Contenido

Feliĉa vs. Feliĉe

de Inivican, 17 de agosto de 2014

Aportes: 14

Idioma: Esperanto

Inivican (Mostrar perfil) 17 de agosto de 2014 16:58:28

Saluton

Estas nekorekto diri "Mi estas feliĉa"?
Divas mi dirin "Mi estas feliĉe" anstataŭ? Vidas "Mi estas bone" kaj mi pensas esti.
Dankon.

Terurĉjo (Mostrar perfil) 17 de agosto de 2014 19:33:20

vortoj, kiuj finiĝas per "A", rilatas al objekto:
homo-feliĉa
virino-bela
aŭto-rapida

vortoj, kiuj finiĝas per "E", rilatas al verbo, ago:
aspekti feliĉe
danci bele
moviĝi rapide

vidu, poloj estas feliĉaj, ĉar ili manĝas pomojn (po 4,5 kg ĉiutage)
externalImage.png

manĝante pomojn, poloj aspektas feliĉe

nornen (Mostrar perfil) 17 de agosto de 2014 20:19:12

Terurĉjo:vortoj, kiuj finiĝas per "E", rilatas al verbo, ago:
aspekti feliĉe
danci bele
moviĝi rapide

manĝante pomojn, poloj aspektas feliĉe
"Poloj aspektas feliĉaj." kaj ne "Poloj aspektas feliĉe."
Ĉi tie "feliĉaj" rilatas la polojn kaj ne la verbon.

Komparu Zamenhof (Fabeloj de Andersen 1): "ŝi aspektis tre dormema"

michaleo (Mostrar perfil) 17 de agosto de 2014 22:08:52

Terurĉjo:vortoj, kiuj finiĝas per "A", rilatas al objekto:
homo-feliĉa
virino-bela
aŭto-rapida

vortoj, kiuj finiĝas per "E", rilatas al verbo, ago:
aspekti feliĉe
danci bele
moviĝi rapide

vidu, poloj estas feliĉaj, ĉar ili manĝas pomojn (po 4,5 kg ĉiutage)
externalImage.png

manĝante pomojn, poloj aspektas feliĉe
Kaj polaj pomoj ne malsanigas polojn kontraste al rusojn okulumo.gif

Terurĉjo (Mostrar perfil) 18 de agosto de 2014 01:55:26

michaleo:Kaj polaj pomoj ne malsanigas polojn kontraste al rusojn okulumo.gif
kvankam temas ne pri poloj aŭ pomoj, plejverŝajne, venditaj en rusujon pomoj estis malĝustaj

la aŭto estas rapida
la aŭto veturas rapide

nornen:Komparu Zamenhof (Fabeloj de Andersen 1): "ŝi aspektis tre dormema"
rusismo
la gepatra lingvo de Z. estis la rusa

Kirilo81 (Mostrar perfil) 18 de agosto de 2014 08:40:30

nornen:"Poloj aspektas feliĉaj." kaj ne "Poloj aspektas feliĉe."
Ĉi tie "feliĉaj" rilatas la polojn kaj ne la verbon.

Komparu Zamenhof (Fabeloj de Andersen 1): "ŝi aspektis tre dormema"
Komparu en PIV kaj en la Tekstaro. Oni kutime uzas kun aspekti adverbon, kiel ĝenerale en okazo de dubo inter adjektivo kaj adverbo.

sudanglo (Mostrar perfil) 18 de agosto de 2014 10:04:30

Komparu en PIV kaj en la Tekstaro. Oni kutime uzas kun aspekti adverbon, kiel ĝenerale en okazo de dubo inter adjektivo kaj adverbo.
Ĉu vi mistajpis, Kirilo?

En la Tekstaro estas almenaŭ 90 trafoj de aspekti + adjektivo.
vortoj, kiuj finiĝas per "E", rilatas al verbo, ago
Ankaŭ al tuta propozicio.

Ekz. en Fabeloj de Anderson.
Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme

Ne la floroj aspektis ĉarmaj, sed ke ili kisis sin reciproke.

Terurĉjo (Mostrar perfil) 18 de agosto de 2014 17:51:00

ĉar poloj manĝas pomojn kun granda apetito, mi konfesas, ke ili aspektas feliĉaj

nornen (Mostrar perfil) 18 de agosto de 2014 19:18:43

sudanglo:Ekz. en Fabeloj de Anderson.
Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme

Ne la floroj aspektis ĉarmaj, sed ke ili kisis sin reciproke.
Ekzakte.
La "kio" rilatas tutan propozicion, t.e. ekz "sin kisi aspektis tre ĉarme" aŭ "ke ili kisis sin, aspektis tre ĉarme".
Ĉi tie ni trovas denove la praan "Resti kun leono estas danĝere."

"ĉarme" daŭre estas "perverba priskribo" (kiel la PMEG nomas ĝin), sed kiam "perverba priskribo" rilatas infinitivon aŭ propozicion, ĝi uzas la e-finaĵon.
Samtempe la ekzempla propozicio ja povas havi ankaŭ "veran" adverbon, ekz:

Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio sendube aspektis tre ĉarme.
Ĉi tie "ĉarme" rilatas "kio" kaj "kio" rilatas "ĉiuj floroj kisis sin reciproke".
"sendube" rilatas "aspektis tre ĉarme".

Terurĉjo (Mostrar perfil) 19 de agosto de 2014 02:48:34

bedaŭrinde, mi elektis por ekzemplo ne tre konvenan verbon, ĉar ambaŭ ekzemploj:
"tio aspektas ĉarme"
kaj
"floroj aspektas ĉarmaj"
estas ĝustaj.

el vortaro.net
aspekt/i (ntr) Prezentiĝi al la vido kun ia(j) ekstera(j) eco(j): aspekti pale(Z), malbele(Z), sane(Z), mizere(Z); ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam(Z); la gaje aspektantaj domoj(Z); bele aspektas, kiam oni en societo montriĝas en uniformo(Z); ŝi aspektas kiel la matenruĝo(X); ho ve! ili (la literoj) aspektis preskaŭ tiel, kvazaŭ ili falpuŝiĝus super la liniojn(Z); la steloj aspektis tute novegaj(Z); vi aspektas tiel vire maltima!(Z); akvo fluetas el la buŝo de la (bronza) besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda(Z). ☞ ŝajni.
(Z) - Zamenhoff okulumo.gif

sed la demandinto interesiĝis pri

Inivican:Estas nekorekto diri "Mi estas feliĉa"?
Divas mi dirin "Mi estas feliĉe" anstataŭ? Vidas "Mi estas bone" kaj mi pensas esti.
mi iom korektis
"Ĉu estas malĝuste (nekorekte) diri "Mi estas feliĉa"?
Ĉu anstataŭ tion mi devas diri "Mi estas feliĉe"? Mi vidis "Mi estas bone" kaj mi pensas, ke tiel devas esti."

mi respondas:

korekte (ĝuste) estas diri: "Mi estas feliĉa, bona, alta, juna, saĝa, sprita" kaj t.p.

SED, kiam oni demandas, kie vi estas, ankaŭ korekte estas respondi: "Mi estas hejme, eksterurbe, enmare, trajne", sed tio estas nur kutimaj mallongigoj de: en la hejmo, ekster la urbo, en la maro, en la trajno.

Mi estas bone - estas malĝusta esprimo. Ĝuste - Mi estas bona aŭ Mi fartas bone aŭ mi sentas min bone.

mi ne scias, kiel la afero estas en aliaj lingvoj okulumo.gif, sed en Esperanto ne eblas simple respondi al la demando "Kiel vi estas?", nur al kiu vi estas?, kia vi estas?, kio vi estas?, kie vi estas?.

Volver arriba