Ujumbe: 96
Lugha: Esperanto
auxro (Wasifu wa mtumiaji) 8 Julai 2014 8:25:41 alasiri
Mi pensis ke Brazilio perdis ĉefan atakanton, sed ne ĉiujn defendantojn...
robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 8 Julai 2014 8:57:42 alasiri
vicentesales (Wasifu wa mtumiaji) 8 Julai 2014 11:34:00 alasiri
domingocordon (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2014 10:45:19 asubuhi
En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."
drinkulo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2014 2:03:57 alasiri
domingocordon:En Hispanio, multaj personoj celebrigis la humiliga malvenko de Brazilo. Estas malfacile forgesas malrespekton kaj kiel malbone kondutis brazilanojn kun la hispana teamo.Pli bone:
En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."
"Kiu laste ridas tiu ridas plej bone."
pedroluis (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2014 3:40:26 alasiri
Salikoko (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2014 3:41:12 alasiri
"Kiu laste ridas tiu ridas plej bone." ---Tiu, Kiu lasta ridas, certe lia cerbo malrapide funkcias. Brazilo estas lando de eksa sklavo kaj idoj de portugalaj ekzilitoj; la lando bezonas lernejojn kaj publikajn hospitalojn "modelo FIFA", kaj malpli ŝtelistajn politikistojn. Mi jam diris: ke la gajninto nomiĝas FIFA, ĉar Brazilo gajnis nur 1 golon kontraŭ 7 de Germanio. La estro Filipego estas pensiĝema, ĉar li ne scias, kion fari kun tiom da mono, kiun li gajnas de kompatinda Brazilo. Adekvata loko por mono de stultulo estas poŝo de spertulo.
pedroluis (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2014 3:41:33 alasiri
pedroluis:Mi pravis.nigra_rivereto:Post la matĉoj de la kvaronfinaloj:Thiago Silva estas pli grava ol Neymar, ĉu ne?
Sen Neymar estos ja pli malfacile al Brazilo venki la fortan teamon de Germanio.
m_v (Wasifu wa mtumiaji) 9 Julai 2014 6:33:54 alasiri
drinkulo:Mi scias, ke lingvaj aferoj ne estas la ĉefa temo de tiu ĉi fadeno, sed mi nur volas diri, ke la frazo de domingocordon estis absolute ĝusta. Oni tute rajtas mallongigi en tiaj okazoj kaj do forlasi “tiu”. Vidu en la detala gramatiko de lernu! (aŭ en PMEG):domingocordon:En Hispanio, multaj personoj celebrigis la humiliga malvenko de Brazilo. Estas malfacile forgesas malrespekton kaj kiel malbone kondutis brazilanojn kun la hispana teamo.Pli bone:
En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."
"Kiu laste ridas tiu ridas plej bone."
Detala gramatiko:23.3.11 Forlaso de TI-vorto
Rilata KI-vorto ofte rilatas al samspeca TI-vorto en la ĉeffrazo. Ofte oni povas subkompreni la TI-vorton sen ŝanĝi la signifon. Ne ekzistas absolutaj reguloj, kiam oni povas forlasi TI-vorton. Plej grava estas la klareco: Se la frazo fariĝas tro malklara, oni ne forlasu la TI-vorton. La rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas normale havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu — kiu, tio — kio, tiel — kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aŭ ili estu ambaŭ sen rolmontrilo.
Tiu, kiu havas forton, havas rajton. → Kiu havas forton, havas rajton.
[…]
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 10 Julai 2014 5:40:09 asubuhi
domingocordon:En Hispanio oni diras: "Kie tit por tat" kaj ankaŭ: "Kiu laste ridas ridas plej bone."Laŭ "Esperanta Proverbaro" :
"Plej bone ridas, kiu laste ridas".
La unuan tie mi ne trovis, sed trovis en vortaro (se mi bone komprenis la hispanan per gugla tradukilo):
"Okulon pro okulo, denton pro dento".