tago sen sunbrilo
从 Peccavimus, 2015年2月24日
讯息: 5
语言: Esperanto
Peccavimus (显示个人资料) 2015年2月24日下午5:44:40
Manĝo sen vino estas simila al tago sen sunbrilo.
Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)
Mi volas fari vinapogilon, gravuritan kun la frazo. La vinapogilo estas malgranda, kaj eble ĝi ne havas sufiĉan spacon.
vidas vandenis (显示个人资料) 2015年2月24日下午7:27:07
HaleBopp:Ĉu eblas: Manĝo sen vino, kiel tago sen sunbrilo?Peccavimus:Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)Saluton,
Jes oni tute povas, ĉar kvazaŭ estas "Partikulo, uzata por enkonduki komparon fikcian pri subst. aŭ adj." (PIV)
Ondo (显示个人资料) 2015年2月24日下午7:33:50
Peccavimus:Mi klopodas traduki frazon je Esperanto:Jes, vi povas, sed kial vi volas emfazi la fikciecon de la komparo? Pli frape estus kompari kun "kiel":
Manĝo sen vino estas simila al tago sen sunbrilo.
Ĉu oni povas uzi "kvazaŭ" anstantaŭ "simila al" ĉi tie? (kaj kial aŭ kial ne?)
Manĝo sen vino estas kiel tago sen sun(bril)o.
Tempodivalse (显示个人资料) 2015年2月26日下午9:38:59
Fine, la du vortoj gramatike estas sufiĉe interŝanĝeblaj en multaj kuntekstoj. Se oni dubas pri la ĝusta elekto ĉe aparta situacio - do estas, laŭ mia sperto, pli sendanĝere resti kun "kiel".