Messages: 10
Language: Esperanto
JoshMnem (User's profile) February 27, 2015, 5:49:48 AM
vikungen (User's profile) February 27, 2015, 5:58:26 AM
Reserĉi = re + serĉi = serĉi denove.
johmue (User's profile) February 27, 2015, 6:59:34 AM
JoshMnem:Mi vidis la vorton reserĉi en la Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter Benson, sed la vorto ne estas en la Reta Vortaro, la vortaro de Lernu, Guglo-Tradukilo, aŭ aliaj lokoj. Ĉu ĝi estas ĝusta vorto? Aŭ ĉu mi devus uzi nur esplori?Certe "reserĉi" estas vorto. Ĝi estas kunmetaĵo de "re" - "serĉi". Tamen "esplori" havas alian signifon.
Eble la jena ekzempla frazo klarigas la diferencon:
Mi trovis interesan artikolon en la interreto de sciencisto, kiu klarigas siajn esplorojn. Bedaŭrinde mi ne notis la adreson, do mi devas reserĉi ĝin.
JoshMnem (User's profile) February 27, 2015, 8:27:30 AM
"Research, reserĉi [tr], esplori [tr]; ~(ad)o, esplorado; researcher, ~isto, esploristo; research and development, (abb: R&D), esploro kaj disvolvo [no abb in Esperanto]"
Mi estis konfuzita, ĉar la unua vorto estas reserĉi, kaj la vorto ne aperas aliloke.
Kirilo81 (User's profile) February 27, 2015, 9:43:22 AM
reserĉi
1 Serĉi denove.
2 (evi[tinda]) = esplori.
sudanglo (User's profile) February 27, 2015, 12:31:34 PM
Ĉu estas 'research' kiu ne estas esplorado?
Pro la kolizio kun re-serĉo, estus pli oportune uzi riserĉo.
Tiel: mi riserĉis la domon (informiĝis pri ties historio, origino ktp); mi esploris la domon (mi travagis ĝin)
akueck (User's profile) February 28, 2015, 12:12:50 PM
sudanglo:Chu tia "riserch'i" do esence signifu: "inform'i si'n pri"? Se jes: Tiaokaze "riserch'" estas formo nova kaj, kiel tia, postulas por normkonforma uzo internaciecon au aprobon fare de autoritata centra institucio. (Ambau ghis nun ne trafas.)
Tiel: mi riserĉis la domon (informiĝis pri ties historio, origino ktp); mi esploris la domon (mi travagis ĝin)
sudanglo (User's profile) February 28, 2015, 1:05:15 PM
postulas por normkonforma uzo internacieconBv. traduki por mi
Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispana
Institut de recherche et d'exploration - Franca
Institute for Research and Exploration - angla
nornen (User's profile) February 28, 2015, 2:50:11 PM
sudanglo:Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispanaTio ne estas hispana. Hispane estus: Instituto de Investigación y Exploración.
akueck (User's profile) February 28, 2015, 3:46:52 PM
sudanglo:Chu la menciitaj esprimoj signifu: "Instituto por informigho kaj esplorado"?postulas por normkonforma uzo internacieconBv. traduki por mi
Istituto per la ricerca e l'esplorazione - hispana
Institut de recherche et d'exploration - Franca
Institute for Research and Exploration - angla
Mi ne estas certa pri la trafeco de la traduko, char mi ne konas la kuntekston.