Đi đến phần nội dung

"La birdo flugis trans multe(n?) da riveroj."

viết bởi akueck, Ngày 24 tháng 10 năm 2014

Tin nhắn: 87

Nội dung: Esperanto

akueck (Xem thông tin cá nhân) 14:11:08 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

Kandidato en ekzameno esprimis la ideon, ke birdo flugis en la respektivajn aliajn flankojn de multaj riveroj jene:
"La birdo flugis trans multen da riveroj."

La ekzamenisto pritaksis tian "multen" kiel eraron; lau li estu "multe". La kandidato plendas per resendo al Regulo 13. La mesagho de la franca regulteksto estas redonebla en Esperanto per:
"Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijughon: Kion vi skribus por li?

Bonvole skribu nur tiun petitan tekston kaj ne tion, ke la kandidato ja estus povinta uzi alian vortigon por esprimi, ke la birdo flugis trans multajn riverojn (trans multon da riveroj); krome evitu argumentojn, kiuj bazighas sur "la lingvosento". Simple dirite: Konvinku min pri tio, ke tiu "multen" estas erara surbaze de la normo valida por Esperanto.

Bruso (Xem thông tin cá nhân) 14:41:13 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

La vorto "trans" montras "kien oni iras". La -n estas redunda.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 15:10:00 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

Bruso:La vorto "trans" montras "kien oni iras". La -n estas redunda.
ĉu certe? Ĉu ne ĝustas diri: Staras arbo trans la vojo = sur la malproksima flanko de la vojo?

Bruso (Xem thông tin cá nhân) 16:03:05 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

nornen:
Bruso:La vorto "trans" montras "kien oni iras". La -n estas redunda.
ĉu certe? Ĉu ne ĝustas diri: Staras arbo trans la vojo = sur la malproksima flanko de la vojo?
Mi vidas, kion vi volas diri.

Anstataŭe:

La vortoj "flugis trans" montras "kien oni iras". La -n estas redunda.

akueck (Xem thông tin cá nhân) 16:17:22 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

Bruso:
La vortoj "flugis trans" montras "kien oni iras".
Ne nepre.

Supoze ke la observanto estas en flanko A de la rivero kaj vidas, ke la birdo estas en flanko B de la rivero kaj tie flugas.
La observanto ghuste diras: "La birdo flugas trans la rivero."

Supoze ke la observanto estas en flanko A de la rivero kaj vidas, ke la birdo flugas de flanko A en flankon B de la rivero.
La observanto ghuste diras: "La birdo flugas trans la riveron."

La Fundamenta Ekzercaro § 26 prezentas la modeldonan frazon:
"La hirundo flugis trans la riveron, char trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj."

akueck (Xem thông tin cá nhân) 16:23:50 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

Terurĉjo:koncerne la demandon necesas ankoraŭ pripensi, sed al mi ŝajnas, ke multe estas adverbo de kvanto, kiu principe ne povas havi akuzativan finaĵon, dum adverboj de loko (hejme, urbe, antaŭe) povas.
Sed el kiu regulo sekvas, ke - kontraste al aliaj adverboj - adverbo de kvanto ne devas havi n-finajhon?

drinkulo (Xem thông tin cá nhân) 16:43:20 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

Antaŭ oni povas diri je "La birdo flugis trans multaj riveroj".

akueck (Xem thông tin cá nhân) 16:46:13 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

drinkulo:Antaŭ oni povas diri je "La birdo flugis trans multaj riveroj".
Bonvole legu la taskotekston.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 17:55:23 Ngày 24 tháng 10 năm 2014

"la birdo flugis trans multen da riveroj"

la birdo flugis tien. kien? trans multen da riveroj.
kial vi ne volas akceptin tiun solvon?
mi manĝas multe da pano aŭ mi manĝas multen da pano?
mi ne bezonas plin da ekzemploj.

mi komprenas: laŭgramatikaj uzoj en esperanto estas "manĝi multe da pano" kaj "voli akcepti", anstataŭ "multen da pano" kaj " voli akceptin".

tamen!, lernantoj de esperanto povus, en iuj kazoj, instrui esperanton faciligi gramatikon. ridulo.gif

akueck (Xem thông tin cá nhân) 07:07:38 Ngày 25 tháng 10 năm 2014

Terurĉjo:
sed, oni ankaŭ ne forgesu, ke, se sekvi la 13-an regulon senescepte, oni devus uzi akuzativon ankaŭ kun prepozicioj de direkto - al, ĝis.

kien vi iras?
al mian edzinon. (ĝuste - al mia edzino)
Ke post "al" kaj "ghis" ne estu akuzativo de direkto, tio sekvas - miainterprete - iom ne-rekte el la franclingva teksto de Regulo 13:
"Si le mot marque le lieu où l’on va, il prend la terminaison de l’accusatif ...". Mia traduko:
"Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo."

Lau mi post la unua "vorto" oni devas subkompreni: " (kaj nenio alia)":
"Se la vorto (kaj nenio alia) markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo."

Tian interpreton subtenas kompreneble pluraj modelfrazoj en la Fundamenta Ekzercaro, en kiuj la prepozicio per si mem jam markas la lokon, kien oni iras, ekzemple:
"Vi devas nur iri al la fonto cherpi akvon ..." (§ 17).

Quay lại