ĉu ekzistas pacaj religioj?
貼文者: Paquillo, 2015年4月16日
訊息: 96
語言: Esperanto
Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年5月12日下午3:55:25
ustra (顯示個人資料) 2015年5月12日下午4:08:06
Yiuel:Se senestrismo malekzistas en la mondo, ĉia babilado pri ĝia efekto maluzindiĝas.Eble vi ne rimarkis, sed ekzistas preskaŭ 200 ŝtatoj en la mondo. Ĉu senestraristoj vivas sur la polusoj, mi ne scias.
Yiuel:Mi pensas ke vi ne plene komprenis mian celdiron; la leĝoj iĝas el la homa sperto, ili estas faritaj de la sperto, ne la homoj mem. Mia deva manĝo de manĝaĵojn certe ne estas homfarita leĝo, ekzemple.Eble mi miskomprenis, sed ni pli bone ne intermiksu biologiajn necesaĵojn kaj filozofiajn rigardadojn.
Yiuel:Nenia leĝo preventus tion kio eblas Universe. Per nia ĝisnuna sperto, ni lernis multon pri kunvivi kun miloj da homoj, sed tio nur estas dek miljaroj da spertado de tia vivo; memorigu tion ke la vivaĵaro de la Tero spertis centmiloble tiom da tempo por memkunordiĝo; tio, laŭ mi, endas pri la kunviveco de homoj. Dekmil jaroj ne sufiĉas. Donu tempon.Tiom da sperto kaj tamen ni ĉiuj estas sklavoj kaj plenumas militojn. Absolute nenion ŝanĝos, se homoj ne ekkonsciiĝas. Albert Einstein priskribis tre trafe:
"Neniu problemo povas solviĝi per la sama nivelo de konscio, kiu ekestigis ĝin."
Yiuel:Do, laŭ vi, sendiismano ne povas konscii aŭ ami? Laŭscie, amo estas cerba reago por ligi kun aliuloj, kaj ĝin kapablas plejmulto de la homaro. Pri konscio, tio estas tute ne klara vorto; ĉu temas pri senti pri si-mem? Ankaŭ tion, laŭscie, kapablas plejmulto.Kompreneble sendiisto kapablas ami. Sed amo estas multe pli ol nur kio okazas inter homoj. Al sendiisto mankas granda parto de ekkono. Konscio signifas la komprenon de kio estas.

Yiuel:Vi diras ke sendiismano nur povas identi per estrara sistemo. Kial kaj kiel tio estas? Kial necesas estrara sistemo? Alie, kial malsendiismano povas identi sen estrara sistemo, kiam sendiismano ne tion povas? Kial malesto de dio malebligas identiĝo sen estrara sistemo?Vi trovas mian respondon en mia antaŭa mesaĝo.
Ĉu mi povas starigi du demandojn al vi?
Ĉu vi kiel kanadano estas libera homo?
Ĉu vi deziras senestrarismon?
Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年5月12日下午4:23:26
ustra (顯示個人資料) 2015年5月12日下午4:54:44
Tempodivalse:La bazo de absoluta moraleco estas la absoluta vero. Ekkoni kaj kompreni la unu absolutan veron estas la tasko de ni ĉiuj. Estas nia prizorgo kaj do nia amo, kiu motivigas nin ekkoni veron. Tiu estas konstanta procezo.ustra:Sen morala absoluteco ne ekzistus ankaŭ la diferenco inter ĝusta kaj malĝusta. Sekve, vi bezonas estraron kiu decidas por vi kio estas ĝusta kaj malĝusta...Jen kion mi ne plene komprenas ... Al mi ŝajnas tute eble kaj nekontraŭdire, ke oni povas juĝi pri tio, kio estas ĝusta kaj malĝusta, per siaj propraj intuicioj (aŭ konscienco), eĉ se tiuj intuicioj kaj tiu juĝado fakte ne spegulas iun objektivaĵon ekster si mem. De praktika perspektivo, la rezulto por la individuo samas.
Analogie, mi povas intuicie trovi iun artaĵon bela, sed estus iom trorapide konkludi, ke nur pro tiu intuicia reago, l'artaĵo posedas objektivan belecon, kaj se aliulo ne trovus ĝin bela, do li simple malpravas, kaj mi nepre pravas. Estas pli probable, ke ni simple havas proprajn denaskajn aŭ disvolvitajn gustojn, sentojn, ktp., diktantajn nian reagon.
Kompreneble, okaze de moraleco, ni akordas unu kun l'alia multe pli vaste ol ĉe beleco. Neniu (mensosana) disputas, ke senkaŭze mortigi bebojn aŭ oldulojn estas terure. Sed, laŭ mi, la metafizika aŭ metaetika necerteco ŝajne restas - samkiel en la ekzemplo pri arto.
Yiuel (顯示個人資料) 2015年5月13日上午11:12:52
ustra:Mi donis Somalion kiel ekzemplo se senestra loko, por vidigi disordiĝon de sufiĉe larĝa socio kiam ne estas estro aŭ estraro.Yiuel:Se senestrismo malekzistas en la mondo, ĉia babilado pri ĝia efekto maluzindiĝas.Eble vi ne rimarkis, sed ekzistas preskaŭ 200 ŝtatoj en la mondo. Ĉu senestraristoj vivas sur la polusoj, mi ne scias.
Eble mi miskomprenis, sed ni pli bone ne intermiksu biologiajn necesaĵojn kaj filozofiajn rigardadojn.Por mi, la vivaj necesoj estas tute grava kaj taŭga por malkovri kion oni endas fari; saĝeco ne estas aparte de viveco.
Yiuel:Tiom da sperto kaj tamen ni ĉiuj estas sklavoj kaj plenumas militojn. Absolute nenion ŝanĝos, se homoj ne ekkonsciiĝas. Albert Einstein priskribis tre trafe:Malagrabla eble povus esti la jena penso, sed jen mi eldiras ĝin : eble sklaveco aŭ militemeco estas, fakte, necesaj kaj devaj. Vidante la aliajn vivantaranojn, mi certe povus trovi multajn kiuj militas aŭ sklavig(ĝ)as.
"Neniu problemo povas solviĝi per la sama nivelo de konscio, kiu ekestigis ĝin."Mi certe kunakordas tion. Oni devas sciiĝi pri la kialoj kaj kieloj de problemoj por ilin solvi. Nu, ĉu vi mem havas tiun nivelon, mi certe ne povus scii. Mi eĉ ne scias mi-mem.
Al sendiisto mankas granda parto de ekkono. Konscio signifas la komprenon de kio estas.Bela imago, sed kiel ĝi rilatas al nia interbabilado? Nu, mi rekte demandos vin, kio estas?
Por mi, ĉio estas, kaj ĉio estas kune en kunigema Tutarego (alidire, Universo aŭ Kosmo), sed ĉio dise rilatas, kuniĝante kiel danco, kaj ĉiu aparta rilato sekvas meman vojon. (Kuneco, Tuteco, Danceco, Vojeco).
Ĉu mi povas starigi du demandojn al vi?Certege neprege.
Ĉu vi kiel kanadano estas libera homo?
Ĉu vi deziras senestrarismon?
1. Kiel Terano mi certe ne estas libera homo; limoj kaj leĝoj, reguloj kaj vivbezonoj, multego estas kaj iĝas el mia vivo kaj esteco. Mi loĝas en Japanio, sed mi estas civitano de Kanado. Malliberojn mi povas vidi multegloke.
2. Vidinte Somalion, ne. Se mi estus en vilaĝo kie loĝas malpli ol 150 familioj kaj mi certus ke nenio malestigus tiun vilaĝon kaj nian kunan vivon, mi ja povus tion voli, sed, alie, vidante la malsimplegecon de kunvivo de milmilaro da homoj, mi certe volus personon por serĉi plitaŭgajn kunvivebligajn leĝojn. Sed tia afero estas longtempa estiĝo kaj ne nun havebla.
ustra (顯示個人資料) 2015年5月13日下午4:44:08
Yiuel:Mi donis Somalion kiel ekzemplo se senestra loko, por vidigi disordiĝon de sufiĉe larĝa socio kiam ne estas estro aŭ estraro.Somalio neniel estas senestrara loko. Tiu regiono estas intence malstabiligata kaj ne eblas kompari ĝin kun senestrarismo.
Mi eĉ opinias, ke la eta grupo de estroj speciale kreas tiajn ŝajne senestrarajn regionojn, por ke homoj pensas, ke tiel aspektas senestrarismo...
Yiuel:Malagrabla eble povus esti la jena penso, sed jen mi eldiras ĝin : eble sklaveco aŭ militemeco estas, fakte, necesaj kaj devaj. Vidante la aliajn vivantaranojn, mi certe povus trovi multajn kiuj militas aŭ sklavig(ĝ)as.Neniam kaj neniel! La profunda problemo de la homaro estas la manko de konscio. Apatio bazas sur ignorado, kio siavice bazas sur timo. Timo estas la malo de amo.
Yiuel:Mi ne certas, ĉu vi ĝuste komprenis tiun citaĵon... Temas pri la neceso de atingi pli altan konscion por solvi problemon estigita per malpli alta konscio. Kiam oni sukcesas atingi pli altan nivelon, oni nepre scias tion - ankaŭ vi!ustra:"Neniu problemo povas solviĝi per la sama nivelo de konscio, kiu ekestigis ĝin."Mi certe kunakordas tion. Oni devas sciiĝi pri la kialoj kaj kieloj de problemoj por ilin solvi. Nu, ĉu vi mem havas tiun nivelon, mi certe ne povus scii. Mi eĉ ne scias mi-mem.
Yiuel:Bela imago, sed kiel ĝi rilatas al nia interbabilado? Nu, mi rekte demandos vin, kio estas?Tio estas tre ampleksa demando, kompreneble. Pro tio mi ŝatus denove citi bonegan scienciston - Nikola Tesla: "Se vi volas malkovri la sekretojn de la universo, ekpensu en la formo de energio, frekvenco kaj vibrado."
Li tute pravas! Ĉio estas energio, frekvenco kaj vibrado. Kaj ni estas senfina konscio farantaj fizikan sperton. La bildo tre bele montras tion.
Yiuel:1. Kiel Terano mi certe ne estas libera homo; limoj kaj leĝoj, reguloj kaj vivbezonoj, multego estas kaj iĝas el mia vivo kaj esteco. Mi loĝas en Japanio, sed mi estas civitano de Kanado. Malliberojn mi povas vidi multegloke.Mi jam skribis, ke Somalio estas senutila ekzemplo. Timo regas vin, se vi preferas la nunan sklavigantan sistemon kaj la estraro sukcesas.
2. Vidinte Somalion, ne. Se mi estus en vilaĝo kie loĝas malpli ol 150 familioj kaj mi certus ke nenio malestigus tiun vilaĝon kaj nian kunan vivon, mi ja povus tion voli, sed, alie, vidante la malsimplegecon de kunvivo de milmilaro da homoj, mi certe volus personon por serĉi plitaŭgajn kunvivebligajn leĝojn. Sed tia afero estas longtempa estiĝo kaj ne nun havebla.