Missatges: 5
Llengua: Esperanto
123xyz (Mostra el perfil) 8 d’abril de 2015 15.20.55
Ĉu iu povas diri al mi, kiel oni nomis en Esperanto liton kiun oni portas al la plaĝon, por sidi aŭ kuŝi sur ĝi dum oni sunbruniĝas aŭ simple ĝuas la atmosferon? Jen foto. En la angla, ĝi nomiĝis "beach bed, sunbed, lounger". Ĉu la terminoj "plaĝlito" aŭ "sunlito" ĝustas (mi elpensis ilin)?
Antaŭdankon
NJ Esperantist (Mostra el perfil) 8 d’abril de 2015 18.32.06
123xyz:Saluton,Mi emus nomi tian seĝon 'kuŝ(o)seĝo, sed en PIV troviĝas 'ferdekseĝo':
Ĉu iu povas diri al mi, kiel oni nomis en Esperanto liton kiun oni portas al la plaĝon, por sidi aŭ kuŝi sur ĝi dum oni sunbruniĝas aŭ simple ĝuas la atmosferon? Jen foto. En la angla, ĝi nomiĝis "beach bed, sunbed, lounger". Ĉu la terminoj "plaĝlito" aŭ "sunlito" ĝustas (mi elpensis ilin)?
Antaŭdankon
[El PIV] ferdekseĝo. Longa faldebla tolseĝo, en kiu oni povas preni pozicion mezan inter sido k kuŝo.
Rugxdoma (Mostra el perfil) 8 d’abril de 2015 22.25.46
123xyz:Saluton,Mia sveda vortaro donas la vortojn faldseĝo, kuŝseĝo, ferdeka seĝo. Sed mi ankaŭ ŝatas viajn proponojn kun plaĝ- kaj sun-. Ĉu -lito aŭ -seĝo? Mi ne scias.
Ĉu iu povas diri al mi, kiel oni nomis en Esperanto liton kiun oni portas al la plaĝon, por sidi aŭ kuŝi sur ĝi dum oni sunbruniĝas aŭ simple ĝuas la atmosferon? Jen foto. En la angla, ĝi nomiĝis "beach bed, sunbed, lounger". Ĉu la terminoj "plaĝlito" aŭ "sunlito" ĝustas (mi elpensis ilin)?
Antaŭdankon
Mi trovas "ferdeka" iom eksmoda. Nur malmultaj homoj vojaĝas kiel ferdekaj pasaĝeroj nuntempe, dum multaj pli uzas tiajn seĝojn sur plaĝo aŭ sur hejma balkono.
galvis (Mostra el perfil) 9 d’abril de 2015 0.54.17
Kuŝseĝo > silla playera --- prononco > (sija plajera).
123xyz (Mostra el perfil) 9 d’abril de 2015 6.04.05