas tiom malfeliĉe.

vicentesales (نمایش مشخصات) 8 ژوئیهٔ 2014،‏ 23:34:00

Gratulon Germanio, de nun brazilanoj devas zorgi pri la prezidanta balotado.

domingocordon (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2014،‏ 10:45:19

En Hispanio, multaj personoj celebrigis la humiliga malvenko de Brazilo. Estas malfacile forgesas malrespekton kaj kiel malbone kondutis brazilanoj kun la hispana teamo.
En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."

drinkulo (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2014،‏ 14:03:57

domingocordon:En Hispanio, multaj personoj celebrigis la humiliga malvenko de Brazilo. Estas malfacile forgesas malrespekton kaj kiel malbone kondutis brazilanojn kun la hispana teamo.
En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."
Pli bone:
"Kiu laste ridas tiu ridas plej bone."

pedroluis (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2014،‏ 15:40:26

Nun, mi volas ke hodiaŭ vinku Nederlando.

Salikoko (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2014،‏ 15:41:12

Pli bone:
"Kiu laste ridas tiu ridas plej bone." ---Tiu, Kiu lasta ridas, certe lia cerbo malrapide funkcias. Brazilo estas lando de eksa sklavo kaj idoj de portugalaj ekzilitoj; la lando bezonas lernejojn kaj publikajn hospitalojn "modelo FIFA", kaj malpli ŝtelistajn politikistojn. Mi jam diris: ke la gajninto nomiĝas FIFA, ĉar Brazilo gajnis nur 1 golon kontraŭ 7 de Germanio. La estro Filipego estas pensiĝema, ĉar li ne scias, kion fari kun tiom da mono, kiun li gajnas de kompatinda Brazilo. Adekvata loko por mono de stultulo estas poŝo de spertulo.

pedroluis (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2014،‏ 15:41:33

pedroluis:
nigra_rivereto:Post la matĉoj de la kvaronfinaloj:

Sen Neymar estos ja pli malfacile al Brazilo venki la fortan teamon de Germanio.
Thiago Silva estas pli grava ol Neymar, ĉu ne?
Mi pravis.

m_v (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2014،‏ 18:33:54

drinkulo:
domingocordon:En Hispanio, multaj personoj celebrigis la humiliga malvenko de Brazilo. Estas malfacile forgesas malrespekton kaj kiel malbone kondutis brazilanojn kun la hispana teamo.
En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."
Pli bone:
"Kiu laste ridas tiu ridas plej bone."
Mi scias, ke lingvaj aferoj ne estas la ĉefa temo de tiu ĉi fadeno, sed mi nur volas diri, ke la frazo de domingocordon estis absolute ĝusta. Oni tute rajtas mallongigi en tiaj okazoj kaj do forlasi “tiu”. Vidu en la detala gramatiko de lernu! (aŭ en PMEG):

Detala gramatiko:23.3.11 Forlaso de TI-vorto

Rilata KI-vorto ofte rilatas al samspeca TI-vorto en la ĉeffrazo. Ofte oni povas subkompreni la TI-vorton sen ŝanĝi la signifon. Ne ekzistas absolutaj reguloj, kiam oni povas forlasi TI-vorton. Plej grava estas la klareco: Se la frazo fariĝas tro malklara, oni ne forlasu la TI-vorton. La rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas normale havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu — kiu, tio — kio, tiel — kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aŭ ili estu ambaŭ sen rolmontrilo.

Tiu, kiu havas forton, havas rajton. → Kiu havas forton, havas rajton.
[…]

sergejm (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2014،‏ 5:40:09

domingocordon:En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."
Laŭ "Esperanta Proverbaro" :
"Plej bone ridas, kiu laste ridas".
La unuan tie mi ne trovis, sed trovis en vortaro (se mi bone komprenis la hispanan per gugla tradukilo):
"Okulon pro okulo, denton pro dento".

بازگشت به بالا