پستها: 5
زبان: Esperanto
m_v (نمایش مشخصات) 9 ژوئن 2014، 10:42:17
ĉu oni povas ellasi “tia” en ĉi tiu okazo?
Restu ĉiam (tia), kia ĝi estas.
Mi pensas, ke jes, sed mi ne certas, ĉar PMEG nur montras ekzemplojn, en kiuj “tia” ne estas sola kaj rilatas al substantivo.
HaleBopp (نمایش مشخصات) 9 ژوئن 2014، 11:43:38
Relegu la retpaĝon, kiun vi donis.
-> "Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi.".
m_v (نمایش مشخصات) 9 ژوئن 2014، 16:32:19
HaleBopp:Jes, oni povas. Restu ĉiam, kia vi estas. aŭ, Ĝi restu ĉiam, kia ĝi estas.Mi ja legis la retpaĝon, sed mi ne certis, ĉar en PMEG s-ro Wennergren nur menciis ekzemplojn, en kiuj “tia” rilatas al substantivo. En “Restu ĉiam tia, kia vi estas.” la vorto “tia” estas sola kaj ne rilatas al substantivo, do mi pensis, ke eble oni traktu ĉi tiajn frazojn alimaniere.
Relegu la retpaĝon, kiun vi donis.
-> "Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi.".
Tamen mi nun samopinias kun vi, ke oni ja povas ellasi “tia” ĉi tie.
horsto (نمایش مشخصات) 9 ژوئن 2014، 22:34:31
m_v:La vorto tia ne estas sola kaj tutcerte rilatas al substantivo, ĉar la frazo:
Mi ja legis la retpaĝon, sed mi ne certis, ĉar en PMEG s-ro Wennergren nur menciis ekzemplojn, en kiuj “tia” rilatas al substantivo. En “Restu ĉiam tia, kia vi estas.” la vorto “tia” estas sola kaj ne rilatas al substantivo, do mi pensis, ke eble oni traktu ĉi tiajn frazojn alimaniere.
Tamen mi nun samopinias kun vi, ke oni ja povas ellasi “tia” ĉi tie.
Restu ĉiam tia, kia vi estas.
estas samsignifa al la frazo:
Vi restu ĉiam tia, kia vi estas.
nornen (نمایش مشخصات) 9 ژوئن 2014، 23:13:13
horsto:Viaj du ekzemploj ne enhavas eĉ unu substantivon... Al kiu el tiuj substantivoj rilatas la "tia"?m_v:La vorto tia ne estas sola kaj tutcerte rilatas al substantivo, ĉar la frazo:
Mi ja legis la retpaĝon, sed mi ne certis, ĉar en PMEG s-ro Wennergren nur menciis ekzemplojn, en kiuj “tia” rilatas al substantivo. En “Restu ĉiam tia, kia vi estas.” la vorto “tia” estas sola kaj ne rilatas al substantivo, do mi pensis, ke eble oni traktu ĉi tiajn frazojn alimaniere.
Tamen mi nun samopinias kun vi, ke oni ja povas ellasi “tia” ĉi tie.
Restu ĉiam tia, kia vi estas.
estas samsignifa al la frazo:
Vi restu ĉiam tia, kia vi estas.
(Sintakse la "tia" kaj la "kia" estas perverbaj priskriboj al la subjekto (predicate noun over the subject, Subjektsprädikativ, Gleichstellungsnominativ), kaj nedirekte rilatas al la subjektoj (la unua nevidebla "vi", la alia videbla "vi" ), kaj "vi" ne estas substantivo, sed pronomo.)