去目錄頁

Duonlito por la plaĝo

123xyz, 2015年4月8日

讯息: 5

语言: Esperanto

123xyz (显示个人资料) 2015年4月8日下午3:20:55

Saluton,

Ĉu iu povas diri al mi, kiel oni nomis en Esperanto liton kiun oni portas al la plaĝon, por sidi aŭ kuŝi sur ĝi dum oni sunbruniĝas aŭ simple ĝuas la atmosferon? Jen foto. En la angla, ĝi nomiĝis "beach bed, sunbed, lounger". Ĉu la terminoj "plaĝlito" aŭ "sunlito" ĝustas (mi elpensis ilin)?

Antaŭdankon

NJ Esperantist (显示个人资料) 2015年4月8日下午6:32:06

123xyz:Saluton,

Ĉu iu povas diri al mi, kiel oni nomis en Esperanto liton kiun oni portas al la plaĝon, por sidi aŭ kuŝi sur ĝi dum oni sunbruniĝas aŭ simple ĝuas la atmosferon? Jen foto. En la angla, ĝi nomiĝis "beach bed, sunbed, lounger". Ĉu la terminoj "plaĝlito" aŭ "sunlito" ĝustas (mi elpensis ilin)?

Antaŭdankon
Mi emus nomi tian seĝon 'kuŝ(o)seĝo, sed en PIV troviĝas 'ferdekseĝo':

[El PIV] ferdekseĝo. Longa faldebla tolseĝo, en kiu oni povas preni pozicion mezan inter sido k kuŝo.

Rugxdoma (显示个人资料) 2015年4月8日下午10:25:46

123xyz:Saluton,

Ĉu iu povas diri al mi, kiel oni nomis en Esperanto liton kiun oni portas al la plaĝon, por sidi aŭ kuŝi sur ĝi dum oni sunbruniĝas aŭ simple ĝuas la atmosferon? Jen foto. En la angla, ĝi nomiĝis "beach bed, sunbed, lounger". Ĉu la terminoj "plaĝlito" aŭ "sunlito" ĝustas (mi elpensis ilin)?

Antaŭdankon
Mia sveda vortaro donas la vortojn faldseĝo, kuŝseĝo, ferdeka seĝo. Sed mi ankaŭ ŝatas viajn proponojn kun plaĝ- kaj sun-. Ĉu -lito-seĝo? Mi ne scias.
Mi trovas "ferdeka" iom eksmoda. Nur malmultaj homoj vojaĝas kiel ferdekaj pasaĝeroj nuntempe, dum multaj pli uzas tiajn seĝojn sur plaĝo aŭ sur hejma balkono.

galvis (显示个人资料) 2015年4月9日上午12:54:17

Hispane :
Kuŝseĝo > silla playera --- prononco > (sija plajera).

123xyz (显示个人资料) 2015年4月9日上午6:04:05

Dankon por la respondoj. Mi konsentas kun "kuŝseĝo" kaj "faldseĝo", sed ne kun "ferdekseĝo", ĉar ĉi tiun tipon de seĝo aŭ lito oni ne uzas nur sur la ferdeko - mi, ekzemple, neniam estas veturinta sur ferdeko en la vivo, sed mi estas uzinta ofte ĉi tiajn litojn sur la plaĝo, kaj se mi volus povi paroli pri ekzakte ĉi tio en Esperanto, "ferdekseĝo" ne tro utilus.

回到上端