پستها: 4
زبان: Esperanto
Peccavimus (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2015، 17:44:40
Manĝo sen vino estas simila al tago sen sunbrilo.
Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)
Mi volas fari vinapogilon, gravuritan kun la frazo. La vinapogilo estas malgranda, kaj eble ĝi ne havas sufiĉan spacon.
HaleBopp (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2015، 18:33:51
Peccavimus:Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)Saluton,
Jes oni tute povas, ĉar kvazaŭ estas "Partikulo, uzata por enkonduki komparon fikcian pri subst. aŭ adj." (PIV)
Ondo (نمایش مشخصات) 24 فوریهٔ 2015، 19:33:50
Peccavimus:Mi klopodas traduki frazon je Esperanto:Jes, vi povas, sed kial vi volas emfazi la fikciecon de la komparo? Pli frape estus kompari kun "kiel":
Manĝo sen vino estas simila al tago sen sunbrilo.
Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)
Manĝo sen vino estas kiel tago sen sun(bril)o.
Tempodivalse (نمایش مشخصات) 26 فوریهٔ 2015، 21:38:59
Fine, la du vortoj gramatike estas sufiĉe interŝanĝeblaj en multaj kuntekstoj. Se oni dubas pri la ĝusta elekto ĉe aparta situacio - do estas, laŭ mia sperto, pli sendanĝere resti kun "kiel".