去目錄頁

Edzeco Egaleco En lrlando

rapn21, 2015年5月16日

讯息: 71

语言: Esperanto

erinja (显示个人资料) 2015年6月19日下午7:37:24

orthohawk:Depende; ĉu ĝi okazis en sinagogo laŭ la maksimoj de Judaismo? se jes, do, jes. Sed, se la "ceremonio" estis nur antaŭ ŝtata oficialulo, do, vi havas civilan kuniĝon. Edziĝo ontologie difiniĝas kiel sankta kuniĝo inter unu viro kaj unu virino, en kiu eniriĝis kun religia atesto (aŭ nelaikulo (rebeno, pastro, sacerdoto, ktp) aŭ la kongregacio laŭtute, kiel inter kvakeroj). Io ajn alia estas civila kuniĝo.
Mi havis judan geedziĝon sed inter judoj, la rabeno ne estas bezonata elemento. Por mi, la 'religia' juda geedziĝo *estas* civila afero, ĉar judismo kovras ĉiujn kampojn de la vivo, kun leĝoj, kontraktoj, kortumoj, ktp.

Estas interese ke vi akceptas la validecon de geedziĝoj ekster via tradicio, eĉ tiujn kiuj estas sufiĉe for de via tradicio, sed vi ne akceptas komunion ekster via tradicio. Kial kvakera geedziĝo estus valida, sen sacerdoto, sed protestanta komunio ne? Sed ĉiukaze, se vi respektas la kvakeran geedziĝon, kiu estas sufiĉe for de via tradicio, do evidente vi ankaŭ devus respekti la validecon de gejaj geedziĝoj kiujn oni faras en diversaj preĝejoj kaj sinagogoj, eĉ se vi ne respektas la civilajn geedziĝojn ĉiuspecajn.

orthohawk (显示个人资料) 2015年6月19日下午9:28:37

erinja:

Sed, ci, denove, forgesas alia ero de la difino: ke ĝi estu inter unu viro kaj unu virino.

Miru, al mi ne gravas neniom/nenial/neniel kuniĝoj inter gejuloj; nur ne nomu ilin 'edziĝon" kaj ne nomu civilan kuniĝon sen religia atesto "edziĝo". Aŭ inter negejuloj aŭ inter gejuloj.

erinja (显示个人资料) 2015年6月19日下午10:08:54

orthohawk:Sed, ci, denove, forgesas alia ero de la difino: ke ĝi estu inter unu viro kaj unu virino.
Kial? Nur lastatempe oni tiel redifinis geedziĝon por postuli ke temu nur pri du homoj. Sendube en bibliaj tempoj, kaj ankoraŭ nun en kelkaj kulturoj, permesiĝis unu edzo kun pluraj edzinoj, aŭ en pli malmultaj kulturoj, unu edzino kun pluraj edzoj.

Sed difinoj ŝanĝiĝas kun la tempo, ĉu ne? Kaj difinoj ŝanĝiĝas laŭ kulturo.

En judismo, geedziĝo inter judo kaj ne-judo ne povas esti geedziĝo, tio laŭ judismo havas neniun ajn juran ekziston. Inter du judoj, aŭ inter du ne-judoj -- jes, tio estas geedziĝo.

Supozeble vi volas ke usona registaro agnosku la ekziston de geedziĝo inter judo kaj nejudo. Ankaŭ mi. Mi ne volas loĝi en teokratio de ajna religio, kaj ni ne uzu religiajn difinojn por difini aferojn; kiel vi sendube scias, ĉiu religio difinas ĉion malsame.

orthohawk (显示个人资料) 2015年6月19日下午10:44:07

MI vere dezirus ke ci haltigos supozi "faktojn" pri mi. Ĝis tiam, estas nenio diskutenda/ebla inter ni.

robbkvasnak (显示个人资料) 2015年6月19日下午10:46:57

Oh, krome, MI ANKAŬ SUBTENAS LA AKUZATIVON!!!! Vivu la -n!

Mi ŝatus aldoni ke ni edziĝis antaŭ 4 jaroj en Brazilo kaj devis ripeti tion ĉi-jare en Usono pro la vortumado de la kontraktoj. Do ni estas dufoje edzoj - kaj laŭ usona kaj laŭ brazila leĝo. La rezulto: Mi rajtas vojaĝi sen vizo al Brazilo. Mi estas la aŭtomata heredonto de liaj propraĵoj en Brazilo (kaj li de miaj en Usono). Mi rajtus nun iri por loĝi en Brazilo sen problemoj (mi ŝatus fari tion). En Usono, la prezo de niaj aŭto-asekurkotizoj falis je $200 pojare. Ni pagas malpli da impostoj. Ni rajtas meti la aliun laŭbezone en niajn sanasekurojn por ŝpari monon. Ni nun ricevas "paran" prezon en la gimastikejo, do ni pagas pomonte malpli. Ekzistas multaj, multaj aliaj rajtoj niaj subite nur ĉar ni havas la nuptan certifikaton! Ne temas pri amo aŭ seksumado - temas pri leĝaj rajtoj kaj financaj ŝparadoj. Se nur por esti ĝusta laŭ leĝaj kaj financaj devoj, oni devas subteni la edzecon. [Ni NE edziĝis en religiejo - mi estas budhano kaj li estas voltajristo.]

Vinisus (显示个人资料) 2015年6月19日下午11:09:43

Finfine mi kun ĝojo vidas Erinjan diskuti pri siaj personaj vidpunktoj, kaj pro tio mi eldiras al ŝi mian plej koran dankon; kvankam ĝis nun ŝi parolas nur al samlandano ŝia, tamen mi dezirus, ke ŝi faru la samon ankaŭ al aliuloj. Ne forgesu, ke ni ĉiuj de Dio estas filoj laŭ nia majstro Zamenhof, kiu estas unu el la plej eminentaj judoj en la mondo. Mi jam flatis sufiĉe pri nia ĉiopovo de Lernu.ridulo.gif

orthohawk (显示个人资料) 2015年6月19日下午11:11:29

robbkvasnak:Oh, krome, MI ANKAŬ SUBTENAS LA AKUZATIVON!!!! Vivu la -n!

Mi ŝatus aldoni ke ni edziĝis antaŭ 4 jaroj en Brazilo kaj devis ripeti tion ĉi-jare en Usono pro la vortumado de la kontraktoj. Do ni estas dufoje edzoj - kaj laŭ usona kaj laŭ brazila leĝo. La rezulto: Mi rajtas vojaĝi sen vizo al Brazilo. Mi estas la aŭtomata heredonto de liaj propraĵoj en Brazilo (kaj li de miaj en Usono). Mi rajtus nun iri por loĝi en Brazilo sen problemoj (mi ŝatus fari tion). En Usono, la prezo de niaj aŭto-asekurkotizoj falis je $200 pojare. Ni pagas malpli da impostoj. Ni rajtas meti la aliun laŭbezone en niajn sanasekurojn por ŝpari monon. Ni nun ricevas "paran" prezon en la gimastikejo, do ni pagas pomonte malpli. Ekzistas multaj, multaj aliaj rajtoj niaj subite nur ĉar ni havas la nuptan certifikaton! Ne temas pri amo aŭ seksumado - temas pri leĝaj rajtoj kaj financaj ŝparadoj. Se nur por esti ĝusta laŭ leĝaj kaj financaj devoj, oni devas subteni la edzecon. [Ni NE edziĝis en religiejo - mi estas budhano kaj li estas voltajristo.]
Do, vi ne edziĝis, sed civile kuniĝis.

robbkvasnak (显示个人资料) 2015年6月20日上午3:32:57

nomiĝas "marriage" ĉi-tie ĉu antaŭ religiemulo aŭ ne. Ni ricevis Marriage Certificate de la Ŝtato. Por mi ne gravas. La leĝaj problemoj tiel resolviĝis.

Stefano888 (显示个人资料) 2015年6月22日上午2:59:47

Erinja kaj Orthohawk,

Multe da la Ortodoksaj sacerdotoj, kun kiuj mi parolis dum la pasintaj dudek jaroj, diras ke protestantaj edziĝoj ne estas sakramente validaj. Ili estas, laŭ la vidpunkto de la Ortodoksa Eklezio, civilaj edziĝoj. Mia nevo estas Ortodoksa. Lia edzino estis protestanta. Ili geedziĝis unue en protestanta preĝejo. Tiel ke mia nevo povu ankoraŭ ricevi Komunion en la Ortodoksa Eklezio, ili postuliĝis geedziĝi denove en Ortodoksa preĝejo. Se mia nevo ne konsentus fari tion, li malakceptus Sakramenton de la Eklezio. Ili geedziĝis denove en nia Ortodoksa preĝejo. La sacerdoto nomas la protestantan edziĝon civila edziĝo.

Ni Ortodoksaj kristanoj ne diras ke protestantaj geedzoj ne geedziĝis. Ni diras ke iliaj edziĝoj ne estas sakramente validaj. Alivorte, ili ne spertis la Sakramenton de Edziĝo. Io spirita okazas dum la Sakramento por helpi ilin resti kune. La rilato inter Kristo kaj la Eklezio estas simbolata per la rilato inter viro kaj virino en edziĝo.

Laŭ la sakramenta teologio de la Ortodoksa Eklezio, tiu ĉi Sakramento nur povas okazi inter viro kaj virino. Ni ne devige akceptigas al la gejhomoj nian vivmanieron. Ili, same, ne devigu nin al la akceptado de gej-edziĝoj kiel sakramente validaj. Homoj konvertiĝas al nia religio el sia propra libervolo. Ili devas iĝi katekumenoj unue antaŭ ol ricevi la Sakramentojn en la Eklezio. La katekumentempo kutime daŭras unu jaron.

Multe da niaj sacerdotoj ankaŭ diras ke la protestantaj Sakramentoj ne estas validaj. Mi parolas pri iliaj baptoj, konfiramacioj, kaj komunioj. Plej el la protestantoj ne nomas edziĝon Sakramento.

Mi pensas ke tiu ĉi vidpunkto pri la protestantaj Sakramentoj estas bazita sur la teologio de la Sepa Konsilantaro de Kartago. Tiu regiona konsilantaro estis akceptita de la Sesa Tutmonda Konsilantaro ĉe la Konsilantaro de Trullo en 692 p.K. (Legu la Duan Kanonon.)

Amike,
Stefano

orthohawk (显示个人资料) 2015年6月22日上午3:51:40

robbkvasnak:nomiĝas "marriage" ĉi-tie ĉu antaŭ religiemulo aŭ ne. Ni ricevis Marriage Certificate de la Ŝtato. Por mi ne gravas. La leĝaj problemoj tiel resolviĝis.
Problemoj neniam resolviĝas per uzurpado.

回到上端