目次へ

Kaŭzo kaj sekvo

123xyz,2015年4月3日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

123xyz (プロフィールを表示) 2015年4月3日 8:31:14

Saluton,

Kiel mi povas transformi la frazon "kaŭzo kaj sekvo" (cause-and-effect) en adjektivo, por meti ĝin antaŭ la vorto "rilatoj"?

Ekzempla frazo:
Oni devas esplori ĉiujn koncernajn (?) rilatojn por povas elpensi solvon por la problemo.

Ĉu eble mi povas diri "kaŭzosekva", aŭ io tia?

Anticipe dankon

sudanglo (プロフィールを表示) 2015年4月3日 10:14:00

Oni ne atingos solvon de la problemo sen determini ties kaŭzojn.

Oni ne alvenos al solvo de la problemo sen identigi la koncernajn kaŭzajn faktorojn.

Sen kompreno de la veraj kaŭzoj de la problemo, ni ne povos solvi ĝin.


123, la problemo mem estas jam la rezulto/sekvo/konsekvenco de iuj faktoroj, do mi ne vidas la motivon por esprimi 'cause and effect' kiel adjektivon.

Sed mi supozas ke 'efiko-kaŭzaj rilatoj' servus.

Sxak (プロフィールを表示) 2015年4月3日 10:18:09

123xyz:
(?) rilatojn
Ea vikipedio respondas "kaŭzeco"
PIV konfirmas

123xyz (プロフィールを表示) 2015年4月4日 8:02:33

Dankon por la respondoj. Mi do povas uzi sekure "efiko-kaŭza"? Mi havas iom da duboj ĉar mi ne trovis multajn rezultojn por ĝi en interreto.

Sxak, mi ne komprenas - kio maltaŭgas ĉe la vorto "rilato"? Ĉu ĝi ne signifas "relationship"? Ŝajne ĝi signifas pli proksime "ratio"; eble mi devis uzi "interrilato".

123xyz (プロフィールを表示) 2015年4月4日 8:02:34

Dankon por la respondoj. Mi do povas uzi sekure "efiko-kaŭza"? Mi havas iom da duboj ĉar mi ne trovis multajn rezultojn por ĝi en interreto.

Sxak, mi ne komprenas - kio maltaŭgas ĉe la vorto "rilato"? Ĉu ĝi ne signifas "relationship"? Ŝajne ĝi signifas pli proksime "ratio"; eble mi devis uzi "interrilato".

(Bonvolu, senigi ĉi tion duoblan mesaĝon - mi klakis la butonon dufoje, erare)

先頭にもどる