Prononancad-koliziaj vortoj
by psychoslave, January 10, 2015
Messages: 10
Language: Esperanto
psychoslave (User's profile) January 10, 2015, 1:31:05 PM
akueck (User's profile) January 10, 2015, 5:43:35 PM
psychoslave:ĉu vi scias se ekzistas prononancad-kolizianj vortonj kiel militŝipo/miliĉipo, amaso/am-as-o ?Jes. Ekzemploj:
"er-ar-o"; "lit-ov-o"; "kul-er-o"; "vesp-er-o"; "di-ven-o"; "nom-ad-o"; "te-am-o"; "di-fin-o"; "di-ven-o"; "port-ret-o". Vidu ankau la Vikipedian artikolon Homonimo.
psychoslave (User's profile) January 12, 2015, 8:00:12 PM
nornen (User's profile) January 12, 2015, 8:26:42 PM
Mi ne manĝos tiun ĉi pom'aĉ'et'o'n.
sergejm (User's profile) January 13, 2015, 7:22:02 AM
nornen:La ĉi-jara pom'aĉet'o estis pli kosta ol la antaŭjara.Aĉeton de pomo(j), laŭ Fundamento, estas rekomendate skribi pom-aĉeto, kun steketo.
Mi ne manĝos tiun ĉi pom'aĉ'et'o'n.
Aĉa eta pomo estas skribata sen skreketo: pomaĉeto.
Pom-aĉeto estas prononcata (tio jam ne estas en Fundamento) kun aldona akcento: pOm-aĉEto.
Pomaĉeto (aĉa eta pomo) estas prononcata kun unu akcento: pomaĉEto.
ADelm (User's profile) January 13, 2015, 8:23:02 AM
sergejm:1) Ĉu oni bezonas "pom-aĉeto", ĉu ĝi estas malsama al "aĉeto de pomo"?
Aĉeton de pomo(j), laŭ Fundamento, estas rekomendate skribi pom-aĉeto, kun steketo.
Aĉa eta pomo estas skribata sen skreketo: pomaĉeto.
Pom-aĉeto estas prononcata (tio jam ne estas en Fundamento) kun aldona akcento: pOm-aĉEto.
Pomaĉeto (aĉa eta pomo) estas prononcata kun unu akcento: pomaĉEto.
Eĉ, se "pomaĉeto" estas tute ĝusta, ĝenerale kunmetado estas por krei novajn vortojn "kun aldonaj sencoj"
2) Uzi du akcentojn en pOmaĉEto estas facilaĵo, sed ne estas deviga; normale estas nur unu akcento (vido PMEG kaj via noto pri ne-fundamenta)
amigueo (User's profile) January 13, 2015, 3:20:15 PM
kiel nomiĝas en ĝusta gramatika esperanto tiuj "prononc-koliziaj vortoj"? fakte, "homonimoj" estas iel similsenca sed ne ĝusta termino.
psychoslave (User's profile) January 14, 2015, 11:32:56 PM
amigueo (User's profile) January 16, 2015, 10:50:49 AM
la "novvorto" kiun ni serĉas estas gravega koncepto por scienco kaj teknologio! gravega por la ekzistaĵo! gravega por grandioze klarigi al infano ke peniso piŝas, koitas, pudoras, volumenfluktuas, voltrejnas, sensacidonas, sakras, pekilas, plaĉilas, drogoas, adoleskas, maladoleskas ktp.
yugary (User's profile) January 27, 2015, 5:21:21 AM
psychoslave:Saluton, ĉu vi scias se ekzistas prononancad-kolizianj vortonj kiel militŝipo/miliĉipo, amaso/am-as-o ?"Miliĉipo"? Kion signifas tiu vorto?
Ĉiaokaze, la prononco de "militŝipo" kaj tiu de "miliĉipo" tute ne kolizias. La dua silabo de "militŝipo" estas fermita, sed la dua silabo de "miliĉipo" estu malfermita. Silabitaj, do, ili estas "mi-lit-ŝi-po" kaj "mi-li-ĉi-po".