Meddelanden: 44
Språk: Esperanto
vincas (Visa profilen) 24 maj 2015 07:22:17
Altebrilas (Visa profilen) 24 maj 2015 12:56:18
spreecamper: Al 'empathie' mi volis montri.Kompreneble, empatio povas multe favori interkomprenon kaj amikecon, sed ĝi ne estas donita denaske al ĉiuj homoj... Kaj ofte oni uzas nelingvajn signojn por intuicie kompreni la intencoj de aliaj homoj. Sed bedaŭrinde, tiuj signoj dependas de la kulturo de tiuj aliaj homoj, kaj ili povas estigi misinterpretadojn.
Tial pli malfacilas postuli empation ol lernado de lingvo aŭ obeo al raciaj reguloj.
Vinisus (Visa profilen) 24 maj 2015 16:38:54
Lakiro (Visa profilen) 24 maj 2015 17:31:43
Vinisus:Mi ŝategas Esperanton, sed laŭ mi ekzistas kelkaj aferoj ankoraŭ ne solvitaj. por mi la plej grava el ili estas la formado de la landnomoj. Oni diras: Esperanto estas facila, logita , ktp; parte estas, sed pri landnomoj estas vere kata sako.Kio vin konfuzas? Ĉu la finaĵoj -ujo, -ejo, -io, -lando?
Paulinho (Visa profilen) 24 maj 2015 20:10:32
Nun ĝi estas por mi nur lingvo. La idealo povus esti interkompreno inter homoj, sed paroli la saman lingvon ne sufiĉas por krei pacon kaj amikecon: devas esti ankaŭ toleremo, racio (se interkompreno ĉefe baziĝas sur uzado de lingvo) kaj deziro kompreni la penson kaj la kulturon de la aliaj popoloj.Mi komentas: mi subskribas sube.
Simon_Gauvain (Visa profilen) 24 maj 2015 20:32:12
Altebrilas:Laŭ ReVo,spreecamper: Al 'empathie' mi volis montri.Kompreneble, empatio [...]
Kunsento: Sentado akorda kun tiu de alia persono
Kunsentemo (en psikologio kaj psikiatrio): Kapablo diveni kaj proprigi sentojn de aliaj homoj
Do ambaŭ taŭgas por traduki "empathie". "empatio" estas markita kiel malofta en ReVo, kaj eĉ ne aperas en la reta PIV. Fi, senutila novradiko!
lagtendisto (Visa profilen) 24 maj 2015 23:40:49
Altebrilas:Kompreneble, empatio povas multe favori interkomprenon kaj amikecon, sed ĝi ne estas donita denaske al ĉiuj homoj... Kaj ofte oni uzas nelingvajn signojn por intuicie kompreni la intencoj de aliaj homoj. Sed bedaŭrinde, tiuj signoj dependas de la kulturo de tiuj aliaj homoj, kaj ili povas estigi misinterpretadojn.Kelkaj politikistoj ankaŭ uzas empation kia 'influilo' (popularemismo).
Tial pli malfacilas postuli empation ol lernado de lingvo aŭ obeo al raciaj reguloj.
al_lastor (Visa profilen) 25 maj 2015 04:20:29
Se mi povus diri. "Por mi Esperanto as idealo" - estus pli bone

P.S. Ekzemple ni kaj nun parolas tiel kiam diras "sun' as", "pluv' as", "maten' as", "vesper' as" ktp.
Lakiro (Visa profilen) 25 maj 2015 10:22:39
al_lastor:Por mi Esperanto estas preskaŭ idealo, sed...Kiel aspektos la vorto "esti"? i?
Se mi povus diri. "Por mi Esperanto as idealo" - estus pli bone
P.S. Ekzemple ni kaj nun parolas tiel kiam diras "sun' as", "pluv' as", "maten' as", "vesper' as" ktp.
Vi devas i pli atenta.

Luib (Visa profilen) 25 maj 2015 11:30:30
al_lastor:Por mi Esperanto estas preskaŭ idealo, sed...Kial ne diri "Esperanto idealas"?
Se mi povus diri. "Por mi Esperanto as idealo" - estus pli bone
P.S. Ekzemple ni kaj nun parolas tiel kiam diras "sun' as", "pluv' as", "maten' as", "vesper' as" ktp.