Beiträge: 59
Sprache: Esperanto
dbob (Profil anzeigen) 18. Juli 2015 08:45:04
ustra: mi treege ŝatus vidi viajn fontojn pri la "mensoga ne-funkcianta trompo, farita plejparte de senskrupulaj homoj, kiuj malhoneste profitas per kredemo de aliuloj" ekz. de la ajurveda aŭ ĉina tradicia medicinoJen kelkaj fontoj:
The dangers of complementary therapy
Ayurveda Medicine and Supplement Hidden Dangers
Ayurvedic medicines contain lead, mercury, or arsenic
Ayurvedic Medicine - does it work?
Use of CAM results in delay in seeking medical advice for breast cancer
Lead Poisoning Associated with Ayurvedic Medications
A Few Thoughts on Ayurvedic Mumbo-Jumbo
Ayurvedic medicine - From Abracadabra to Zombies
What's the harm in ayurvedic medicine?
CAM, SCAM… what next?
Why degrees in Chinese medicine are a danger to patients
Position Paper on Acupuncture (National Council Against Health Fraud)
Why Traditional Chinese Medicine Diagnosis Is Worthless
Be Wary of Acupuncture, Qigong, and "Chinese Medicine"
The dark side of traditional Chinese medicine
ustra:Ŝajne laŭ vi miljaraj civilizacioj estis idiotoj, ĉar ili lasis sin trompi per sia mensoga kaj ne-funkcianta medicino.Miljaraj civilizacioj tute ne estis idiotoj, ili simple ne havis modernan sciencon. Ne estas tiom malfacile kompreni tion. Se iuj ankoraŭ volas praktiki tiujn artojn pro tradiciaj kialoj, bone, sed kondiĉe, ke ili ne mensogu, ne trompu kaj, plej grave, ne endanĝerigu aliajn homojn.
dbob (Profil anzeigen) 18. Juli 2015 08:45:21
ustra:Gratulon por viaj ad hominem atakoj. Montrante bazajn faktojn mi ja ofendis vian religion kaj tio necesigis lertan reagon. La holokaŭsto estas grandioza elekto! Gratulon denove!Mi nur rimarkis similecon inter viaj asertoj kaj tiuj de negaciistoj kaj de konspiranojaj teorioj. Tamen, mi pardonpetas pro mia malĝusta elekto de la vorto “holokaŭsto”. Kompreneble, negaciismo ne nur rilatas al tiu, sed pli ĝenerale al homoj, kiuj rifuzas akcepti demonstreblajn realaĵojn.
Aserti, ke “rekte danĝera estas la moderna medicino ekz. per vakcinadoj aŭ kemiterapio”, estas grava ofendo al ĉiuj homoj, kies vivoj rekte dependas de la moderna medicino, malgraŭ ties flankefikoj. Mi ja bone scias, pri kio mi parolas.
ustra:Kompreneble, neniu scias ĉion. Estas sufiĉe konata sinteno de sciencistoj, ke se ili ne povas klarigi ion, ili senprobleme diras “mi ne scias”. Via insistado pri la absurdaĵo de darvinismo iel kredigis min, ke vi verŝajne konas alian pli bonan klarigon nekonatan de mi.dbob:Bonvolu doni pli bonan teorion pri evoluo.Kial mi devus fari tion? Kontraste al aliuloj, mi ne pretendas scii ĉion aŭ intencas stultigi aliulojn.
ustra (Profil anzeigen) 18. Juli 2015 12:42:19
Fine mi volas aldoni kelkajn komtentojn:
Rilate la egoon de sciencistoj, mi volas emfazi, ke tio estas nur la malpli grava problemo de scienco kompare al la fakto, ke estas mono, kiu regas sciencon. Mono decidas kion oni esploras kaj estas mono, kiu eĉ influas la rezultojn (ekz.: "GMO estas sendanĝera por homoj" ).
Mi devas konfesi, ke dum momento mi ne pensis pri la fakto, ke la medicina industrio estas inter la plej grandaj. Tial mi facilanime demandis pri fontoj kontraŭ la alternativa medicino. La propagando kontraŭ ĝi do estas kompreneble masiva... Sed anstataŭ prezenti aliajn kontraŭajn fontojn, mi volas fokusiĝi sur viaj fontoj:
dbob:The dangers of complementary therapyTiuj ĉi estas ŝtataj fontoj aŭ fontoj, kiuj ridinde forte subtenas (kaj tre suspektinde) la nunan sistemon. Estas vane eĉ komenti tiujn, ĉar ŝtatoj faras ĉiam kion korporacioj postulas. Tio inkluzivas disvastigi propagandon.
Ayurveda Medicine and Supplement Hidden Dangers
Ayurvedic medicines contain lead, mercury, or arsenic
Use of CAM results in delay in seeking medical advice for breast cancer
Lead Poisoning Associated with Ayurvedic Medications
Why degrees in Chinese medicine are a danger to patients
What's the harm in ayurvedic medicine?
ustra (Profil anzeigen) 18. Juli 2015 12:42:36
dbob:CAM, SCAM… what next?Simple ne uzu RationalWiki. Tiu paĝaĉo neniam fortigas ies argumentadon sendepende de la temo.
dbob:Ayurvedic medicine - From Abracadabra to ZombiesTiuj fontoj estas de Stephen Barrett, kiu estas grandega jure kondamnita mensogulo!
A Few Thoughts on Ayurvedic Mumbo-Jumbo
Position Paper on Acupuncture (National Council Against Health Fraud)
Why Traditional Chinese Medicine Diagnosis Is Worthless
Be Wary of Acupuncture, Qigong, and "Chinese Medicine"
dbob:Ayurvedic Medicine - does it work?Tiu aŭtoro, Marc Carrier, referencas al Stephen Barrett...
dbob:The dark side of traditional Chinese medicineTiu ĉi estas la sola ligilo, kiun mi povas akcepti. Ĝi temigas gravan aferon.
Resume vi elektis viajn fontojn ne tre zorgeme. Sed ĉiu mem decidu, ĉu ili estas fidindaj.
dbob (Profil anzeigen) 19. Juli 2015 16:20:51
ustra:mi pensas, ke ni atingis la finon de nia diskuteto. Niaj pozicioj estas sufiĉe klare prezentitaj kaj ni ne ŝanĝos gin. Estas sensence daŭrigi ĝin neneceseMi konsentas.
ustra:Tiuj fontoj estas de Stephen Barrett, kiu estas grandega jure kondamnita mensogulo!Ĉu tiu ligilo estas vere fidinda? Retpaĝo, kiu asertas, ke “scienco jam starigis la valoron de homeopatio”, ne povas esti serioza. Sendependaj studoj konkludas, ke ankoraŭ ne ekzistas pruvoj, ke homeopatiaj rimedoj funkcias. Ne estas surprize, ke la riĉa premgrupo de homeopatio denuncas la kontraŭulojn de tia prospera fraŭdo. Sufiĉe absurda estas la fakto, ke neniu homo, ĉu defendanto de homeopatio aŭ ne, donas nerefuteblan pruvon pri ĝi. Do, mi ne opinias, ke Barret estas mensogulo, eble li estas kuraĝa senprudentulo. Ĉiuokaze, aserti sen ajna pruvo, ke homeopatio funkcias, malgraŭ multaj senrezultaj testoj, ne nur estas mensogo, tio estas eĉ stultaĵo. Ĉu jure kondamnita? Eble. Ankaŭ Mandela kaj, onidire, eĉ Jesuo Kristo, estis jure kondamnitaj. Ne estas jura kondamno, kio difinas homon, sed ties vera agado.
Jen pliaj “ne tre zorgeme elektitaj” ligiloj pri homeopatio, de alia bone konata “mensogulo”:
Homeopatio: ĉarlatanaĵo kaj fraŭdo (EO-subtitolo disponebla)
Homeopathy: The Test - programme summary
ustra (Profil anzeigen) 19. Juli 2015 16:44:37
dbob:Mi komprenas kial provas defendi viajn fontojn, sed juraj aferoj ne estas elpensaĵoj de iu retpaĝo. Tute ne gravas kion iu retpaĝo favoras aŭ ne. Se tiu paĝo ne plaĉis al vi, kial vi ne serĉis alian fonton? Estas absolute absurde kompari tiun aĉulon kun Mandela aŭ Kristo!ustra:Tiuj fontoj estas de Stephen Barrett, kiu estas grandega jure kondamnita mensogulo!Ĉu tiu ligilo estas vere fidinda? Retpaĝo, kiu asertas, ke “scienco jam starigis la valoron de homeopatio”, ne povas esti serioza. Sendependaj studoj konkludas, ke ankoraŭ ne ekzistas pruvoj, ke homeopatiaj rimedoj funkcias. Ne estas surprize, ke la riĉa premgrupo de homeopatio denuncas la kontraŭulojn de tia prospera fraŭdo. Sufiĉe absurda estas la fakto, ke neniu homo, ĉu defendanto de homeopatio aŭ ne, donas nerefuteblan pruvon pri ĝi. Do, mi ne opinias, ke Barret estas mensogulo, eble li estas kuraĝa senprudentulo. Ĉiuokaze, aserti sen ajna pruvo, ke homeopatio funkcias, malgraŭ multaj senrezultaj testoj, ne nur estas mensogo, tio estas eĉ stultaĵo. Ĉu jure kondamnita? Eble. Ankaŭ Mandela kaj, onidire, eĉ Jesuo Kristo, estis jure kondamnitaj. Ne estas jura kondamno, kio difinas homon, sed ties vera agado.
Jen pliaj “ne tre zorgeme elektitaj” ligiloj pri homeopatio, de alia bone konata “mensogulo”:
Homeopatio: ĉarlatanaĵo kaj fraŭdo (EO-subtitolo disponebla)
Homeopathy: The Test - programme summary
Kaj ne, mi ne diskutos pri homeopatio.
dbob (Profil anzeigen) 19. Juli 2015 19:41:15
ustra:Tute ne gravas kion iu retpaĝo favoras aŭ neTiu aserto estas unu el la plej absurdaj mi iam legis.
ustra:Se tiu paĝo ne plaĉis al vi, kial vi ne serĉis alian fonton?Viaj fontoj estas pli kaj pli konspiranojaj. Tio ne estas fonto, tio estas unu el la plej grandaj kolektoj pri la stultaĵoj de la homaro. Mi pardonpetas se miaj vortoj sonas aĉe, sed mi ne kapablas trovi aliajn pli mildajn. Jen ne-konspiranojaj ligiloj pri Ken Adachi (kaŝnomo), la aŭtoro de tiu eksterordinare fidinda retpaĝo:
Ligilo 1- Ken Adachi
Ligilo 2- Ken Adachi
ustra:Estas absolute absurde kompari tiun aĉulon kun Mandela aŭ Kristo!Absurde eble, sed ne absolute absurde, ĉar ankoraŭ pravas la fakto, ke ne estas jura kondamno, kio difinas homon, sed ties vera agado.
ustra:Kaj ne, mi ne diskutos pri homeopatio.Pri tio mi ja estas tre ege dankema.
ustra (Profil anzeigen) 19. Juli 2015 20:28:03
dbob:Tiu retpaĝo montras, ke la ĉefa aŭtoro de viaj fontoj estas jura kondamnito kaj ĝi nur rande rimarkas, ke la aŭtoro de la retpaĝo favoras homeopation. Kaj ĉar vi malapogas homeopation, vi nun provas malgravigi la plenan malfidecon de Bennett. Vi vere ne scias kiam estas pli bone silenti, ĉu?ustra:Tute ne gravas kion iu retpaĝo favoras aŭ neTiu aserto estas unu el la plej absurdaj mi iam legis.
dbob:Tio estas plua ĉipa provo deflankigi.ustra:Se tiu paĝo ne plaĉis al vi, kial vi ne serĉis alian fonton?Viaj fontoj estas pli kaj pli konspiranojaj. Tio ne estas fonto, tio estas unu el la plej grandaj kolektoj pri la stultaĵoj de la homaro. Mi pardonpetas se miaj vortoj sonas aĉe, sed mi ne kapablas trovi aliajn pli mildajn. Jen ne-konspiranojaj ligiloj pri Ken Adachi (kaŝnomo), la aŭtoro de tiu eksterordinare fidinda retpaĝo:
Ligilo 1- Ken Adachi
Ligilo 2- Ken Adachi
dbob:Tia vera agado kiel cedi ankaŭ la lastan de iam kvar medicinaj licencoj, kiujn li posedis? Kaj mi ripetas, ke tiuj estas juraj faktoj kaj ne elpensaĵoj de iu retpaĝo. Bone por vi se vi tamen opinias, ke lia opinio pri medicino valoras.ustra:Estas absolute absurde kompari tiun aĉulon kun Mandela aŭ Kristo!Absurde eble, sed ne absolute absurde, ĉar ankoraŭ pravas la fakto, ke ne estas jura kondamno, kio difinas homon, sed ties vera agado.
Serioze, foje estas pli bone silenti...
dbob:Kial do vi metis tion sur la tablon? Nu, kompreneble por deflankigi...ustra:Kaj ne, mi ne diskutos pri homeopatio.Pri tio mi ja estas tre ege dankema.
Tio estis mia lasta respondo al vi.
dbob (Profil anzeigen) 26. Juli 2015 22:24:05
ustra:Tia vera agado kiel cedi ankaŭ la lastan de iam kvar medikaj licencoj?Lia vera agado estas kontraŭ ĉarlatanoj, kiuj endanĝerigas la sanon (kaj la monon) de siaj viktimoj. La problemo de Barret estas, ke li simple ne povas silenti pri tiaj krimuloj de la pseŭdomedicino. Kaj nun, la ĉiufoje pli riĉaj premgrupoj de la merdicino de l’ absurdaĵo elspezas sian monon (nu, la monon de siaj viktimoj) por juraj procesoj kontraŭ li, krom infekti la tutan interreton per kalumnioj pri li. Sed, ho ne, tio ne estas konspiro. La vera konspiro estas tiu de la tuta mondo kontraŭ la stultaĵo de la pseŭdoscienco, kompreneble.
Serioze, foje estas pli bone silenti...
Cetere mi ne trovas ajnan problemon pri lia licenso. Laŭ informo de la ŝtato de Pensilvanio lia licenso estas tute en ordo.
Jen bonaj artikoloj pri la afero Barrett:
A nonsensical attack on Stephen Barrett
A response to Tim Bolen
Jen la vera agado de S. Barrett kontraŭ ĉarlatanoj:
Charismatic chiropractor gets 1-1/2 years
Bizarre Therapy Leads to Patient's Death
Jen opinio de religia persono pri S. Barrett:
Women of Grace: Stephen Barrett vs The Rumor Mill
Jen aktoro Kevin Sorbo (Herkulo), kiu supervivis kiropraktikan manipuladon:
Kevin Sorbo (Hercules Actor): Chiropractic Stroke Survivor (YouTube)
ustra:La temon pri homeopatio metis vi mem per via fonto por montri, ke S. Barrett estas “grandega jure kondamnita mensogulo!”. Paĝo, kiu tuj dekomence asertas gravan pseŭdosciencan mensogon, nome, ke homeopatio estas science pruvita, ne estas valora, nek fidinda paĝo, kaj plej verŝajne, ankaŭ mensogas pri multaj aliaj aferoj, ekzemple, pri la kontraŭuloj de la pseŭdosciencaj trompistoj. Pri via dua ligilo plia komento superfluas.ustra: Kaj ne, mi ne diskutos pri homeopatio.dbob:Pri tio mi ja estas tre ege dankema.Kial do vi metis tion sur la tablon? Nu, kompreneble por deflankiĝi...
Mi sincere esperas, ke se vi iam havos gravan malsanon, vi turnos vin al bona scienca doktoro. Estas dank’ al tio, ke mi nun ankoraŭ povas doni al vi ĉi tiun modestan konsilon.