目次へ

Feliĉa vs. Feliĉe

Inivican,2014年8月17日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

Inivican (プロフィールを表示) 2014年8月17日 16:58:28

Saluton

Estas nekorekto diri "Mi estas feliĉa"?
Divas mi dirin "Mi estas feliĉe" anstataŭ? Vidas "Mi estas bone" kaj mi pensas esti.
Dankon.

nornen (プロフィールを表示) 2014年8月17日 20:19:12

Terurĉjo:vortoj, kiuj finiĝas per "E", rilatas al verbo, ago:
aspekti feliĉe
danci bele
moviĝi rapide

manĝante pomojn, poloj aspektas feliĉe
"Poloj aspektas feliĉaj." kaj ne "Poloj aspektas feliĉe."
Ĉi tie "feliĉaj" rilatas la polojn kaj ne la verbon.

Komparu Zamenhof (Fabeloj de Andersen 1): "ŝi aspektis tre dormema"

michaleo (プロフィールを表示) 2014年8月17日 22:08:52

Terurĉjo:vortoj, kiuj finiĝas per "A", rilatas al objekto:
homo-feliĉa
virino-bela
aŭto-rapida

vortoj, kiuj finiĝas per "E", rilatas al verbo, ago:
aspekti feliĉe
danci bele
moviĝi rapide

vidu, poloj estas feliĉaj, ĉar ili manĝas pomojn (po 4,5 kg ĉiutage)
externalImage.png

manĝante pomojn, poloj aspektas feliĉe
Kaj polaj pomoj ne malsanigas polojn kontraste al rusojn okulumo.gif

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2014年8月18日 8:40:30

nornen:"Poloj aspektas feliĉaj." kaj ne "Poloj aspektas feliĉe."
Ĉi tie "feliĉaj" rilatas la polojn kaj ne la verbon.

Komparu Zamenhof (Fabeloj de Andersen 1): "ŝi aspektis tre dormema"
Komparu en PIV kaj en la Tekstaro. Oni kutime uzas kun aspekti adverbon, kiel ĝenerale en okazo de dubo inter adjektivo kaj adverbo.

sudanglo (プロフィールを表示) 2014年8月18日 10:04:30

Komparu en PIV kaj en la Tekstaro. Oni kutime uzas kun aspekti adverbon, kiel ĝenerale en okazo de dubo inter adjektivo kaj adverbo.
Ĉu vi mistajpis, Kirilo?

En la Tekstaro estas almenaŭ 90 trafoj de aspekti + adjektivo.
vortoj, kiuj finiĝas per "E", rilatas al verbo, ago
Ankaŭ al tuta propozicio.

Ekz. en Fabeloj de Anderson.
Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme

Ne la floroj aspektis ĉarmaj, sed ke ili kisis sin reciproke.

nornen (プロフィールを表示) 2014年8月18日 19:18:43

sudanglo:Ekz. en Fabeloj de Anderson.
Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme

Ne la floroj aspektis ĉarmaj, sed ke ili kisis sin reciproke.
Ekzakte.
La "kio" rilatas tutan propozicion, t.e. ekz "sin kisi aspektis tre ĉarme" aŭ "ke ili kisis sin, aspektis tre ĉarme".
Ĉi tie ni trovas denove la praan "Resti kun leono estas danĝere."

"ĉarme" daŭre estas "perverba priskribo" (kiel la PMEG nomas ĝin), sed kiam "perverba priskribo" rilatas infinitivon aŭ propozicion, ĝi uzas la e-finaĵon.
Samtempe la ekzempla propozicio ja povas havi ankaŭ "veran" adverbon, ekz:

Kaj ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio sendube aspektis tre ĉarme.
Ĉi tie "ĉarme" rilatas "kio" kaj "kio" rilatas "ĉiuj floroj kisis sin reciproke".
"sendube" rilatas "aspektis tre ĉarme".

Inivican (プロフィールを表示) 2014年8月19日 12:35:29

Vale.
Okej.

Nur por esti konsekvence, diru mi estas feliĉe anstataŭ de la otra (alia)

sergejm (プロフィールを表示) 2014年8月20日 8:57:22

Vale estas latina esprimo, memoru verson de Puŝkin: "в конце письма поставить vale" (en la fino de la letero skribi 'vale' ).
Tamen, oni diru 'mi estas feliĉa'.

sergejm (プロフィールを表示) 2014年8月20日 8:57:22

la mesaĝo estis ripetita.

先頭にもどる