目次へ

Ellaso de “tia” antaŭ rilata “kia”-frazo

m_v,2014年6月9日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

m_v (プロフィールを表示) 2014年6月9日 10:42:17

Saluton al ĉiuj,

ĉu oni povas ellasi “tia” en ĉi tiu okazo?

Restu ĉiam (tia), kia ĝi estas.

Mi pensas, ke jes, sed mi ne certas, ĉar PMEG nur montras ekzemplojn, en kiuj “tia” ne estas sola kaj rilatas al substantivo.

HaleBopp (プロフィールを表示) 2014年6月9日 11:43:38

Jes, oni povas. Restu ĉiam, kia vi estas. aŭ, Ĝi restu ĉiam, kia ĝi estas.

Relegu la retpaĝon, kiun vi donis.
-> "Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi.".

m_v (プロフィールを表示) 2014年6月9日 16:32:19

HaleBopp:Jes, oni povas. Restu ĉiam, kia vi estas. aŭ, Ĝi restu ĉiam, kia ĝi estas.

Relegu la retpaĝon, kiun vi donis.
-> "Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi.".
Mi ja legis la retpaĝon, sed mi ne certis, ĉar en PMEG s-ro Wennergren nur menciis ekzemplojn, en kiuj “tia” rilatas al substantivo. En “Restu ĉiam tia, kia vi estas.” la vorto “tia” estas sola kaj ne rilatas al substantivo, do mi pensis, ke eble oni traktu ĉi tiajn frazojn alimaniere.

Tamen mi nun samopinias kun vi, ke oni ja povas ellasi “tia” ĉi tie.

horsto (プロフィールを表示) 2014年6月9日 22:34:31

m_v:
Mi ja legis la retpaĝon, sed mi ne certis, ĉar en PMEG s-ro Wennergren nur menciis ekzemplojn, en kiuj “tia” rilatas al substantivo. En “Restu ĉiam tia, kia vi estas.” la vorto “tia” estas sola kaj ne rilatas al substantivo, do mi pensis, ke eble oni traktu ĉi tiajn frazojn alimaniere.

Tamen mi nun samopinias kun vi, ke oni ja povas ellasi “tia” ĉi tie.
La vorto tia ne estas sola kaj tutcerte rilatas al substantivo, ĉar la frazo:
Restu ĉiam tia, kia vi estas.
estas samsignifa al la frazo:
Vi restu ĉiam tia, kia vi estas.

nornen (プロフィールを表示) 2014年6月9日 23:13:13

horsto:

Viaj du ekzemploj ne enhavas eĉ unu substantivon... Al kiu el tiuj substantivoj rilatas la "tia"?

(Sintakse la "tia" kaj la "kia" estas perverbaj priskriboj al la subjekto (predicate noun over the subject, Subjektsprädikativ, Gleichstellungsnominativ), kaj nedirekte rilatas al la subjektoj (la unua nevidebla "vi", la alia videbla "vi" ), kaj "vi" ne estas substantivo, sed pronomo.)

先頭にもどる