去目錄頁

Prononancad-koliziaj vortoj

psychoslave, 2015年1月10日

讯息: 10

语言: Esperanto

psychoslave (显示个人资料) 2015年1月10日下午1:31:05

Saluton, ĉu vi scias se ekzistas prononancad-kolizianj vortonj kiel militŝipo/miliĉipo, amaso/am-as-o ?

akueck (显示个人资料) 2015年1月10日下午5:43:35

psychoslave:ĉu vi scias se ekzistas prononancad-kolizianj vortonj kiel militŝipo/miliĉipo, amaso/am-as-o ?
Jes. Ekzemploj:
"er-ar-o"; "lit-ov-o"; "kul-er-o"; "vesp-er-o"; "di-ven-o"; "nom-ad-o"; "te-am-o"; "di-fin-o"; "di-ven-o"; "port-ret-o". Vidu ankau la Vikipedian artikolon Homonimo.

psychoslave (显示个人资料) 2015年1月12日下午8:00:12

Dankon ! ridulo.gif

nornen (显示个人资料) 2015年1月12日下午8:26:42

La ĉi-jara pom'aĉet'o estis pli kosta ol la antaŭjara.
Mi ne manĝos tiun ĉi pom'aĉ'et'o'n.

sergejm (显示个人资料) 2015年1月13日上午7:22:02

nornen:La ĉi-jara pom'aĉet'o estis pli kosta ol la antaŭjara.
Mi ne manĝos tiun ĉi pom'aĉ'et'o'n.
Aĉeton de pomo(j), laŭ Fundamento, estas rekomendate skribi pom-aĉeto, kun steketo.
Aĉa eta pomo estas skribata sen skreketo: pomaĉeto.
Pom-aĉeto estas prononcata (tio jam ne estas en Fundamento) kun aldona akcento: pOm-aĉEto.
Pomaĉeto (aĉa eta pomo) estas prononcata kun unu akcento: pomaĉEto.

ADelm (显示个人资料) 2015年1月13日上午8:23:02

sergejm:
Aĉeton de pomo(j), laŭ Fundamento, estas rekomendate skribi pom-aĉeto, kun steketo.
Aĉa eta pomo estas skribata sen skreketo: pomaĉeto.
Pom-aĉeto estas prononcata (tio jam ne estas en Fundamento) kun aldona akcento: pOm-aĉEto.
Pomaĉeto (aĉa eta pomo) estas prononcata kun unu akcento: pomaĉEto.
1) Ĉu oni bezonas "pom-aĉeto", ĉu ĝi estas malsama al "aĉeto de pomo"?
Eĉ, se "pomaĉeto" estas tute ĝusta, ĝenerale kunmetado estas por krei novajn vortojn "kun aldonaj sencoj"
2) Uzi du akcentojn en pOmaĉEto estas facilaĵo, sed ne estas deviga; normale estas nur unu akcento (vido PMEG kaj via noto pri ne-fundamenta)

amigueo (显示个人资料) 2015年1月13日下午3:20:15

mi demandas:

kiel nomiĝas en ĝusta gramatika esperanto tiuj "prononc-koliziaj vortoj"? fakte, "homonimoj" estas iel similsenca sed ne ĝusta termino.

psychoslave (显示个人资料) 2015年1月14日下午11:32:56

Dubleksemaj vortoj ? Ironie, "leksemo" estas dubleksema (kaj eble eĉ laciva) : lek-semo.

amigueo (显示个人资料) 2015年1月16日上午10:50:49

tiu eco kiun vi nomis "vortkolizio" estas grava eco en biologio kaj en organismoj. lingvo estas iel organismo. tiu eco ne estas kolizio, estas kunuzo de resursoj aŭ harmonia funkcia kompakto. ekz, la peniso piŝas kaj koitas, la lipoj parolas kaj erotas, la fingroj tuŝas kaj pianas. pensu pri refleksologio! sama "a" funkcias malsame en tre diversaj vortoj.

la "novvorto" kiun ni serĉas estas gravega koncepto por scienco kaj teknologio! gravega por la ekzistaĵo! gravega por grandioze klarigi al infano ke peniso piŝas, koitas, pudoras, volumenfluktuas, voltrejnas, sensacidonas, sakras, pekilas, plaĉilas, drogoas, adoleskas, maladoleskas ktp.

yugary (显示个人资料) 2015年1月27日上午5:21:21

psychoslave:Saluton, ĉu vi scias se ekzistas prononancad-kolizianj vortonj kiel militŝipo/miliĉipo, amaso/am-as-o ?
"Miliĉipo"? Kion signifas tiu vorto?
Ĉiaokaze, la prononco de "militŝipo" kaj tiu de "miliĉipo" tute ne kolizias. La dua silabo de "militŝipo" estas fermita, sed la dua silabo de "miliĉipo" estu malfermita. Silabitaj, do, ili estas "mi-lit-ŝi-po" kaj "mi-li-ĉi-po".

回到上端