إلى المحتويات

Stelo, la nova Esperanto mono

من JaapJoosten, 13 سبتمبر، 2014

المشاركات: 91

لغة: Esperanto

MartinSergeLangevin (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2017 2:07:51 م

Altebrilas:Kion vi esperas per internacia monunuo? Ĉu la Euro aŭ Dolaro ne sufiĉas?

Pri Bitcoin, mi ne bone komprenas, kiel ĝi funkcias. Ĉu iu spertulo povas uzi iom da tempo por klarigi ion? Kial mi devus fidi ilin?
Uzi komunan monunuon estas ekonomie pli efika ol komerci pere de monŝanĝisto same kiel komuniki en komuna lingvo estas pli efika ol tra interpretisto.

Grown (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2017 11:43:10 م

MartinSergeLangevin:
Altebrilas:Kion vi esperas per internacia monunuo? Ĉu la Euro aŭ Dolaro ne sufiĉas?

Pri Bitcoin, mi ne bone komprenas, kiel ĝi funkcias. Ĉu iu spertulo povas uzi iom da tempo por klarigi ion? Kial mi devus fidi ilin?
Uzi komunan monunuon estas ekonomie pli efika ol komerci pere de monŝanĝisto same kiel komuniki en komuna lingvo estas efika ol tra interpretisto.
Nekomprenite.

MartinSergeLangevin (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2017 11:57:58 م

pere de. Danke al la helpo de iu, al la interveno de iu: interparoli pere de interpretisto; deĉifri egiptan surskribon pere de greka traduko

Grown (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2017 12:03:28 ص

MartinSergeLangevin:pere de. Danke al la helpo de iu, al la interveno de iu: interparoli pere de interpretisto; deĉifri egiptan surskribon pere de greka traduko
Mi tre ŝatas la klarecon post mi diras pri kiam mi ne komprenas. Kaj oni? Ĉu oni ankaŭ ŝatas tian klarecon?

MartinSergeLangevin (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2017 12:21:02 ص

Chu vi tajpis de via poshtelefono? Mi demandas tion char shajnas ke eble per "kiam" vi volis diri "kion" kaj per "tian," tiun."

Sed per "oni," chu vi eble volis diri "aliaj" au "aliuloj?"

Grown (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2017 4:18:17 ص

MartinSergeLangevin:Chu vi tajpis de via poshtelefono? Mi demandas tion char shajnas ke eble per "kiam" vi volis diri "kion" kaj per "tian," tiun."

Sed per "oni," chu vi eble volis diri "aliaj" au "aliuloj?"
Okej, tion mi intencis.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2017 2:54:30 م

MartinSergeLangevin:
Uzi komunan monunuon estas ekonomie pli efika ol komerci pere de monŝanĝisto same kiel komuniki en komuna lingvo estas pli efika ol tra interpretisto.
Ne ĉiam. Se la monunuo valoras nenion, tio malveras. Kaj se ĝi valoras tro multe, plejparto da homoj ne povas ekhavi ĝin.

MartinSergeLangevin (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2017 3:33:28 م

Altebrilas:
MartinSergeLangevin:
Uzi komunan monunuon estas ekonomie pli efika ol komerci pere de monŝanĝisto same kiel komuniki en komuna lingvo estas pli efika ol tra interpretisto.
Ne ĉiam. Se la monunuo valoras nenion, tio malveras. Kaj se ĝi valoras tro multe, plejparto da homoj ne povas ekhavi ĝin.
Eble. Sed kiel komuna lingvo, ne necesas, ke ghi estu komuna al chiu, sed nur al la tiuj, kiuj interagas. Ekzemple, se nur du personoj konus Esperanto, tio sufichus, por ke ili povus komuniki sen interpretisto. Same, se tutmonde nur du personoj akceptas cigaredojn kiel mononuo, tio sufichus por eviti la neceson de monshanghisto.

Sed la principo restas la sama: ke estas pli efika interagi pere de komuna lingvo kaj komuna monunuo pere de tradukisto kaj monshanghisto.

MartinSergeLangevin (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2017 3:34:15 م

Kompreneble, kiu lingvo kaj kiu monunuo ne gravas. Kio gravas, estas ke ghi estu komuna inter chiu aganto.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 28 يوليو، 2017 10:40:57 م

Ĉu vere lingvo estas komparebla al mono? Ĉu interŝanĝi ion ajn kontraŭ cigaredo estas la sama kiej diri iun ajn frazon, ekzemple "Jes" ?

عودة للاعلى