前往目錄

ĉu ekzistas pacaj religioj?

貼文者: Paquillo, 2015年4月16日

訊息: 96

語言: Esperanto

robbkvasnak (顯示個人資料) 2015年4月24日下午9:02:36

Fakte ne estas la religio sui generis sed la fakto ke politikistoj (do kvazaŭ ĉiu homo) uzas religion por atingi pli grandan povon super aliaj (homoj).

Vinisus (顯示個人資料) 2015年4月24日下午9:42:30

robbkvasnak, kara samideano! Ĉu vi ne havas esperantan vorton por anstataŭigi "Sui generis"? Mi antaŭdankas vin pro via esperebla respondo.

Rujo (顯示個人資料) 2015年4月25日上午2:17:38

Permesu al mi opinii: ununura; unika.

Rujo (顯示個人資料) 2015年4月25日上午2:56:25

Waringhien kelkfoje aldonis latinaĵojn al esperantaj tekstoj.

nornen (顯示個人資料) 2015年4月25日上午8:21:41

Rujo:Waringhien kelkfoje aldonis latinaĵojn al esperantaj tekstoj.
Tamen Waringhien ne fuŝis la latinaĵojn. Ekzemple skribante "sui generis" (kiu ĉi tie simple ne havas sencon) anstataŭ "per se" (kiu ja havus sencon).

Vinisus (顯示個人資料) 2015年4月25日下午12:01:17

nornen:
Rujo:Waringhien kelkfoje aldonis latinaĵojn al esperantaj tekstoj.
Tamen Waringhien ne fuŝis la latinaĵojn. Ekzemple skribante "sui generis" (kiu ĉi tie simple ne havas sencon) anstataŭ "per se" (kiu ja havus sencon).
Saluton, nornen! Vi pravegas gratulon! "Per si aŭ per si mem", certe estas ĝusta diraĵo.

Rujo (顯示個人資料) 2015年4月25日下午10:45:23

Rujo:Waringhien kelkfoje aldonis latinaĵojn al esperantaj tekstoj.
Mi forgesis citi la fontojn. Do, jen ili:
“... dank’ al la traduko de tiu apotekista epopeo, kia estas “Hermano kaj Doroteo” (vere, ke la talento de Bennu Kuster... nu, de mortuis nil nisi bonum!): ...” (Kaj la ceter’ – nur literaturo, 1983, pĝ 33);
“...ĝi tuŝos la koron de ĉiu vera libr-amatoro kaj atestas pri la revekiĝo de majstro: Rediuiuus poeta!” (Kaj la ceter’ – nur literaturo, pĝ 101);
“8º ... mi ne opinius tion sufiĉa kompenso por mia memestimo. Sed de gustibus...” (Lingvo kaj Vivo, pĝ 15);
“9º ... Mi konas knabeton, kiu konkludis inverse. Ex ore infantium ...” (Lingvo kaj Vivo, pĝ 15).

robbkvasnak (顯示個人資料) 2015年4月25日下午11:03:45

bedaŭrinde ne ekzistas ankoraŭ Esperanto-lingva traduko ĉe Vikipedio, sed jen ligilo al la germanlingva informo: http://de.wikipedia.org/wiki/Sui_generis

Paulinho (顯示個人資料) 2015年4月26日下午1:45:48

Paquillo skribis:
krom religio, aliaj aferoj kiuj dividigas la homojn kreas malamon kaj militojn. ekz. naciismo, politiko, ktp. sed laŭ mi, la religio malsamas el ili je tio ke ĝi volas altrudi dogmaron pri paco, amo, sankteco, dia beno, ktp. kaj poste faras la kontraŭon. naciismo aŭ politiko ne invadas tiel la homan menson kaj postulas multe malpli da spirita perfekteco. do oni povas kompreni (kvankam mi malŝatas ankaŭ tiujn frenezaĵojn) ke politiko aŭ naciismo povas esti kelkfoje perfortaj aŭ malperfektaj.
Sed malfacile oni komprenas ke la religiuloj kiuj predikas amon kaj pacon tiel facile fariĝas la ĉampionoj de la malamo kaj malpaco. Mi vere ŝatus scii:
Kio estas la kaŭzo de tiu kontraŭdiro?
Mi petas permeson por opinii(kaj mi skribas katolike kial katolikulo mi estas): ĉi tio estas ĉar ni estas homoj. La homo estas kontraŭdira. Mi ne kredas ekzemple ke la naciismo mortigis malpli ol la religioj. La grandaj militoj de la dudeka jarcento uzis naciismo kiel motivado, tiel kiel aliaj pasintaj militoj uzis religion kiel motivado.
Persone mi vidas multe da vero en tio kiun diras Paquillo kaj al mi ĉi tio estas fonto de granda doloro. Sed mi ankoraŭ kredas en du fundamentaj dogmoj de la kristana fido, nome, (1)ke Dio estas la patro (patrino) kaj ke pro tio (2)ni estas ĉiuj fratoj kaj kiel fratoj ni devus vivadi.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年4月27日下午12:04:23

Ĉu ekzistas religio kiu kapablas protekti sin kontraŭ pov- aŭ mon-avidaj homoj? Ĝenerale, religioj estas fondataj de pacamaj spirituloj, kiuj deziras alporti pacon al la homaro, kaj iom post iom ili deflankiĝas pro malatentemo de la plejmulto kaj avideco de kelkaj homoj.

回到上端