Sadržaj

"La birdo flugis trans multe(n?) da riveroj."

od akueck, 24. listopada 2014.

Poruke: 105

Jezik: Esperanto

akueck (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 14:11:08

Kandidato en ekzameno esprimis la ideon, ke birdo flugis en la respektivajn aliajn flankojn de multaj riveroj jene:
"La birdo flugis trans multen da riveroj."

La ekzamenisto pritaksis tian "multen" kiel eraron; lau li estu "multe". La kandidato plendas per resendo al Regulo 13. La mesagho de la franca regulteksto estas redonebla en Esperanto per:
"Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijughon: Kion vi skribus por li?

Bonvole skribu nur tiun petitan tekston kaj ne tion, ke la kandidato ja estus povinta uzi alian vortigon por esprimi, ke la birdo flugis trans multajn riverojn (trans multon da riveroj); krome evitu argumentojn, kiuj bazighas sur "la lingvosento". Simple dirite: Konvinku min pri tio, ke tiu "multen" estas erara surbaze de la normo valida por Esperanto.

Bruso (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 14:41:13

La vorto "trans" montras "kien oni iras". La -n estas redunda.

nornen (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 15:10:00

Bruso:La vorto "trans" montras "kien oni iras". La -n estas redunda.
ĉu certe? Ĉu ne ĝustas diri: Staras arbo trans la vojo = sur la malproksima flanko de la vojo?

Terurĉjo (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 15:27:13

interesa demando

trans signifas en (sur) alia flanko de io

birdo staras trans rivero - birdo staras sur la alia bordo de rivero.
birdo flugas trans riveron - birdo flugas super rivero antaŭen por atingi la alian bordon de la rivero.

koncerne la demandon necesas ankoraŭ pripensi, sed al mi ŝajnas, ke multe estas adverbo de kvanto, kiu principe ne povas havi akuzativan finaĵon, dum adverboj de loko (hejme, urbe, antaŭe) povas.

Bruso (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 16:03:05

nornen:
Bruso:La vorto "trans" montras "kien oni iras". La -n estas redunda.
ĉu certe? Ĉu ne ĝustas diri: Staras arbo trans la vojo = sur la malproksima flanko de la vojo?
Mi vidas, kion vi volas diri.

Anstataŭe:

La vortoj "flugis trans" montras "kien oni iras". La -n estas redunda.

Terurĉjo (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 16:10:49

FUNDAMENTO DE ESPERANTO

Ekzercaro

§26

Kie vi estas? ― Mi estas en la ghardeno. ― Kien vi iras? ― Mi iras en la ghardenon. ― La birdo flugas en la chambro (= ghi estas en la chambro kaj flugas en ghi). ― La birdo flugas en la chambron (= ghi estas ekster la chambro kaj flugas nun en ghin). ― Mi vojaghas en Hispanujo. ― Mi vojaghas en Hispanujon. ― Mi sidas sur segho kaj tenas la piedojn sur benketo. ― Mi metis la manon sur la tablon. ― El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ghi kuras sub la lito. ― Super la tero sin trovas aero. ― Anstatau kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. ― Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. ― En la salono estis neniu krom li kaj lia fianchino. ― La hirundo flugis trans la riveron, char trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. ― Mi restas tie chi lau la ordono de mia estro. ― Kiam li estis che mi, li staris tutan horon apud la fenestro. ― Li diras, ke mi estas atenta. ― Li petas, ke mi estu atenta. ― Kvankam vi estas richa, mi dubas, chu vi estas felicha. ― Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. ― Se li jam venis, petu lin al mi. ― Ho, Dio! kion vi faras! ― Ha, kiel bele! ― For de tie chi! ― Fi, kiel abomene! ― Nu, iru pli rapide!

akueck (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 16:17:22

Bruso:
La vortoj "flugis trans" montras "kien oni iras".
Ne nepre.

Supoze ke la observanto estas en flanko A de la rivero kaj vidas, ke la birdo estas en flanko B de la rivero kaj tie flugas.
La observanto ghuste diras: "La birdo flugas trans la rivero."

Supoze ke la observanto estas en flanko A de la rivero kaj vidas, ke la birdo flugas de flanko A en flankon B de la rivero.
La observanto ghuste diras: "La birdo flugas trans la riveron."

La Fundamenta Ekzercaro § 26 prezentas la modeldonan frazon:
"La hirundo flugis trans la riveron, char trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj."

akueck (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 16:23:50

Terurĉjo:koncerne la demandon necesas ankoraŭ pripensi, sed al mi ŝajnas, ke multe estas adverbo de kvanto, kiu principe ne povas havi akuzativan finaĵon, dum adverboj de loko (hejme, urbe, antaŭe) povas.
Sed el kiu regulo sekvas, ke - kontraste al aliaj adverboj - adverbo de kvanto ne devas havi n-finajhon?

drinkulo (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 16:43:20

Antaŭ oni povas diri je "La birdo flugis trans multaj riveroj".

akueck (Prikaz profila) 24. listopada 2014. 16:46:13

drinkulo:Antaŭ oni povas diri je "La birdo flugis trans multaj riveroj".
Bonvole legu la taskotekston.

Natrag na vrh