去目錄頁

Ĉu Esperanto estas por vi idealo aŭ nur lingvo?

Francisko1, 2015年5月23日

讯息: 44

语言: Esperanto

vincas (显示个人资料) 2015年5月24日上午7:22:17

Esperanto ne estas ordinara lingvo, ĝi estas facila lingvo [:

Altebrilas (显示个人资料) 2015年5月24日下午12:56:18

spreecamper: Al 'empathie' mi volis montri.
Kompreneble, empatio povas multe favori interkomprenon kaj amikecon, sed ĝi ne estas donita denaske al ĉiuj homoj... Kaj ofte oni uzas nelingvajn signojn por intuicie kompreni la intencoj de aliaj homoj. Sed bedaŭrinde, tiuj signoj dependas de la kulturo de tiuj aliaj homoj, kaj ili povas estigi misinterpretadojn.

Tial pli malfacilas postuli empation ol lernado de lingvo aŭ obeo al raciaj reguloj.

Vinisus (显示个人资料) 2015年5月24日下午4:38:54

Mi ŝategas Esperanton, sed laŭ mi ekzistas kelkaj aferoj ankoraŭ ne solvitaj. por mi la plej grava el ili estas la formado de la landnomoj. Oni diras: Esperanto estas facila, logita , ktp; parte estas, sed pri landnomoj estas vere kata sako.

Lakiro (显示个人资料) 2015年5月24日下午5:31:43

Vinisus:Mi ŝategas Esperanton, sed laŭ mi ekzistas kelkaj aferoj ankoraŭ ne solvitaj. por mi la plej grava el ili estas la formado de la landnomoj. Oni diras: Esperanto estas facila, logita , ktp; parte estas, sed pri landnomoj estas vere kata sako.
Kio vin konfuzas? Ĉu la finaĵoj -ujo, -ejo, -io, -lando?

Paulinho (显示个人资料) 2015年5月24日下午8:10:32

Altebrilas skribis:
Nun ĝi estas por mi nur lingvo. La idealo povus esti interkompreno inter homoj, sed paroli la saman lingvon ne sufiĉas por krei pacon kaj amikecon: devas esti ankaŭ toleremo, racio (se interkompreno ĉefe baziĝas sur uzado de lingvo) kaj deziro kompreni la penson kaj la kulturon de la aliaj popoloj.
Mi komentas: mi subskribas sube.

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2015年5月24日下午8:32:12

Altebrilas:
spreecamper: Al 'empathie' mi volis montri.
Kompreneble, empatio [...]
Laŭ ReVo,

Kunsento: Sentado akorda kun tiu de alia persono
Kunsentemo (en psikologio kaj psikiatrio): Kapablo diveni kaj proprigi sentojn de aliaj homoj

Do ambaŭ taŭgas por traduki "empathie". "empatio" estas markita kiel malofta en ReVo, kaj eĉ ne aperas en la reta PIV. Fi, senutila novradiko!

lagtendisto (显示个人资料) 2015年5月24日下午11:40:49

Altebrilas:Kompreneble, empatio povas multe favori interkomprenon kaj amikecon, sed ĝi ne estas donita denaske al ĉiuj homoj... Kaj ofte oni uzas nelingvajn signojn por intuicie kompreni la intencoj de aliaj homoj. Sed bedaŭrinde, tiuj signoj dependas de la kulturo de tiuj aliaj homoj, kaj ili povas estigi misinterpretadojn.

Tial pli malfacilas postuli empation ol lernado de lingvo aŭ obeo al raciaj reguloj.
Kelkaj politikistoj ankaŭ uzas empation kia 'influilo' (popularemismo).

al_lastor (显示个人资料) 2015年5月25日上午4:20:29

Por mi Esperanto estas preskaŭ idealo, sed...
Se mi povus diri. "Por mi Esperanto as idealo" - estus pli bone okulumo.gif

P.S. Ekzemple ni kaj nun parolas tiel kiam diras "sun' as", "pluv' as", "maten' as", "vesper' as" ktp.

Lakiro (显示个人资料) 2015年5月25日上午10:22:39

al_lastor:Por mi Esperanto estas preskaŭ idealo, sed...
Se mi povus diri. "Por mi Esperanto as idealo" - estus pli bone okulumo.gif

P.S. Ekzemple ni kaj nun parolas tiel kiam diras "sun' as", "pluv' as", "maten' as", "vesper' as" ktp.
Kiel aspektos la vorto "esti"? i?
Vi devas i pli atenta. ridulo.gif

Luib (显示个人资料) 2015年5月25日上午11:30:30

al_lastor:Por mi Esperanto estas preskaŭ idealo, sed...
Se mi povus diri. "Por mi Esperanto as idealo" - estus pli bone okulumo.gif

P.S. Ekzemple ni kaj nun parolas tiel kiam diras "sun' as", "pluv' as", "maten' as", "vesper' as" ktp.
Kial ne diri "Esperanto idealas"?

回到上端