Skip to the content

Pri la uzado je '-end-'

by psychoslave, February 14, 2015

Messages: 6

Language: Esperanto

psychoslave (User's profile) February 14, 2015, 11:51:38 AM

Ĉu oni povas diri simple 'endo' anstataŭ 'farendaĵo'? (mi vidis ke 'endo-' estas uzi por signifi 'interne de')
Ĉu oni povas jen diri 'endaro' kiel 'la aro de farendaĵoj' ?

m_v (User's profile) February 15, 2015, 5:18:23 PM

psychoslave:Ĉu oni povas diri simple 'endo' anstataŭ 'farendaĵo'? (mi vidis ke 'endo-' estas uzi por signifi 'interne de')
Teorie tia uzo eble eblus, sed praktike la vorto “endo”, signifante “farendaĵo”, apenaŭ estas uzata. En Tekstaro ekzemple solan “endo” oni ne trovas. Ankaŭ se vi legas en PMEG pri la sufikso END, vi rimarkos, ke estas menciita nenie derivita substantivo “endo”.

Do laŭ mia opinio uzo de la vorto “endo” ne rekomendindas. Pli bone kaj klare estas uzi la vorton “farendaĵo”, kiun vi ja mem menciis.

psychoslave (User's profile) February 16, 2015, 7:21:03 AM

Fakte, mi retserĉis antaŭ mi trovis farindaĵo. spontane mi didiris farindo, mi Jam ne scii kiam uzi la afikso -aĵo-, kaj kiam mi povas simple uzi --o. Dankon por via respondo.

Kirilo81 (User's profile) February 16, 2015, 9:36:55 AM

-end- havas adjektivan karakteron, do endo estas abstrakta substantivo, prefere ne konkretaĵo. Krome eĉ endaĵo ne klaras: Ĉu endas ion fari/lasi/X-i?

psychoslave (User's profile) February 16, 2015, 10:03:25 PM

Vakenda! okulumo.gif

amigueo (User's profile) February 18, 2015, 5:38:34 PM

endo? paziva devo, simila al DEVIĜAS.
"oni devas balai la salonon = la salono balaendas = salonbalao endas
"forgesu stultajn endojn, kaj ridu
"infanoj havas endojn, ekzemple, nutran.
"plenigu vian agendon je endoj, kaj frustrindos ofte.
"facilas fuĝi endon, ĉar mankas konkreta devanto.

Back to the top