Ĉiuokaze vs. ĉiukaze
od Christa627, 7. studenoga 2014.
Poruke: 5
Jezik: Esperanto
Christa627 (Prikaz profila) 7. studenoga 2014. 21:04:35
Dankon!
Ondo (Prikaz profila) 10. studenoga 2014. 10:45:30
Christa627:Ĉu estas diferenco de signifo inter "ĉiuokaze" kaj "ĉiukaze"? Se jes, kio? Ŝajnas, ke estas diferenco inter "okazo" kaj "kazo", sed ĉu tio kaŭzas diferencon inter "ĉiu-okaze" kaj "ĉiu-kaze"?Dekomence kaj oficiale "kazo" havas nur gramatikan signifon: "En Esperanto estas du kazoj: nominativo kaj akuzativo." Ĝi estas uzata ankaŭ en kelkaj aliaj fakoj (medicino, juro, socia psikologio) por signifi aferon, okazon (okazaĵon, okazaĵaron), kiun oni aparte traktas kaj konsideras.
Oni vidas ne malofte la vorton "kazo" uzatan ankaŭ en pli ĝenerala senco, anstataŭ "okazo". Tia uzo naskiĝis pro la signifoj de similaj vortoj en aliaj lingvoj, ekzemple la Angla "case", la Franca "cas" aŭ la Itala "caso". Tre vastiĝis la uzo de "ĉiukaze" en tute ne fakaj okazoj. En bona, klasika Esperanto oni diru "ĉiuokaze". La vorto "kazo" estas apenaŭ bezonata en la komuna lingvo. La bezonoj de fakaj, sciencaj tekstoj, kiuj mem difinas siajn terminojn, estas iom alia afero. Ĉiuokaze, oni estu singarda pri tiaj falsaj, konfuzaj similaĵoj.
Rujo (Prikaz profila) 10. studenoga 2014. 13:47:44
sudanglo (Prikaz profila) 11. studenoga 2014. 14:20:42
Ĉiukaze - ĉu tiel aŭ ne.
Ĉiuokaze - ĉu tio okazis/os aŭ ne.
Kirilo81 (Prikaz profila) 11. studenoga 2014. 14:28:04