ورود به محتوا

Ĉiuokaze vs. ĉiukaze

از Christa627, 7 نوامبر 2014

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

Christa627 (نمایش مشخصات) 7 نوامبر 2014،‏ 21:04:35

Ĉu estas diferenco de signifo inter "ĉiuokaze" kaj "ĉiukaze"? Se jes, kio? Ŝajnas, ke estas diferenco inter "okazo" kaj "kazo", sed ĉu tio kaŭzas diferencon inter "ĉiu-okaze" kaj "ĉiu-kaze"?

Dankon!

Ondo (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 10:45:30

Christa627:Ĉu estas diferenco de signifo inter "ĉiuokaze" kaj "ĉiukaze"? Se jes, kio? Ŝajnas, ke estas diferenco inter "okazo" kaj "kazo", sed ĉu tio kaŭzas diferencon inter "ĉiu-okaze" kaj "ĉiu-kaze"?
Dekomence kaj oficiale "kazo" havas nur gramatikan signifon: "En Esperanto estas du kazoj: nominativo kaj akuzativo." Ĝi estas uzata ankaŭ en kelkaj aliaj fakoj (medicino, juro, socia psikologio) por signifi aferon, okazon (okazaĵon, okazaĵaron), kiun oni aparte traktas kaj konsideras.

Oni vidas ne malofte la vorton "kazo" uzatan ankaŭ en pli ĝenerala senco, anstataŭ "okazo". Tia uzo naskiĝis pro la signifoj de similaj vortoj en aliaj lingvoj, ekzemple la Angla "case", la Franca "cas" aŭ la Itala "caso". Tre vastiĝis la uzo de "ĉiukaze" en tute ne fakaj okazoj. En bona, klasika Esperanto oni diru "ĉiuokaze". La vorto "kazo" estas apenaŭ bezonata en la komuna lingvo. La bezonoj de fakaj, sciencaj tekstoj, kiuj mem difinas siajn terminojn, estas iom alia afero. Ĉiuokaze, oni estu singarda pri tiaj falsaj, konfuzaj similaĵoj.

Rujo (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2014،‏ 13:47:44

Saluton! Ŝajne la kunmetitaj vortoj estas preskaŭ sinonime perfektaj. Nur post tro da cerbumado (tour de force), oni povas trovi subtilan diferenco. Eble "ĉiukaze" estas iomete pli specifa kaj "ĉiuokaze" pli ĝenerala. Tamen, mi ne havas ĉi-kaze aŭ ĉi-okaze ekzemplon citindan.

sudanglo (نمایش مشخصات) 11 نوامبر 2014،‏ 14:20:42

Ne ĉiu kazo estas okaz(aĵ)o.

Ĉiukaze - ĉu tiel aŭ ne.

Ĉiuokaze - ĉu tio okazis/os aŭ ne.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 11 نوامبر 2014،‏ 14:28:04

بازگشت به بالا